Francisko Simonnet

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n

"Ĉu vi intenciis: Francio Simone"

~ Vikicitaro pri Francisko Simonnet

"Li respektas la aliajn naciojn de la mondo"

~ Cindy McKee pri FS
6089 o

"Bonvenon al Francisko Simonnet"

~ Keyhan Sayadpour pri FS

"ĉu Francisko Simonnet? Kompatu min!"

~ Antonio De Salvo pri Fra Simo

"Francisko Simonnet, la vivanta ekzemplo de plej pura (eventuale ec' troa) Fudamentisto en c'i tiu generacio!"

~ Renato Corsetti pri Fra Simo

"Mi (Francisko *Simonnet*) konsentas"

~ Frato Simio pri supra diraĵo

"Spiko malplena plej alte sin tenas"

~ Zamenhof pri Simonnet

"Francisko Simonnet estas vortosaŭro"

~ bonalingvano pri Simonnet
'Francisko SIMONNET' kaj Fra Simo kaj estas pseŭdonimoj de Frato Simio, fama bonalingvano, sudafrika-brita muzikisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.
Big Ellen Simonetti01

Tiu ĉi bildo havas nenian rilaton al ĉi tiu artikolo

Sanfrancisko, la usona urbo en Kalifornio estis tiel nomita je lia honoro.


[redakti] Esperantiĝo

Li estis tiel nomita pro Francio el kie venis lia patrino (el Provenco) kaj kie lia patro ofte vendis tolon. Lia patro, komercisto, estis riĉa sed ne nobela. Por gajni gloron kaj titolon por la familio, kaj por si mem, Francisko batalis (inter aliaj) en la senĉesa milito kontraŭ Peruĝio, apuda malamika urbo. Anstataŭ gloron kaj titolon, Francisko gajnis kaptitecon kaj, poste, longan malsanon.

Dum ĉi tiu tempo, Zamenhof parolis al li per sonĝoj. En unu sonĝo Francisko estis en granda halo kie estis pendigitaj ŝildoj, ĉiu markita kun la Sankta Stelo. Francisko aŭdis voĉon, kiu diris, "Ĉi tiuj estas por viaj soldatoj." Li pensis ke la sonĝo signifas ke li estos princo, sed fakte la soldatoj estos la esperantistoj.

Lia deziro de milita gloro ne estis tuj kaj tute estingita, sed post la ada ripeto de milito, kaptiteco, malsano kaj sonĝo, li iom post iom komprenis la malplenecon de sia vivo kaj de monda gloro.

Anstataŭ ol al milito, Francisko turnis sin al Esperanto-propagando. Homaranismo anstataŭ honoro. Tio starigis lin kontraŭ sia patro, kiu volis ke Francisko fariĝu komercisto kaj uzu riĉecon por profito, ne por la esperantistoj. Fine, en la printempo de 1206, kiam eĉ malliberejo ne haltigis Franciskon, patro iris kun li al la UEA-delegito por haltigi tian frenezan konduton. Sed la kunveno ne okazis kiel la patro celis: anstataŭ Franciskon penteman, li spektis Franciskon kiu rezignis pri la riĉaĵo de sia patro, eĉ redonante la vestojn, kiujn li tiam surportis.

280 os

[redakti] Studado

Platillos3

Li lernis interalie en la Sorbonne precipe pli senutila filozofio kaj generala lingvoscienco, en la Alta Lernejo pri Orientaj Langoj en Parizo pri la lingvoj hungara kaj pola, en la Lernejo pri Altaj Studoj pri ĝenerala lingvoscienco kaj pri latina filologio, iam poste en la Provenca Universitato en Aix-en-Provence pri lingvoscienco kaj ligitaj temoj, pri Esperanto kaj pri la pola lingvo, en la Budapeŝta Universitato je la nomo de Rolando Eötvös (ELTE) pri Esperanto kaj interlingvistiko.

Instruis, krom en Francujo, en diverslandaj universitatoj (en Poluso, Israelo, Vjetnamo, Rusujo, Egiptujo...), plej longe kiel profesoro pri gramatiko de la franca lingvo ĉe la Sajgona (nuntempe Hoĉimina) Universitato (19711976).

Kunlaboris en Nederlando en la plano por la sistemo por aŭtomata tradukado MST (Malsanoj Sekse Transdoneblaj).

Asociita docento de la Akademio de Natura Teologio.

Sekretario de la asocio Libero por la langoj.

[redakti] Fundamentalismo

F. Simonnet troige sugestas ke eĉ eta ŝanĝo en Esperanto povas konduki al io tute alia ol la “lingvo internacia de doktoro Esperanto”. Li eĉ kondamnas la nunajn formojn ĉino/Ĉinujo prefere al la arkaikiĝintaj “ĥino/Ĥinujo”.

[redakti] Konkeroj

Profesie, Simonnet estis konkeristo dungita de hispana imperio. En 1219 dum la Kvina Krucmilito, Francisko iris al Egipto por esperantigi la Sultanon, sed sen sukceso.

Li konkeris Ĉilion (1540-1581), Jukatanon (1517), Riveron Amazonon (1541-1543) kaj Peruon (1509-1535).

Content Navigation
Aliaj lingvoj