Fluganta subtaso
El Neciklopedio
"Tre ŝatas mi la ĉason,
por kapti flug-subtason!"
"Ni kredis ke estis fluganta subtaso"
~ NASA pri NIFO
"Tulokset haulle fluganta subtaso (esperanto-suomi). Haettu sana löytyi näillä lähdekielillä: Esperanto"
~ Volapukisto pri Finnaj esperantistoj
"Très interessant"
~ franco pri ĉi tiu artikolo
"Infano ŝtelas ovon, grandaĝulo ŝtelas bovon"~ Zamenhof pri rabitaj artikoloj
"Bonega via artikolo!"
~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Esperantistoj ne estas frenezaj. La ne-esperantistoj frenezas, ja ili frenezas!"
~frenezuloesperantisto pri iu ajn
"Ica artiklo lasas supozigar quala esos nia futuro lor la regno dil Exterterani"
~ idisto
Fluganta subtaso (biologie Patella volans) estas tipo de neidentigita fluganta objekto (Parma volans genus astronavis) kun korpoformo simila al disko, subtaso, ĝenerale priskribita kiel nepriskribebla. Observi flugantan subtason povas esti malfacile, ĉar ili havas progresintajn kamuflilojn. Se la subtasanoj rimarkas homon, kiu rigardas ilin per binoklo, tiam tuj startigas ili la ilon, kaj la subtaso eke aspektas kiel birdaro aŭ vetera balono.
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Enhavo |
[redakti] Historio
La unua notado de fluganta subtaso okazis fare de Sankta Paŭlo, la 24-an de junio 47 KE. Kvankam oni vidis similajn nifojn jam ekde la glacia epoko, la sciigoj pri flugantaj subtasoj disvastiĝis dum la malvarma milito inter la Roma kaj la Parta Imperioj. Ĝi estis/estas fidela temo en la vivoj de papoj kaj ofte aperis en piaj filmoj en la mezepoko kaj kelkfoje eĉ pli poste (ekz. Marsa atako en la 2000-aj jaroj).
Dank' al fotilaj poŝtelefonoj kaj diĝitaj fotiloj, oni nun povis pruvi ekziston de fluganta subtaso kiel kosmoŝipon de eksterteruloj. Multaj fotaĵoj pruviĝis altklasaj – ekzemple la malofta kaj science grava bildo el Brazilo, en kiu ina subtaso pariĝas kun turo (vere, brazilanoj nomas ilin ne subtasoj, sed "diskoj" pro seksuma truo videbla en ĝia centro).[redakti] Lentoformaj budhoj
Ili estas kapricaj formoj de la flugantaj budhoj, kiuj adoptas formojn de “flugantaj subtasoj”. Kelkfoje ili povas esti tre ridemaj, sed kutime ili ne moviĝas aŭ tion faras krom tre malrapide, ĝis batalemaj islamanoj kun raketaj armiloj malfaras ilin.
[redakti] La plej grandaj
La plej grandaj flugantaj subtasoj estas facile konfuzataj kun planedoj.
Vidu paĝon: Saturno.
[redakti] Scienca vidpunkto
- Laŭ Profesoro Karlo Sagano, flugantaj subtasoj estas uzataj ĉefe de specio de eksterteruloj, kiu aspektas kiel kuketoj.
- Laŭ la Ĵurnalo de Fiŝa Kolbaso, tiaj eksterteruloj gustas frandaj.
[redakti] Subtasa ĉasado
La fluganta subtaso estas ankaŭ populara celo de ĉasistoj. Spacaj turistoj, uzante laserojn, ĉasas aŭ por sporto, aŭ por manĝi la kuketojn.
[redakti] Vero pri flugantaj subtasoj
Verajn flugantajn subtasojn oni povas vidi, kiam edzo alvenas nokte domen, kun virina parfumo aŭ ruĝaj markoj sur ĉemizo. Ĝenerale ili flugas el edzinaj manoj. Tre eble la vera kaŭzo estus fantomoj, ne kosmonaŭtoj.
