Framasonismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Bona estas domo nova kaj amiko malnova"

~ Zamenhof pri framasonisma loĝio
190210

"Toño del Barrio blogas interese pri framasonismo"

~ Ralph Dumain pri framasonismo

"Tamen li ne estas idioto"

~ Milokula Kato pri del Barrio
927 n

"Esperanto estas neutila kaj sekreta lingvo"

~ Financial Times 11/11/2002

"Kompreneble, framasonismo dancas en miajn pensojn"

~ anonimulo pri framasonismo

"とは、世界の政治経済を操っている闇の組織である"

~ Japano mistere pri framasonismo

"Por mi Zamenhof estas la lasta granda framasono"

~ Hans-Georg Kaiser

"Dankon."

~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo

FramasonismoSekreta E-Asocio estas pseŭdoreligio fondita de Zamenhof en 980.

1757

Enhavo

[redakti] Framasonismo kaj Sankta Fundamento

La difino de lingvo universala, kiun Zamenhof skribis sur la kovrilpaĝo de la unuaj lernolibroj de Esperanto, en 1887, ankaŭ indas por framasonismo: "Por ke iu estu framasono ne sufiĉas lin nomi tiel". Laŭ striktaj reguloj la kandidato-framasono estas zorge iniciata, eventuale akceptita kaj poste li estas devigata partopreni regule kaj tute ne sporade aŭ surpapere en la konstantaj laboroj de sia loĝio.

La radiko "framason-" tamen troviĝas en la Fundamento de Esperanto de Zamenhof, publikigita jam en 1905 kaj sankciita kiel netuŝebla de la bulonja kongreso.

Chionvida okulo

[redakti] Malamikoj

Kiel malnova kaj kaŝema organizo, framasonismo havas multajn malamantojn. Kelkaj malamas framasonismon ĉar framasonoj uzas sekretan artfaritan lingvon. Multokaze dum historio framasonoj kondamniĝis. Framasonoj estas ofte riĉaj kaj influaj.

Pro malhelaj antaŭjuĝoj kaj politikaj kontraŭemoj, en la Francio de la jaroj 1930-aj, la faŝismemaj dekstruloj multe parolis pri "la juda-framasona komploto". Kelkaj diras, ke framasonismo estas religio. Plue, aliaj kondamnas framasonojn pro permesi multajn religiajn vidpunktojn, kaj pensas, ke framasono minacas ilian religion. Kelkaj masonaj tendencoj estas diismaj, aliaj, ĉefe en Francio estas ateaj kaj kontraŭpastrecaj, tial la katolika Eklezio ekskomunikis ilin.

La ritoj estas sekretaj, sed estas uzitaj por alegorio, salutado, identigado de aliaj framasonoj, kaj tiel plu.

[redakti] Framasonismo kaj la Unua UK

Artik100-03

Partoprenantoj de la bulonja kongreso sin rekonantis kiel framasonaj kaj kunsidis dum kunveno kaj fondis klubon titolitan "Espero Framasona", kies prezidanto iĝis la franca inĝeniero Pourcines el Nancio. La du vic-prezidantoj estis kolonelo Pollen el Londono kaj Barthel el Frankfurto dum la sekretario-kasisto estis la franco Mossman. Pli ol 350 homoj ariĝis por la kongresa bankedo ĉe la bulonja kazino. La honora tablo konsistis el 25 sidlokoj. D-ro Zamenhof havis la 7-an lokon, Pollen (prezidanto de Brita Esperanto-Asocio) havis la 10-an kaj Pourcines la 25-an.

[redakti] La Doktrino

Signo
Vere la doktrino estas sekreta pro tio (idioto!) mi ne povas paroli ion pri ĉi tiu afero. Ankaŭ mi ne povas klarigi la simbolojn, kiuj aperas en ĉi tiu paĝo. Se oni malkovras aŭ publikigas ĝin povas esti murdata de unu el la sektanoj (konataj kiel esperantistoj). Tamen oni scias ke ili atendas la duan alveno de la profeto por venki la idistojn kaj loĝi en la Verda Paradizo.
Jk