Freŭdo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Amikon montras malfeliĉo"

~ Zamenhof pri Frodo
Freŭdo kiel Superegoo

"Cinika karapaca kritikisto"

~ William Auld pri Frodo

"Kio staras super la amo patrina?"

~ Edmond Privat pri Freŭda teorio

"Frodo estas FREUD-a eraro"

~ C.G. Jung pri Frodo

"La tuta mondo estas kontraŭ mi"

~ Frodo pri si mem

"Freŭdo, Freŭd', ho brula hel'
En l'arbaroj de l'obskuro,
Kiaj fataj man', okulo
Faris vin terura cel'?"

~ William Blake pri Freŭdo

"Ĉi-kaze temas pri frenezulo"

~ Milokula Kato

"Mi amas la patron"

~ Fundamento de Esperanto
Sigmundo Freŭdo (aŭ Frodo) estis Aŭstralia milita heroo, verkisto kaj kokainulo. Tre malalta kaj ruza, li estis grava sekreta agento en la Milito de la Ringo kontraŭ La Mastro de l'Ringoj. Lia plej konata libro La Interpreto de Revoj estas bazita sur parolado de la Reĝo Marteno Lutero: "Mi havas sonĝon" aŭ estas pri la ReVo, vere mi neniam legis ĝin.
Ĉu Freŭdo klarigas?

Freŭdo estis la instruisto de C.G. Jung, kaj ofte batis al li la pugon per la Sankta Biblio.

Freŭdismo estas doktrino, iniciatita de Freŭdo, pri la erotika origino de ĉiaj homaj instinktoj kaj sentoj.

Enhavo

[redakti] Kuracmetodo

Freŭdo al paciento:
- Nu kial vi opinias, ke havas malsuperecan kompleksion? Male, vi tute objektive pritaksas viajn kapablecojn.

[redakti] Freŭdo kaj Zamenhof

Samtempuloj Freud kaj Zamenhof rolas kiel du malsamaj kvazaŭ-patroj en homa historio. Zamenhof provizas pozitivan, idealisman alternativon anstataŭ malespero. Esperanto aperas en la historio kaj utiliĝas erotike.

[redakti] Idistaj mensogoj

1335248406858.jpg

Pri Freŭdo, idistoj diras fiajn kalumniojn, kiel tiaj:

Freud (1856-1939), la fondinto di la psiko-analizo, ya sempre opinionis ke amoro es narcistal inklino egoistala por satisfacar instinti sexualajn. Segun li, l' amoro esis ne plu kam la dezirego plenigar manko en su ipsa per sexuagar kun altru. Segun Freud, la dezirego por uniono kun altru venis de la dezirego itere esar bebeo, en simbiozo kun la matro. Segun Freud, amoranti ya esis serchanta matro-figuro. Il anke opinionis li kom infantala. L' ideo ke mulieri lesbiana fakte es serchanta matro-figuro, ankore prezente es ideo aktuala.

[redakti] Vidu ankaŭ


La tielnomataj intelektuloj de la Vikipedio pretendas havi artikolon pri Sigmund Freud.
wikia