Formiko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita"

~ Zamenhof pri venenitaj formikoj

"Ne mi militas, sed la formikejo"

~ formiko pri milito
Blatt

Formiko estas besteto, kiu ne kantas dum somero, pro ne morti dum vintro. Kompreneble, formikreĝinoj ne diras al ili, ke ili ne vivas multe...

Enhavo

[redakti] Formikfikado

Formikfikado proksimume estas "disfendo, dissplitigo de harojn (subtilaĉa diskuto)" laŭ PIV, precipe pri detaletoj de la esperanta gramatiko. Laŭ Bertilo Wennergren, tiu esprimo "origine rilatis ĝuste al miaj mejlolongaj afiŝoj pri nekompreneblaj gramatikaj metafizikaĵoj".

[redakti] Vivo

Formikoj vivas dum 5-7 jaroj.

[redakti] Formiko Ferda

Formiko ferda (latine Formicus ferdae) estas speco de ĉeĥaj formikoj.

Formiko ferda estas homigita formiko, kiu portas ruĝan papili-kravaton kun nigraj punktoj. Ĝi estas tre lerta, sur ĝia domo estas tabuleto kun surskribo Formiko ferda - Ĉiuspecaj laboroj. Efektive ĝi servas al aliaj insektoj kaj animaloj kiel majstra riparisto kaj helpanto en problemaj situacioj. Akrido servas al ĝi kiel ĉevaleto tiranta lian ĉaron. ĝia amiko skarabo Sakego estas male mallertulo, kiu ĉiam klopodas helpi, sed ĉiufoje ĉion fuŝas. Malica araneo estas malamiko ne nur de ferda, sed ankaŭ de aliaj insektoj kaj etaj animaloj (helikoj, lumbrikoj), kun kiu ili devas batali.

[redakti] Praformikoj

de Jorge Camacho


63235 169432796425959 100000777197458 296375 7413184 n

tremo, vibro, malhelo, inundo rezina,

laboristoj acide signintaj la tujan danĝeron,

abdomene defendaj la neston, provintaj diskuri

kaj dissavi la larvojn, la pupojn, la ovojn

kaj la malpli maturajn, trairintaj

nur eron de l' perfekta labirinto,

nur la unuan ŝtupon, lastmomente

mankaj je forto, je scio, je tiu

sama sentempa fluo, kiu ŝanĝos

ĉies propran pompejon en juvelon.


(Bruselo, 8.12.1995)