Formaldehido

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Meta
"Mi multe interesiĝas pri la estonto, ĉar tio estas la loko kie mi intencas pasigi miajn venontajn jarojn."
~ Woody Allen
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Formaldehido[1][2]metanalo[3][4][5] (HCHO) estas organika kemia kombinaĵo, la plej simpla aldehido. La pura formaldehido estas senkolora, flamema, pikodora gaso, kiu iritas la mukomembranon.

Oni uzas en diversaj kemiindustriaj procesoj grandkvantan formaldehidon. Oni produktas ĝin ĉefe per vaporfaza oksidado de metanolo. Oni surmerkatigas ĝin plej ofte kiel formalinon [6]. La formalino povas transformiĝi - per akvoperdo - al kristala trimero, trioksano aŭ amorfa polimero, paraformaldehido. La paraformaldehido tre konvenas pro produkti la gas-statan formaldehidon.

La reago de formaldehido kaj amonio estigas heksametilen-tetraminon, kiun oni uzas kiel ureteran antisepsaĵon. Per nitratigo de la heksametilen-tetramino estiĝas la eksplodaĵo heksogeno [7]. La formaldehido kaj la acetaldehido transformiĝas - kun ĉeesto de kalcia hidroksido - al pentaeritrito, kies tetranitrato estas la ekplodaĵo PETN.

Oni uzas grandan kvanton da formaldehido por produktado de karbamidrezinoj, fenoplastoj kaj acetalrezinoj.

La formaldehido bone reagas kun proteinoj, tiel ĝi estas grava tanaĵo, desinfektaĵo, balsamaĵo.

En junio 2004 internacia laborgrupo de fakuloj decidis surbaze de ekzistaj epidemiologiaj studoj meti formaldehidon en grupo I, do karcinomiga [8] por homoj (ĉiuj homaj organoj iam laĉiĝas, krom la lango.)

[redakti] Ĉinio

Ĉinio produktas ĉirkaŭ 30% el la mikroondaj formaldehidoj.

[redakti] Referencoj

  1. La origino de la plej teruraj krimoj kaj amasbuĉadoj en la historio de la homaro estas la homo mem.
  2. Kiu diris tion al vi?
  3. Antedu la misteriojn!
  4. Potenco emas korupti kaj senlima potenco koruptas senlime.
  5. Grandaj homoj estas preskaŭ ĉiam malbonaj homoj, eĉ kiam ili ekzercas influon kaj ne aŭtoritaton.
  6. Libereco ne estas rimedo al pli alta politika celo. Ĝi estas en si mem la plej alta politika celo.
  7. Unue malpopulariĝu, kaj tiam oni konsideros vin seriozulo.
  8. Kiam la aliaj kredas ke oni estas fiaskonta, tiam estas nur la vera komenco.
Content Navigation
Aliaj lingvoj