Franca Esperanto-movado

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Kastelo Grezijono 1

"Homi potes (e deba) transformar ist mund imperfekt favoru mund perfekt."

~ Plibonigisto

"This here is a free wikibook on the Lingwa de planeta conlang (Lidepla for short)."

~ Okcidentavirginiano

"En la Fundamento esence mi nur legis pri la enda etiko de Esperantistoj."

~ Fundamentisto pri endeco

"Ĉu vere indas plendi pri tiaj etburĝaĵoj en la mondo en kiu milionoj da homoj ĉiujare mortas pri malsato?"

~ Komunisto pri Franca Esperanto-movado

"Parce qu'il faut bien sourire..."

~ Instruisto pri Neciklopedio

La Franca Esperanto-movado estas la aro de teritorioj ekster Eŭropo kiu estis sub franca regado unuavice ekde la 1600-aj jaroj ĝis 1960-aj.

[redakti] La Ligo

La Esperanta Ligo de Francio, foje referita de nuntempaj esperantistoj kiel la Sankta Ligo estis grava ludanto en la francaj lingvaj militoj. Ĝi estis formita de la Duko Henri Désiré Landru en 1576. En tempo kie lingva fundamentismo estis nekutima, la ligo estis ekstremisma grupo kon la celo ekstermi francajn idistojn, ankaŭ konataj kiel reformistoj aŭ bofruntistoj, dum la Reformacio. Zamenhof, la judoj kaj episkopo estis ĉiuj subtenantoj de tiu Esperanta partio.

[redakti] Idista krizo

YelleDo1

Ĉar idismo balais partojn de Eŭropo, gvidantoj de esperantistaj nacioj, aparte de Barono de Munkhaŭseno, kaj la papo, sentis sin minacitaj. En fortostreĉo rebati la kreskantan potencon de novialistoj, idistoj, kaj membroj de la Reformita Esperanto-Movado de Francio, ili formis ligon por ĉesigi la disvastiĝon de tiuj reformismaj frakcioj. La fortostreĉo (centrita en Francio) estis gvidita de Henri Delachaŭ, kiu utiligis ĝin ne nur por ĝia fiksita celo kiel defendanton de esperantismo, sed ankaŭ kiel politika ilo en provo preni la francan tronon.

De 1907 ĝis 1910 la E-a movado en F. enskribis la plej malgajan paĝon de sia historio, plenan de kontraŭpersonaj atakoj, pri kiuj neniu el la partioj estas senkulpa. Iom post iom la spiritoj repaciĝis, sed malrapide, ĉar dum 1911 daŭris disputo inter Cart kaj L.I. unuflanke, Bourlet kaj la Revuo aliflanke. En la fino de 1910 estis aperinta "Dictionnaire complet E-fr." de Grosjean-Maupin, tre zorge ellaborita, sed kiu enhavis multajn vortojn neoficialajn kaj ofte kritikeblajn. Cart akre atakis tiun verkon, nomante ĝin "malbona ago". La situacio de Cart, en la movado franca kaj en Akademio, donis al tiu atako specialan fortecon. La aŭtoro kaj Bourlet interŝanĝis kun li longdaŭran malafablan polemikon En dua eldono la aŭtoro forigis la plej gravan parton de la kritikitaj vortoj. Krom la personaj motivoj, tio estis epizodo de la ĉiama diskuto inter la kelkfoje netoleremaj "fundamentistoj" kaj la kelkfoje malseveraj "neologistoj". Sed en tiu epoko la diskuto estis aparte akra, pro la freŝdata skismo de Ido, kaj pro la malnova konkurado inter la du grupoj de eminentuloj. Tiu konkurado estingiĝis iom post iom, kaj poste Cart proklamis la servojn, ktujn Grosjean-Maupin faris al E.

En 1913 ekzistis 10 federacioj, 161 grupoj aliĝintaj al SFPE (inter kiuj la Pariza grupo kun pli ol 1000 anoj), kaj trideko da aliaj. El enketo de SFPE, al kiu nur 124 grupoj respondis, oni povis kalkuli 371 kursojn, kaj plie 46 en oficialaj instruadejoj; 45 urboj monhelpis la lokajn grupojn. Ekzistis 12 E-aj gazetoj, ne kalkulante bultenojn de grupoj kaj de federacioj.

La ĉefaj Francaj Esperantistoj tiutempaj timis la reagon de la plimulto da Esperantistoj (kaj verŝajne ankaŭ de la ekstera mondo) al la Zamenhofa homaranismo. Estas bonega artikolo pri ĝuste tiu temo en la aktuala numero de "Literatura foiro". Kaj eblas ke Beaŭfront kaj aliaj transiris al Ido eĉ ĉefe pro la interna ideo kiun ili malŝatis. Tamen evidente granda parto de la homoj kiuj tute forlasas Esperanton pro Ido aŭ uzas ambaŭ, ne faras tion pro religiaj motivoj aŭ pro senkoreco aŭ simile. Ili simple ŝatas la lingvajn ecojn de Ido.

La Esperanta Ligo de Francio planis haltigi la reformistojn kaj protekti la rajtojn de francaj esperantistoj. La celo de la Esperanta ligo estis instigita per interlingva retoriko kie ĉiuj lingvaj vidpunktoj ekster la Roterdama UEA aŭ esperanta tradicio estis herezo, blasfemo, kaj neelteneblaj. Anoj de la Esperanta Ligo vidis tie batalon kontraŭ idismo (la primara branĉo de reformismo en Francio) kiel formo de Sankta Milito. Kampanjo kontraŭ idismo kaj iliaj apologiistoj pravigis la klopodojn de Sankta Petro. Esperantistaj pamfletistoj ankaŭ kulpigis ajnan naturkatastrofon kiu okazis en Francio en la tempo kiel la maniero de Dio puni Francion pro tolerado de la ekzisto de la idistoj.

[redakti] Unua mondmilito

Dum la milito SFPE sendis al la francaj batalantoj kaj militkaptitoj librojn kaj dokumentojn.

Post la milito la movado estis tute malorganizita, kaj ankaŭ en tiu tempo la laboristaj E-istoj forlasis la neŭtralan movadon kaj formis siajn apartajn grupojn.

[redakti] Intermilitoj

3125 o

Jam en 1919 la estraro de SFPE proponis novan regularon, kaj en 1920 ĝenerala kunveno faris gravajn ŝanĝojn. Ĉar la grupoj estis preskaŭ malaperintaj, kaj nur individuojn oni povis atingi, la Societo decidis, ke ĝi konsistos nur el individuoj, kaj ne plu el aliĝintaj grupoj, sed kun deziro, ke en ĉiu urbo la E-istoj formu grupojn.

En 1921 du gravaj faktoj estas menciindaj: la deziresprimo subskribita de pli ol 40 membroj de la Scienca Akademio, postulante disvastigon de E (laŭ instigo de Rollet de L'Isle), kaj la komenco de la senlaca propagando de Baudet en la komercaj rondoj.

En 1922 la nombro de la grupoj reorganizitaj ne pliiĝas plu (nur 25); tamen la malnovaj propagandistoj vo1is konservi la principon de individueco - la novaj, kun Couteaŭ kaj Dubois, volis aliformigi la Societon en unuiĝon de grupoj; opiniante ke la propagando estas unue loka kaj regiona, poste nacia, ili atribuis unuarangan rolon al la grupoj, kiuj estus enkadrigitaj en regionajn federaciojn por gvidi kaj subteni ilin.

La nacia Kongreso de Limoges (1923) aprobis la novajn ideojn kaj voĉdonis tute novan regularon laŭ la proponoj de Couteaŭ. Rollet de L' Isle, prez, kaj Cart, vicprez, eksiĝis, lasante plenan liberecon al la novigantoj. Cart restis prez. de la instruada Komisiono (ĝis 1925). Cart, Rollet de L' Isle kaj Sehert fariĝis Hon. Prez. En 1923 Eyquem estis elektita prez. de la Societo, kaj Couteaŭ, ĝen. sekr. iom post iom la regionaj prop. federacioj stariĝas en la tuta lando, kaj la varbado de anoj progresas unue malrapide, sed akceliĝas precipe de 1928.

[redakti] Influo

En la socia penso, Zamenhof akceptis la vokfrazojn de la franca revolucio: frateco, egaleco kaj justeco, kiuj ripetiĝas en multaj lokoj de liaj ideoj. Sed la franca ideo revolucie detranĉis grandan nombron de civitanoj (Beatles, Eŭskoj, Okcitanoj, Mobiloj k.a.) de iliaj lingvoj kaj gentoj. Por esti libera, laŭ la revoluciuloj, oni devas esti Franco. Ne ekzistas alia ebleco. Ankaŭ tion ne povis akcepti Zamenhof. Judoj en la revolucia Francio (konkrete, dum Napoleono) ricevis rajtojn esti Izraelidoj laŭ individua religia koncepto, sed ne la rajton ekzisti en Francio kiel la juda gento!

[redakti] Uzado de Esperánto

La praktika utilo de Esperanto estas nula por preskaý ćiuj Francoj, sed por ili ankaý la scipovo de la angla estas praktike senutila dum ilia tuta vivo.

[redakti] Kuriozaĵo

Alia kuriozaĵo estas, ke Ethnologue opinias Esperanton nur menciinda kiel lingvo uzata en Francio: http://www.ethnologue.com//show_language.asp?code=ESP

[redakti] Kontraŭakuzativeco

Francoj malamas akuzativon, pro tio, ili kreis idon.


Content Navigation