Freneza sciencisto
El Neciklopedio
"Vi estas ĉu Volapukisto?
Ĉu freneza sciencisto?
Iru al psikiatristo!
Estas mi Esperantisto."
"Homo esperas, morto aperas"
~ Zamenhof pri teroraj filmoj
"Tre interesiga"
~ stultulo pri ĉi tiu artikolo
Scienco estas la sola okupo, por kiu frenezo estas konsiderata kiel avantaĝo. Laŭ iuj profesiaj asocioj, por esti sciencisto oni ja devas esti almenaŭ iom freneza.
Enhavo |
[redakti] Oftaj demandoj
[redakti] Kiuj estas motivoj de freneza sciencisto?
Laŭ Vikipedio la motivoj de la frenezaj sciencistoj povas esti:
- La nura scienco : la freneza sciencisto faras esplorojn kaj eksperimentojn nur por pruvi, ke siaj teorioj estas pravaj, kaj rebati al siaj kolegoj kiuj mokis aŭ malrespektis lin.
- Megalomanio: la freneza sciencisto volas pruvi, ke li estas plej granda geniulo el la mondo, kaj esti admirata (aŭ timata) de la tuta mondo.
- Avido de riĉeco : la freneza sciencisto estas krimulo, serĉanta rabi monon aŭ riĉaĵojn.
- Venĝemo : la freneza sciencisto dediĉis sian vivon por sin venĝi kontraŭ potenca malamiko aŭ ŝtato.
- Idealismo: la freneza sciencisto sincere kredas esti trovinte la recepton de la universala feliĉo kaj li klopodas fariĝi Mastro de la Mondo por apliki sian recepton al la tuta homaro.
[redakti] Kiel ili aspektas?
Estas vasta opinio, ke frenezaj sciencistoj portas makulitajn blankajn kitelojn, kaj parolas ĉiam kaj al ĉiu pri siaj tielnomataj malkovraĵoj, dum ridadas kiel idiotoj. Jen la supozita malsamo inter frenezaj sciencistoj kaj nerdoj: nerdoj ridas tre malofte.
Eble en la pasinto, tiu koncepto ĝustis. Hodiaŭ, tamen, kun helpo de nuntempaj medikamentoj, la freneza sciencisto ofte povas aspekti preskaŭ kiel normala nerdo.
[redakti] Ĉu mi povas esti freneza sciencisto?
Bona demando! Preskaŭ ĉiu inteligenta knabo revas, ke li estos freneza sciencisto.
Kaj kelkaj la celon ja atingas. Leonardo da Vinci, Darvino, Freŭdo, Einstein, kaj Zamenhof ankaŭ estis iufoje knaboj, kiuj kaptis vespojn kaj metis ilin en la mikroondilon.
Sed...- Ĉu vi povas kaj volas skribi malantaŭen, per la maldekstra mano, por ke neniu povas legi?
- Ĉu vi ŝatas zorge disigi objektojn (ekz. kadavrojn), zorge rekonstrui la erojn en novajn formojn, kaj revivigi uzante fulmon?
- Ĉu vi volonte elspezus 50 jarojn laborante en angulo de malluma kelo, por krei novan armilon de amasa detruo?
Se vi respondis "jes" al tiuj demandoj, ne sciigu la Kontraŭ-Sciencan Ligon.
[redakti] Sed kio se mi estas knabino?
Vi estas knabino, kaj vi revas pri ratoj, simioj, kadavroj, novaj armilegoj, kaj retroa skribado? Mi avidas renkonti vin! (Ne kredu la stultajn rakontojn pri mia pugbatmaŝino.)
[redakti] Plej granda pruvo de frenezeco
Plej granda pruvo de frenezeco al sciencisto estas batali kontraŭ la rektoro de sia universitato.
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Notoj
- ↑ Noto por usonanoj: Li diris tion al fuŝparolanto kiel vi.
