Folkloro

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
1154 n
"Dio ĝuste faras, neniam eraras"
~ folklora diraĵo de Zamenhof

" Mito estas fantazia kaj falsa interpreto de naturaj fenomenoj kaj sociaj institucioj en ties interkoneksoj"

~ Trockij pri folkloro

"Mi havas bonegajn amikojn inter ili"

~ Milokula Kato pri folkloraj estoj

"Haĥĥ ! F... !"

~ Arno Lagrange

"Tiu komencis petante almozon kaj finis kushante kun la dommastrino"

~ iu

"La firmaego de fermita programaro anoncis la 22-an de majo ke ĝi aldonos en la aro Microsoft Office la indiĝenan subtenon de kelkaj rivalaj dokumenttipoj kaj emigos sin pli en la procezo de normigo"

~ nerdo pri io, kion mi tute ne komprenas, ĉu indiĝena folkloro?

Kritikantoj de artfaritaj lingvoj diras ke folkloro estas malebla en Esperanto. Laŭ La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, artoj, literaturo, folkloro, kutimoj kaj moroj estas esencaj partoj de kulturo. Sekve, folkloro estas ero de kulturo, t. e., kulturero. Do simplifikante la ekvacion

Folkloro=kulturero > folkloro=kulturero > folklo = kulture

Tiel folklo estas dusilaba adverbo finita per -o, kiu estas malebla en Esperanto. Do, estas probita, la kritikantoj pravas!
Paulo Sergio Viana no Encontro do VParaiba

Folkloraj estoj

[redakti] Folklora maljusteco

Dum jarfina festo en farmobieno de laborkunulo, oni mortigis porkon por manĝi lian viandon. Kiel estas folklora kutimo en Kolombio dum tiaj okazaĵoj, antaŭ la mortigo oni faris "juĝon" al la porko, kaj la juĝisto diris ke "oni trovis lin kulpa pri seksperfortado al dek porkinoj, kaj tiel la porko meritas morton". Tamen, post la mortigo, ĉiuj rimarkis ke fakte la porko estis ... porkino!

[redakti] Rusa superstiĉo

En Rusio ekzistas interesa superstiĉo, ke ne indas rigardi spegulon dum oni manĝas, alikaze oni formanĝos sian feliĉon. Ankaŭ ne indas trinki antaŭ spegulo - oni fortrinkos sian feliĉon. Kaj en necesejo prefere tute ne havi spegulon.

[redakti] Superaj valoroj

La terpomokampon preterpasas filmisto kun kamerao en la mano. Foje li rimarkas, ke unu el la kamparanoj faras artisman retrosalton. Li aliras. Li alparolas lin:

-- Bonan tagon! Se vi denove faros tiun ĉi artaĵon, mi donos al vi dekmil forintojn.
-- Mi ne faros tion denove! -- venas la rapida respondo.
-- Nu bone, do mi donos centmil.
-- Eĉ tiel ne!
-- Sed kial ne?
-- Nu vidu, sinjoro... ne ekzistas tiu mono, por kiu mi denove pretu per la tenilo de la hojo bati al mi la kojonojn.

[redakti] Literaturo

  • Legendoj. De A. Niemojewski, el la pola trad. Br. Kuhl. 1911, 232 p., dua eld. 1923, 74 p. „Birdoj el la vivo de Palestino en la tempo de Jesuo. Ĝenerale la ESPERANTO-a stilo estas super kritiko.“ (P. J. C., Brutish Esperantist, 1911, p: 231.)
Content Navigation
Aliaj lingvoj