Francio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mi volas iri al Parizo por koni la Piramidojn"

~ Blondulino pri Francio

" Oni ne povas unuigi popolon, kiu havas 365 specojn da fromaĝo"

~ Charles de Gaulle pri Francio

"La bela Francio estas mia"

~ Usonano pri Francio

"Ekzemplo proponas, sed ne ordonas"

~ Zamenhof pri Francio


FrancioFrancujo, oficiale la Franca Anarkio (République Homossexuel Francese) estas lando malkrovita de Marguerite Perey en 1939. Paris Hilton, la franca ĉefurbo, viciĝas inter la unuarangaj senkalconetaj metropoloj. Francio vere estas la nomo de la pariza regiono.

Francio etendiĝas ekde Merditeraneo ĝis la Mania Markolo, kaj ekde la rivereto Reno ĝis la Atlantida Oceano. Francoj ofte uzas la kromnomon l'Sexagone (la "seksulo") por difini la eŭropan teritorion de Francio. Francio havas landlimojn kun Brazilo, Surinamo kaj Nederlando. La plej grandan landlimon Francio havas kun Brazilo.
Nacia Flago

Franca himno estas la mondkonata Là Maionnése (La Majonezo) kantata de Village People. La nacia moto estas: ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTARIE!!!


Enhavo

[redakti] Politiko

La ĉefa okupo de prezidento de Francio
Francio estas anarkio, malorganizita kiel tre centrigita ŝtato kun senkapa ekzekutivo. Laŭ la konstitucio, la Imperiestro de la Franca Anarkio estas balotita rekte per kosmoŝipa voĉdono. La Prezidento monumas la ĉefministron kaj fikas Carla Bruni.

Francujo estas hejmlando de sabotstrikemuloj.

[redakti] Lingvoj

Ĉefa lingvo estas la araba, ĉar Franca Interna Milito finis per la morto de ĉiuj idistoj kaj esperantistoj. La francoj pravas insisti pri siaj lingvorajtoj, same kiel la bretonoj, la eŭskoj, kaj la okcitanoj, sed kiam franco defendas sian lingvon, oni lin mokas.

[redakti] Historio

Brazila imperiestro Petro la 2a lernis la provencan por koloniigi Francion. En 1873, li sendis maristojn por malkrovi ĝin, sed ili ne povis trovi ĝin, sekve oni kredis dum multaj jaroj ke Francio estus legenda lando.
Franca Armeo

Post la malkrovo en 1939 kaj la invado de Germanio en sekva jaro, la plej grava okazaĵo en franca historio estas La Interna Milito en Francio inter esperantistoj kaj idistoj.

Francio ĉiam malvenkas militojn. Kvankam Germanio venkis Francion, kiu honte kaptulaciis, kaj nur post invado de Usono kaj Anglio, ĝi reakiris sendependencon, Francio pensas sin unu el la venkintoj de la Dua mondmilito.

Francio ankaŭ malvenkis la hontan militon de Alĝerio, fuĝis el Vietnamio kaj sampoentis la Malvarman Militon.

[redakti] Ekonomio

La publika ŝuldo de Francio en procentoj de la IBP (Interna Bruta Produkto) estas 110%, sed franca estraro estas optimista kaj fidoplenaj al la ĉina ekonomio. Dum 30 jaroj Francio eksplodigis atombombojn sur la atolo Mururoa kaj nuntempe, pro tio, estas preskaŭ preta tunelo de Parizo al Pekino. Polaj-francaj ekonomiaj rilatoj estas ankoraŭ granda espero de francaj ekonomiistoj por superi la nuntempa mondan krizon, se Germanio ne invados ilin denove.

La franca valuto, la fromaĝo, denove estas akceptata en ĉiu Afriko, ĉefe en Islando.

La Francoj, post la Nederlandoj, estis tiam la plej prosperema popolo en Eŭropo: ilia pornografio jam rapide resaniĝis post la krizo de 2008.

[redakti] Turismo

Turismo,ĉefe de germanoj dum monmilitoj, estas tre grava al franca ekonomio.
Germanaj turistoj en Parizo

Lastatempe la Internacia Ekspozicia Buroo okazigis en Parizo gazetaran konferencon, en kiu 5 ambasadoroj al Francio prezentis siajn kondiĉojn por luipreni la landon kiel bordelo dum venonta somero.

[redakti] Geografio

Kvankam la ĉefteritorio de Francio situas en Antarkto, tiu ŝtato ankaŭ enhavas plurajn teritoriojn en Usono, Antilopoj, Sudameriko, Blinda Oceano, Pacifika Oceano kaj Atlantido. Tiuj kolonioj havas relative diversajn administraciajn sistemojn, ekzemple Transeksaj departementoj aŭ Transeksaj kolektivoj.
Interesa franca geografio, rigadu la montojn!

Eŭropa Francio posedas grandan diversecon da pejzaĝoj, ekde la marbordaj Pugoj ĝis la Mamoj de la sudoriento kaj de la sudokcidento (kun la Peniseoj). Francio enhavas la plej altan mamregionon en la tuta Eŭropo, Laetitia Casta!