FANDOM


"Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron"

~ Zamenhof pri tute alia afero
Sapocoz

"Kaco de boaco! "

~ iu

Fondaĵo estas por la publiko kaŝe aganta societo de sampensantaj personoj – kiuj celas firman kunlaboron en nomo de komuna – ofte pensite: nobla - ideo. Ili havis ofte ekskluzivan membraron (princoj, altrangaj oficiroj ktp.).

Plej konataj estas/is Societo Zamenhof , mafio, Ku-Kluks-Klano, Opus Dei. Pli frue la Fondaĵo Vikimedio estis sekreta fondaĵo, sed nun ĝi agadas publike.

Tiuj fondaĵoj formas ideojn kaj celojn, kiuj por la samtempuloj ne estus akcepteblaj (puneblaj), tiel ili devas kaŝe agadi. Ili povas esti revoluciemaj (Fondaĵo pri Esperantaj Studoj), konservemaj (Fondaĵo Canuto, Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet, Fondumo Esperanto-säätiö), krimaj (FAME-fondaĵo), esoteraj (Fondaĵo Elisabeth Klünder), ktp.

Ankaŭ kelkaj malkaŝaj Esperanto-asocioj foje havas ankaŭ flanke sekretan branĉon, ĉu por plenumi perfortajn aŭ terorismajn agojn, ĉu antaŭvide de pli danĝeraj tempoj, kiam necesos kaŝiĝi.

Oni ofte rigardas sekreta fondaĵo la ordenojn, kiuj estas hierarkie organizitaj. (ankaŭ Fondaĵo Libera Programaro)

Oni ne povas akre diferencigi inter fondaĵo, sekto, fermita fonduso, ĉar la fondaĵeco ne estas klare difinebla.

1265

Mono odoron ne havas, sian devenon ne dirasEdit

Kruko kaj Baniko kolektas monon por sia filantropia fondaĵo «Helpo al needziĝintaj patroj». Iam ili ricevas 10 mil stelojn de la bordelestrino de la Haveno-strato. Tio embarasas ilin. Baniko demandas:

— Ĉu ni akceptu por virta celo malvirte akiritan monon?

Post mallonga cerbumo Kruko decidas:

— Ni prenu la monon. Finfine ĝi venas ja de ni.