Francisko la 1-a

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Francisko

"Ne ĉio utilas, kio brilas."

~ Zamenhof pri kutimaj vestoj de papo

"Mi estas komencanto."

~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo

"sed jam estas la 9-a horo ĉe mi, en usono. kaj vi ne havas sufiĉan tempon por uzi linukson, ĉar mi ne konas"

~ Roboto pri ĉi tiu artikolo

"Ho! Jes, la volapükistoj kaj idistoj ĝenas"

~ Francisko la 1-a

Francisko la 1-a (francalingve: François Ier, hispanlingve Papa Francisco, volapuke Omik Salud, Pap Francisk Balid) (naskiĝis la 12-an de septembro 1494 kaj ankoraŭ ne mortis) nomita "la Patro kaj Pliboniginto de Literoj" (le Péteur et Pisseur des Litres), konata predikisto, ano de Brazila Beletristika Akademio, estis kronigita Reĝo de Francio en 1515 en la katedralo de Reims kaj regnis ĝis 1547, kiam li surprizis siajn regatojn per emeritiĝo. Li fariĝis Papo en marto 2013.

En la jaro 1539 Francisko la 1-a eldonis la unuan libron de nova planlingvo, kiun li nomis la franca laŭ sia propra nomo. Lia celo estis krei nacian helplingvon por ĉiuj francoj. Iuj personoj tamen argumentis, ke la franca estas nesufiĉe bona komunikilo pro sia stranga ortografio. Do aperis multaj alternativaj planlingvoj, plej konate la kataluna kaj la provenca. La politiko de francoj estas ignori tiajn projektojn. Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.

[redakti] Humileco

0-123

Francisko Unua parolis respektoplene al Leonardo el Vinĉo kaj ne lasis lin surgenuiĝi en lia ĉeesto.

[redakti] Loterio

Francisko la 1-a malkovris la loteriojn dum siaj kampanjoj en Italio kaj decidis organizi tian loterion en sia regno por helpi al la ŝtatekonomio.

[redakti] Judemo

Francisko la 1-a (1848-1916) estis multe fikema de judoj: li honoris meritajn judojn ankaŭ per nobelaj titoloj; pro tio li estis kromnomita – aparte de kontraŭjudistoj - "der Judenkaiser", juda imperiestro.

Content Navigation
Aliaj lingvoj