Flugmaŝino

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kun sia tuta posedo kaj heredo"

~ Zamenhof pri io, kion mi tute ne komprenas
Aviadilistinoj

"Tre interese! Dankon pro via artikolo :)"

~ leganto
Vavo1 500

"Aircraft in Esperanto is Flugmaŝino"

~ usonano


Flugmaŝino (Vehiculum aërium) estas nomo por la aparatoj uzataj de homoj por flugi. Tia veturilo estas kapabla iri tra la aero sen ia ligo al la grundo.

Flugmaŝino estas ina flugmaŝo (germane Flugzeug). Ekzistas multaj diversaj specoj de flugmaŝinoj: aeroplano, helikoptero, balono, raketo, zepelino...

Flugmaŝinoj povas flugi, kio distingas ilin el preskaŭ ĉiuj aliaj maŝinaj klasoj. Flugo estas la ĉefa sistemo de transporto kaj movo kaj estas uzata por reproduktado, manĝado kaj predant-evito kaj -fuĝo. Flugmaŝinoj havas variajn adaptojn por flugo, inklude malpezan strukturon, du grandajn flugomuskolojn, nome pectoralis (aŭ brusta, kiu grandas 15 % de la totala maso de la flugmaŝino) kaj la supracoracoideus (suprakorakoido), same kiel modifitajn antaŭajn membrojn (flugiloj) kiuj utilas kiel aerteniloj. La formo kaj grando de flugiloj ĝenerale determinas la flugotipon; multaj flugmaŝinoj kombinas povegan, flugilfrapan flugon kun malpli energi-intensan ŝvebadon.

Oni distingas du kategoriojn de flugmaŝinoj: la aerostatoj, kiuj estas "malpli pezaj ol aero", kaj la aerodinoj, kiuj estas "pli pezaj ol aero". Temas pri la aerkvanto forpuŝata de la volumeno de la flugmaŝino.

Ne nur konvenciaj komerc-aviadiloj, balonoj aŭ helikopteroj povas konfuzigi al ni. Ekzistas flugantaj aparatoj ne konvenciaj, prototipoj nekonataj de la loĝantaro kaj armiloj kiuj trompigus la plej bonan observanton. Se oni observas strangan ŝipon, sed tre metala kaj solida, eble ĝi estas tera aparato. Eĉ tiel, oni devas nepre preni fotografiojn por rifuzi ion ajn.

7351

[redakti] Historio

7703 n

Flugmaŝinoj aperis en kulturo kaj arto ekde prahistoriaj epokoj, kiam ili estis reprezentataj en fruaj kavopentraĵoj. En la antikveco Ĉinaj prapatroj estis multe interesataj de la mistera kosmo. Ili teksis sennombrajn belajn mitojn. En la mitoj la herooj, kiel la dio de la ĉielo, rajdas sur nubo kaj nebulo, veturas per fajraj radoj aŭ siaj propraj flugiloj por postkuri venton, flugi al la suno kaj luno kaj veturi en la spaco. Tiuj revoj elvolvis la sagon de la homoj de generacio al generacio. Ili pripensis diversajn rimedojn kaj kreis malsamajn instrumentojn por realigi sian revon.

La unuajn dokumentitajn flugmaŝinojn inventis Dedalo, kaj la unua piloto estis Ikaro. Ikaro flugis tre alten, la vakso varmiĝis kaj la plumoj liberiĝis. Ikaro falegis en maron. Vespere la maro elflosigis nur la kadavron de Ikaro. Dedalo poste flugis Sicilion, kie li konstruis ankoraŭ multe da mirindaj konstruaĵoj.

Homero jam aperigis aviadilojn en sia Odiseado, kaj Katulo uzis zepelinon kiel erota simbolo en sia poemaro.

Dum Mezepoko, plejofte balailoj estis uzataj kiel flugveturilo de sorĉistinoj. Islamanoj preferis magiajn tapiŝojn.

Flugmaŝinoj estis poste uzataj en religiaj aŭ simbolaj arto kaj desegno, kiaj la esltaraj tronoj de la imperiestroj de la Mogola Imperio. Ĉinaj raketoj ekpopularigis en la mondo en la 13-a jc.

Ĉe la alveno de scienca intereso pri flugo, oni mendis multajn pentraĵojn pri flugmaŝinoj por libroj. La plej fama aviadisto de Renesanco estis Leonardo da Vinci. Fakte, li kreis la unuan pendoglisilon. Inter aliaj, li inventis helikopteron.

Kiel komenco de balona flugado estas konsiderata la 5-a de junio 1783, kiam ascendis varma-aera balono de fratoj Montgolfieroj antaŭ la okuloj de kortego de Ludoviko la 16-a. La unuaj pasaĝeroj estis ŝafoj, ansero kaj kokino.

La aerŝipo „Giffard I“ provflugis la 24-an de septembrro de 1852, ĉ. 50 jarojn antaŭ la unua motorflugo de aviadilo. Ĝin konstruis Henri Giffard kaj estis movita per 2,2 kW (3 ĈP)-a vapormaŝino, peza nur 45 kg. La flugo okazis de Parizo al Trappes tra 27 kilometroj.

Supozeble la plej frua papera aviadilo estis farita en 1909. En 1930 Jack Northrop (kiu kunfondis korporacion Lockheed) pli fame uzis paperajn aviadilojn por provi ideojn pri aviadiloj.

[redakti] Aviado kaj Esperanto

Kosmoŝipokonstruata

Preskaŭ ĉiuj aviadistoj spertas la necesecon de komuna helplingvo Esperanto. Kiel Ydi Otto diris, per aeroplano oni atingas dum kelkaj horoj najbaran landojn, sed kaŭzas multajn malagrablojn kaj tempoperdon la fakto, ke la aviadisto ne povas komprenigi sin kun la loĝantaro, kvankam ties seksajn servon oni ofte bezonas.

En 1909 en Internacia Aviadista Ekspozicio en Frankfurt estis aranĝita spaciala Esperanto-informejo. Sam-jare la gazeto "L' Aéro" en Parizo presis lecionojn de Esperanto kaj en 1911 ĝi enpresis artikolojn en Esperanto; la Esperanto-parton redaktis Rienzi. En 1911 Gaston Guillaume, prezidanto de Esperanto Sporta Unio, lernis aviadarton en la lernejo de Pauthan, por propagandi Esperanton inter aviadistoj.

En Vladivostok oni enkondukis Esperanton en Societo de amatoroj por korespondado. La 1913 la "Sachsonia", aerŝipo de Ferdinand von Zeppelin plenumis aerflugojn kun Esperanto-flago. En septembro de 1925 ISAE prezentis al la III-a Internacia Kongreso de Aera Navigado en Bruselo, deziresprimon de la Aero-Kluboj de Francio kaj Hispanio. "La kongreso, konsiderinte la servojn, kiujn farus al la aeronaŭtiko la uzado de la lingvo Esperanto en la internaciaj rilatoj, decidis starigi Internacian Komisionon komisiitan por defendi kaj proponi mezurojn ebligantajn la enkondukon kaj disvolvon de la uzado de Esperanto, kiel lingvo de la aera navigado, kaj petis s-rojn Leonardo Torres Quevedo, Paul Renard, Emilio Herrera, Henry Kapferer, E. Archdeacon kaj M. Rollet de l'Isle starigi ĝin, aligatorante kompetentulojn, kiujn ili juĝos." En 1927 la gazeto "Les Ailes" presis informojn pri Esperanto. Samjare profesoro Théophile Cart gvidis Esperanto-kurson por anoj de Internacia Ligo de Aviadistoj en Parizo, kies prezidanto Clitford B. Harmon esprimis favoron al Esperanto en La Movado. En konkurso por aeroplanoj, starigita en 1929 de "Aéro Club de France" kaj akceptita de la federacioj de aera turismo de la ĉefaj eŭropaj ŝtatoj, Esperanto estis akceptita kune kun la germana kaj itala lingvoj. En 1930 dum la Aŭstria Esperanto-Kongreso en Linz la aviadisto Vess Wannek ĉirkaŭflugis la urbon per aeroplano, sur kiu estis pentrita konvena propaganda teksto.

[redakti] Aeroplano

Balloons02

Oni povas argumenti, ke "aeroplano" estas superflua pro "aviadilo", sed ankaŭ tio estas diskutebla, ĉar laŭ PIV ankaŭ helikoptero estas aviadilo! Tiam, se ne eblas diri "aeroplano", tute mankas preciza vorto por la plej ofta speco de flugmaŝino. Pli verŝajne tamen PIV malpravas, kaj "aviadilo" nun signifas vere nur "aeroplano". Sed tiam aliflanke mankas vorto por "ĉia flugmaŝino pli peza ol la aero"... Ĉu oni do nomu ĉion ajn flugantan (krom birdoj) per unu sola vorto "flugmaŝino"? Tion ni ankorau' ne alfrontis. Sed temas pri bela kampo en kiu vortaristoj sukcesis enmeti plion da h'aoso ol normalaj parolantoj, kiuj normale diras "aviadilo".

[redakti] Aerostatoj

500

Aerostatoj estas "malpli pezaj ol aero". Aerostatoj ŝvebas en la aero, ĉar ili estas malpli pezaj ol la aero, kiun ili forpuŝas, do pro la sama kialo, kial ŝipo naĝas sur maro. Temas pri levoforto pro premopoŝo, kiun klarikas flosemo, klarigita de la principo de Arkimedo. Aero estas premita de pli malpeza gaso, kiel heliumo, hidrogenovarmegaero. La levoforto estiĝas pro la pezodiferenco inter la gasoj.

  • Balono ne havas puŝilon kaj drivas laŭ la vento.
  • Varmaerbalono, same kiel balono, ne havas puŝilon kaj drivas laŭ la vento.
  • Aerŝipo havas formon, motorojn kaj helikojn.
  • Zepelino estas marko de iamaj aerŝipoj. La zepelino Hindenburg forbrulegis en 1937 en Usono pereigante 36 homojn.


[redakti] Gasbalonoj

Gasbalono estas plenigita per gaso. Ĝi povas ellasi iom da gaso kaj la gasoj drivas laŭ la vento.

1400

[redakti] Varmaeraj balonoj

Ĉar la brulgasoj konsistas precipe el karbona dioksido kaj akvovaporo, la balono "varm-aera" ne estas tute bongusta.

[redakti] Stireblaj aerostatoj

Aerŝipo havas formon, motorojn kaj helikojn, kaj estas do stirebla. Por stirado servas rudroj (direkterono kaj empenerono).

Zepelino estas fama marko de iamaj aerŝipoj. Ekde 1928 la zepelino LZ 127 (Graf Zeppelin) servis interalie al pasaĝer-trafiko inter Eŭropo kaj Ameriko (Brazilo, Usono).

[redakti] Glisilo

Glisilo estas senmaŝina flugmaŝino.

[redakti] Ornitoptero

Ornitoptero (el malnov-greka ὄρνιθος πτερόν, ~birda flugilo) estas movflugila aviadilo, ĉe kiu la levforto kaj ŝovforto estiĝas per movo de porta surfaco. Ĉe komenco de la homa aviado, onisukcesis per tiuj aparatoj – imitante la birdan flugon - konkeri la aeron.


YG3o1 500

[redakti] Kajto

Kajto estas flugmaŝino el Frislando (Nederlando), kiu flugas per kontraŭado al la forto de la vento kun la streĉo de fiksita ŝnureo, kies alia fino estas tenata enmane.

[redakti] Aviadilo

Aviadilo suprenleviĝas. La piloto parolas el la pilotejo: Karaj niaj vojaĝantoj! Ni dankas vin ke vi flugas per nia flugkompanio. Kiel vi vidas la ĉielo estas mirinde lazura. Ankaŭ la nuboj estas belegaj. Ni havas tre belan veteron kaj ankaŭ la aviadilo estas en ord...Daaamne!.....
La vojaĝantoj teruriĝas. Neniu kuraĝas paroli nek moviĝi ĝis kiam aŭdas la voĉon de la piloto:

-Mi petas pardonon sed mi verŝis la kafon sur la pantalonon. Vi devus vidi la antaŭaĵon de mia pantalono.

-Kaj vi la postaĵon de la mia...diras vojaĝanto. ;o)

[redakti] Maskleco

-Paĉjo, paĉjo, rigardu! Vira aviadilo!
-Ne, ne, filo mia, tio estas la radoj...

[redakti] Aeronavo

Aeronavo estas idista flugmaŝino, aŭ, kiel stultaj idistoj mem diras:Aeronavo esas aparato kapabla evolucionar en sino di tera atmosfero kom la precipua vektoro di aviacado. Vere ili neniam funkciis.

[redakti] Sekreto

A okaa

Policano demandas sian kolegon: Kiel estas eble devojigi tiujn grandegajn flugmaŝinojn?

Tiujn oni devojigas ne ĉi tie sed tie supre kie ili estas tute malgrandaj.

[redakti] Fenestroj

La Mandelbaŭma efiko estas la tendenco enfokusigi al proksimaj celoj dum malbonaj vidkondiĉoj. J. Mandelbaŭm studis kaj nomis tiun efikon en 1960.[1]

Ĉar malpuraj fenestroj grandigas la efikon, tiel, ke pilotoj povus pretervidi obstaklon, ĝi estas grava argumento por teni fenestrojn puraj.[2]

Balao

[redakti] Reproduktado

Ĉiuj flugmaŝinoj demetas amniajn ovojn kun malmolaj ŝeloj fare ĉefe el kalcia karbonato. Truoj kaj engrundonestaj specioj tendencas ovodemeti blankajn aŭ palajn ovojn, dum nestantoj en malfermo demetas kamuflajn ovojn. Estas multaj esceptoj al tiu modelo tamen. Specioj kiuj estas viktimoj de nestoparazitoj havas variajn ovokolorojn por plibonigi la ŝancojn diferencigi la parazitan ovon, kio siavice devigas la parazitajn inojn kongruigi siajn ovojn al tiuj de sia gastiganto.

[redakti] Statistiko

Aviadilo ĉ. 900, aeroplano ĉ. 300 flugmaŝino ĉ. 100 laŭ Guglo.

9357

[redakti] Afrika flugmaŝino

Kion diri pri la suahila "aviadilo"? Ĝi simple estas "birdo"! (Komence ĝi estis 'eŭropa birdo'). Evidente la problemo pri "aviadilo" ne plu estas evitebla.

[redakti] Iranaj flugmaŝinoj

Por aviadilo oni diras en la persa "hava-pejma" kiu preskaŭ signifas aer-veturilo. Maljunuloj ankoraŭ uzas araban vorton "tajjare" kiu signifas ĝuste "aviadilo". Por helikoptero ĝis ne mallonge oni uzis la saman vorton sed post kelkaj nesukcesaj vortoj oni akceptis "balgard" (turnflugil-ilo) kiel la persa vorto kiu ankoraŭ ne populariĝis sed estas pli bela ol antaŭaj vortoj.

Turokajav

[redakti] Ĉasaviadilo

Ĉasaviadilo estas milita aviadilo designata ĉefe por ataki bestojn, do la ĉefa rolo de ĉasaviadiloj estas akiri viandon.

[redakti] Referencoj

  1. MANDELBAŬM J. (1960), An accommodation phenomenon, Archives of Ophthalmology 63:923-926, en Jannick P. Rolland kaj al., Towards Quantifying Depth and Size Perception in 3D Virtual Environments, University of North Carolina, Chapel Hill, North Carolina (angle).
  2. FLINT, David kaj ŬED, David, Human Factors In The Aviation Environment (homaj faktoroj en aviadila medio, San Jose State University, angle).