FANDOM


"Kvalito bona ne bezonas admonon"

~ Zamenhof pri fotarto
9995 n

" Fotografo esas l'arto pulsar butoni"

~ Idisto

Fotarto estas tio, kio oni normale nomas fotografio, sed, kun arta celo, alie tiu nomo ja prezentas senutilan, apartan, malfacile uzeblan radikon fotografi-, kiu estas evitinda. Vere estas sensencaĵo, plikomplikanta la lingvon, enkonduki specialan apartan radikon por fotografarto. Kial ni ne uzu FotografartoFotografado? "Fotografio" estas tute nebezonata novradiko. Oni ankaŭ povas simple diri fotosintezon, t.e. sintezo de foto.

Fotarto ne ĉiam temas pri arto, ke iam oni fotas pro dokumentado, esplorado ks. Sekve Fotarto estas speco de fotografio. Krome, ne temas pri iu fako, sed pri rezulto de procedo de akirado de bildoj pri objektoj kaj fenomenoj – tiun rezulton oni nomas fotografaĵofotaĵo, ofte ankaŭ per la dusignifa vorto foto.

Neniam fotiĝu homoj en nepara nombroEdit

Ĉu vi iam en vjetnama geedziĝceremonio rimarkis, ke se homoj kolektiĝintaj por komuna foto estas en nepara nombro, iu alia ensaltas en la grupon? Nu, ankaŭ ĉi tiu kutimo havas sian “logikon.”

Laŭ vjetnama superstiĉo, tiu mortos la unua, kiu estas fotita en la centro de nepara nombro da homoj. Precipe, kiam en foto estas nur tri homoj, tiu en la centro eble mortos la unua kaj, se tiu ne mortos, tiam ĉiuj tri homoj suferos malbonŝancon.

Ankaŭ ĉi-foje, estas neniu scienca pruvo, sed… kiu kuraĝus tion fari?

AlieEdit

- Kiel ĉarman filinon vi havas.
Bon appetit
- Tio estas bagatelo. Sed se nur vi vidus la fotografiojn pri ŝi!

InfanfotojEdit

La knabo Riko fariĝis tri-jara. Lia patrino volus havi foto-bildon pri li. Tial ŝi diris al sia edzo: "Ni devus farigi fotografaĵon de nia Riko."

La patro de Riko demandis ŝin: "Ĉu vi kredas, ke tio estas necesa?"

La patrino respondis: "Jes. Certe."

"Kial?", demandis la patro.

"Por havi belan memoraĵon pri nia fileto, kiam li estis tri-jara. Kaj sam-tempe, ni povos pli-grandigi la foto-bildon, por ke ni havu plaĉan portreton."

La patro de Riko trovis, ke tio estas tro. Li diris: "Pli-grandigi? ... Pensu do, kiom tio kostus! Prefere, ni atendu ankoraŭ kelkajn jarojn, tiam, ĉiu-kaze, la knabo estos pli granda."

Rapida fotadoEdit

Edzo ĉe fotisto: „Ĉi tie mi havas foton de via edzino.“

„Vi ŝajne fotis tion per centono de sekundo, ĉu?“

„Kial?“

„Ĉar ŝi havas fermitan buŝon.“

FotistoEdit

- Tre interesa afero, kial homoj sur fotoj de via laborejo ridas tiel senĝene?

- Vi ne mirus, se konus, kiel aspektas nia fotografisto.

Vidu ankaŭEdit