Francalingva gramatiko

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Fon teknike vidipunta sey proyekta es realisibile yo nau."

~ Lingvadeplanetisto pri francalingva gramatiko
Dialec

La francalingva gramatiko estas très facila.

[redakti] Ortografi' kaj prononc'

La fonetiko de la franca lingvo estas konsiderinde pli kompleksa ol tiu de latino. Por havigi la specialajn literojn de la franca lingvo, kiam la klavar' ne donas ilin rekte, jen list':


Alt +133 ou Alt +0224 => à
Alt +131 ou Alt +0226 => â
Alt +183 ou Alt +0192 => À
Alt +182 ou Alt +0194 => Â

Alt +130 ou Alt +0233 => é
Alt +138 ou Alt +0232 => è
Alt +136 ou Alt +0234 => ê
Alt +137 ou Alt +0235 => ë
Alt +144 ou Alt +0201 => É
Alt +212 ou Alt +0200 => È
Alt +210 ou Alt +0202 => Ê
Alt +211 ou Alt +0203 => Ë

Alt +151 ou Alt +0249 => ù
Alt +150 ou Alt +0251=> û
Alt +235 ou Alt +0217 => Ù
Alt +234 ou Alt +0219 => Û

Alt +0156 => œ
Alt +0140 => Œ

Alt +135ou Alt +0231 => ç
Alt +128 ou Alt +0199 => Ç

Alt +139 ou Alt +0239 => ï
Alt +140ou Alt +0238 => î
Alt +216 ou Alt +0207 => Ï
Alt +215 ou Alt +0206 => Î

Alt +147 ou Alt +0244 => ô
Alt +226 ou Alt +0212 => Ô


Alt +174 ou Alt +0171 => «
Alt +175 ou Alt +0187 => »

[redakti] Dêmandoj en la frânça

Ekzemplo de la simplêço de gramatiko frança. Por fari demandon, oni simple metas en la frazon la vortojn "estas-tio ke".

Ekzemple, se oni volas demandi

"Kio tiu êstas?"

Oni simple diras

"Kio estas-tio ke tiu estas?"

[redakti] L' Artikol'

L' artikol' en la franca estas deviga. Misuzi ĝin estas erar', sed ankaŭ ne uzi ghin estas erar'. Aparte studendaj estas la multaj okazoj, en kiuj oni ne devas uzi ĝin (tiam, uzi ĝin estas erar').

Estas tri specoj de artikoloj: difina, nedifina, partiga. Ĉiu spec' havas malsaman formon por ununombra virgenro, ununombra ingenro kaj plural'. La difina artikol' kombiniĝas kun du plej oftaj prepozicioj: "à" kaj "de".

Jen kompleta tabelo de la diversaj formoj:

- le, la, les;

- au, à la, aŭ;

- du, de la, des;

- un, une, des;

- du, de la, des.

(La finan vokalon de "le" kaj "la" oni elidas antaŭ vokal': l', à l', de l')

Ĉiu uzo de unu el tiuj dekdu formoj anstataŭ la sola deviga estas erar'. Ba, la portugala sistem' estas ankoraŭ pli komplika.

[redakti] Gênr'

La genro en la franca, kontraŭe al la kompreno de iuj ideologiaj feministoj, neniel servas por indiki sekson. Ĝi efektive servas al nenio. "Chaise" (seĝo) estas ingenra, dum "fauteuil" (fotelo) estas virgenra. Oni diras "une (ingenra) hirondelle mâle" (virhirundo) kaj "un (virgenra) corbeau femelle" (korbino), "un (virgenra) cordon bleu" (lerta kuiristino) sed "une (ingenra) Eminence" (kardinala moŝto), "une (ingenra)sentinelle" (gardostaranto), "un (virgenra) professeur de français" (instruisto instruistino pri la franca). Novaj provoj inigi virgenrajn substantivojn (professeurE, préfètE, écrivainE) estas absurdaj barbarismoj, kiuj ne povas anstataŭigi veran socian egaligon.

[redakti] Finàĵoj

En la frança lingvo, neniu ekstera signo simila al la finaĵoj de esperanto, nek la vortordo, ebligas distingi inter nom', adjektiv', verbo aŭ adverbo: oni simple devas en ĉiu okazo scii, kio estas kio.

[redakti] Akuzatív'

Ĉiuj uzataj lingvoj nepre havas la funkcion, kiu ebligas distingi inter la subjekt' kaj la rekta komplement' de verbo, eĉ se iliaj gramatikistoj ne ĉiam nomas tiun funkcion per vortoj tiritaj el la latina gramatiko. La frança lingvo ne havas devigan nek nedevigan akuzativon en la senc', ke ĝi tute ne havas deklinacion similan al tiu de latino aŭ de Esperánto. Tiun deklinacion anstàtaŭas delikata sintakso, kiu defias koncizan analizon. La sama fakt' renkontiĝas en multaj hindeŭropaj lingvoj. Kontraŭe, akuzatív tiel sistema, simpla kaj oportuna kiel tiu esprimata en Esperánto per la sensilaba vortet' "n" ekzistas en neniu hindeŭropa lingvo.

[redakti] Cî káj Vî

Ekde l' élékto de Sarkozy por la frança prezidanteço, oni multe diskutas pri la gravegaj nuancoj de tutoyer (cidiri) kaj vouvoyer (vidiri).

Por restaŭri l' ordon en la lernejoj, tiu iom dekstrista registaro malpermesas al gelernantoj cidiri siajn instruistojn. Samtempe, modernigante siajn interrilatojn, ĝi decidis forĵeti sian formalecon. Prezidant' kaj ministroj ne nur kuras kune laŭ arbaraj padoj, sed ankaŭ komencis cidiri unuj la aliajn en siaj kunsidoj.

[redakti] Konjugàci'

La franca konjugacio estas konsiderinde pli kompleksa ol tiu de latino. Tamen la franca konjugacio nuna estas konsiderinde pli simpla ol la konjugacio de la mezepoka franca lingvo, en kiu ĉiuj verboj havis neregulan konjugacion, se oni preferas, estis tiom da konjugacioj, kiom da verboj. Alivorte, la nuna stato de la franca konjugacio rezultas de evoluo unue kompleksiga kaj poste (iom) simpliga. Probable troveblas similaj ekzemploj en la esplorebla historio de aliaj lingvoj, sed tiu ĉi ekzemplo sufiĉas por definitive ruinigi ĉian teleologian teorion pri la evoluo de lingvoj.

La mezepoka franca lingvo havis nur malregulajn verbojn. Tio estas: po unu konjugacio por ĉiu verbo. Estas klare, ke la nuna franca lingvo kun siaj ankoraŭ multaj verbformoj estas malpli "malfacila" ol la mezepoka. Sed estas ankaŭ tute klare, ke la germana, kun sia relative kompleksa konjugacio kaj nur kelkaj dekoj da "fortaj" verboj estas _tiurilate_ malpli "malfacila" ol la franca.

Neniu franc' kapablas konjugacii ĉiujn françajn verbojn sen konsult' de la libro "L'art de conjuguer: Dictionnaire des 8000 verbes." (L' arto konjugacia: List' de la 8000 verboj). Tiu libro dispartigas la françajn verbojn inter 82 modeloj plus kelkaj esceptoj.

Klara ekzemplo estas la franca futuro, en kiu la finaĵoj estas la personaj formoj de verbo "havi":

je parl|er|ai = mi parol|i{mi-havas} = mi parolos

tu parl|er|as = ci parol|i{ci-havas} = ci parolos

il parl|er|a = li parol|i{li-havas} = li parolos

[redakti] Ĝenèrâla skiz' pri la frânça konjugáci'

Oni distingas la nepersonajn (infinitivo, participo) kaj la personajn modojn. La personaj modoj estas l' indikativo, la kondiĉa mod', l' imperativo kaj la subjunktivo. L' oportuna Esperanta sistemo de participoj ne havas ekvivalénton en la frança lingvo.

Oni distingas tri ĉefajn kategoriojn de tempoj: estanteco, estinteco, estonteco. Oni distingas kvin specojn de estintec': imperfekt', simpla estintec', kunmetita estintec', antaŭa estintec', pluskvamperfekt'.

Oni distingas tri personojn kaj du nombrojn. La verboj akordiĝas laŭ pérsono kaj nombro kun la subjekto. Plie iuj kunmetitaj formoj akordiĝas ankaŭ kun la subjekto aŭ la komplement' laŭ ilia nombro kaj genro. Eventuale tiu akordo dependas ankaŭ de la ord' de la vortoj en la frazo. Ekzistas du helpverboj. La élékt' inter ili ne ĉiam estas evidenta en la konjugaci' de netransitivaj verboj.

[redakti] Ĉu "ne" signifas "ne"?

En la franca, la vort' "ne" signifas "ne" nur se oni repetas per alia vort' post la verb'. Pro tio, maloftas virgulinoj en Francio.

Content Navigation
Aliaj lingvoj