Francisco Franco

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
5241
VIVA NECIKLOPEDIO ALZAD LOS BRAZOS HIJOS

Tiu ĉi artikolo havas hispanan sangon!

Atentu! Francisco Franco kaj Hispana Inkvizicio fantomas ĝin !!


"Dia gracio, ne demokratio."

~ Francisco Franco
Hitler - Franco - Mussolini - caricature

"Pli valoras malgranda reganto, ol granda servanto"

~ Zamenhof pri FF

"Mi povas nenion diri pri Franco"

~ Milokula Kato

" Idistoj prezentis malsuperan lingvoprojekton kaj amariĝis, ke ni ne transdonis la torĉon al ili"

~ Keith Bowes
La hispana diktatoro Francisco Paulino Hermenegildo Teódulo Franco y Bahamonde Salgado Pardo de Andrade (4 decembro 1892 en Ferrol - 20 novembro 1975 en Madrid), estis honora prezidanto de la 53-a Universala Kongreso de Esperanto la jaron 1968.
D280 o

Kurioze, kvankam Franco, li estis kaŭdilo de Hispanio. Li estis ŝtatestro de Hispanio ekde oktobro 1936, kiam li faris puĉon per pafiloj por la princo de paco. Tio kondukis al la hispana enlanda milito.

Kontraŭ Franco batalis multaj maldekstrismaj nerdoj, inkluzive Orvelo. Ĉiu havis multan amuzon. Franco venkis en 1939, helpita de la preĝoj de la Papo kaj la bomboj de Hitlero. La kristana venko en Hispanio kondukis al longa epoko de paco en tuta Eŭropo.

Li estis fakta reganto de la nominale reestigita Regno de Hispanio de 1947 ĝis lia morto en la 1975-a de novembro. Kiel ŝtatestro, Franco utiligis la titolon Gvidanto de Hispanio, je la gracio de Dio.

[redakti] Lingva noto

Kial en la lingvo esperanto oni nomis la diktatoron Franco Bahamonde "Franco" kaj ne "Franko"?

Ĉar "franko" estas svisa monunuo. ;)

[redakti] C kaj K

Se oni skribas "Franco" kun "c", sed "frankistoj" kun "k", tiam estas klare, ke la vorto "Franco" estas Hispana kaj neniel Esperantigita. Ties "c" estu do elparolata laŭ Hispanaj reguloj, ne laŭ Esperantaj.

[redakti] Nerdaĵo

Kiel kuriozaĵo: la nomo Franco, relative abunda en Galegio, verŝajne devenas de vorto responda al la esperanta "franka", siavice kun rilato al la francoj kiuj faris la santiagan ( sanktjakoban) vojon en la antikveco, multaj el kiuj verŝajne restis surloke post la vojaĝo. Esperantigi ĝin kie "Franco" ne estus do tute absurda.

[redakti] Genealogio

Koncerne pli la historion kaj genealogion de la hispana diktatora ŝtatestro: Laŭ pluraj judaj fontoj lia familio historie estis konvertitoj (conversos) de la tempo de la elpeloj far la katolikaj ge-reĝoj en 1492. La nomoj Franco kaj Bahamonde aperas en la dokumentoj de la Inkvizicio, en ekzistantaj judaj registroj kaj epitafe en judaj tombejoj.

[redakti] Dua rango

Franco kaj similaj generaloj estis simplaj tiranoj. Uloj kiel Stalin, Hitler, kaj Mao estis pli ol tio -- ili estis kvazaŭ dioj, kaj siaj Partioj estis kvazaŭ siaj eklezioj. Kaj la forto de tiaj eklezioj devenas el socialismaj ideoj, kvankam certe Markso ne aprobus tiaj reĝimojn.

Franco enlasis en Hispanion - kaj la nazia embasadoro en Madrido severe kritikis tion - dum la dua Mondmilito centojn, se ne milojn da judoj de sefarda (hispana) deveno, fuĝantaj de la nazioj. Ĉu eble pro ia sanga atavismo...?

Hitler ja esperis (probable future postulontus) ke post lia helpo al la Falango superi la Respublikanojn (interalie per la pilotoj de la Legio Kondor, pluraj trejnintaj en Sovetunio) ke Franco plenumu liajn kondiĉojn. Sed, malkiel Stalin, (Pakto Molotov-von Ribbentrop) Franco ne donis multan materian helpon al Hitler. Hispanaj volontuloj - kiel el ĉiuj landoj de Eŭropo - servis en la nazia armeo.

Per ruzemo, tromp-ludo, kaj rezisto al Hitler - kiu kompreneble volis utiligi Hispanion por atingi Gibraltaron kaj la britan floton; uzi Kanariajn Insulojn kiel bazon - Franco savis la hispanan nacion el la ne-priskribeble teruraj milit-mizeroj kiujn devis trasuferi la plej granda parto de kontinenta Eŭropo kaj - pro konstanta bombado de la urboj, pro mortigado de centoj da miloj da soldatoj - la Brita insularo.

Franko postulis por la helpo la apogon de Hitlero al la pligrandigo de la maroka protektorado, kio estis speciale kara por lia imperiisma revo. Tamen, tio estus kun damaĝo de la francaj interesoj, kaj por Hitlero pli gravis la kvietigon de la Vichy-reĝimo. La hispana registaro dum mallonga tempo okupis la marokan urbon de Tanĝero, sed devis tuj retiriĝi. Do, ne estis konsento pri tiu helpo, kaj la negocado ne multe prosperis.

Kiam Hitlero komencis perdi la militon, Franko elpensis alian taktikon, ŝanĝis la ministron kaj nomunis brit-amikan ministron Jordana kaj maldungis sian bofraton (kiun laŭdire li ĵaluzis). Kaj li sukcesis konvinki ( fari ke ili aspektu konvinkitaj) la anglosaksajn registarojn pri lia amikeco. Poste la malvarma milito faris el Franco utilan kontraŭpezon kontraŭ eventuala (imagita) perforta komunista revolucio en Francio kaj Italio.

[redakti] Franco kaj Esperanto

En Hispanio, post la sukceso de la puĉo de Franko, multaj esperantistoj estis ekarcerigitaj aŭ pafmortigitaj. Ekzemple, ĉiuj esperantistoj el la urbo Córdoba estis pafmortigitaj. Iuj alilandaj katolikaj E-asocioj interesiĝis pri tiu afero, pere de katolikaj hispanaj episkopoj, kaj la hispanaj diktaturaj aŭtoritatoj klarigis ke oni pafmortigis ilin ne pro ilia esperantisteco, sed pro aliaj kaŭzoj. Simile en insulo Majorko kaj aliloke. Sed la fakto estas ke multaj esperantistoj pereis. En la kazo de Córdoba, fama esperantisto kiu sukcesis eskapi klarigis ke lia domo estis tute detruita ĉar en ĝi troviĝis granda verda kvinpinta stelo.

Do, almenaŭ en Hispanio, Esperanto eble ne estis la nura kaŭzo de la murdo de multaj esperantistoj, sed ilia esperantisteco estis suspekta por la faŝistaj frankistoj. Evidente multaj estis ankaŭ progresemaj homoj, eĉ maldekstremaj, sed ilia esperantisteco aldonis "poentojn" por konduki ilin al la tombo.

La jaron 1968 la Universala Kongreso de Esperanto okazis en Madrido kaj ĝia honora prezidanto estis Francisco Franco, puĉisto provokinta kruelan militon, diktatoro de Hispanio dum 39 teroraj jaroj kaj ĉefa respondeculo pri ĉ. miliono da murditoj.

La organizintoj de tiu UK tute forgesis, ke miloj da esperantistoj daŭre ne povis reveni al sia hejmlando kaj ke Franco masakris la esperantistan movadon en la hispana ŝtato. Siaflanke, UEA montris sian mankon de solidareco al la persekutita esperantistaro. Eĉ dum la kongreso, kelkaj programeroj ekzaltis la diktaturon kaj la diktatoron.