Frenezulo
El Neciklopedio
" Leviĝu kun la suno, edziĝu dum juna"
~ Zamenhof pri freneze
"La sola diferenco inter mi kaj frenezulo estas, ke mi ne frenezas"
"Ĉi-kaze temas pri frenezulo"
"Nur la frenezulo neniam ŝanĝas siajn ideojn"
Frenezulo estas ulo perdinta la prudenton pro mensa malsano aŭ pasio. Ĝenerale ili lernas artfaritajn lingvojn.
Enhavo |
[redakti] Ekzemplo
- A: Kiel fartas la filo de via fratino, tiu en la frenezulejo?
- B: Ne malbone! Li havas senpagan manĝon kaj bonan ĉambron.
- A: Ĉu vi opinias, ke li vere estas freneza?
- B: Li devas esti; li deziras eliĝi kaj perlabori siajn vivrimedojn.
[redakti] Alia kazo
- -- Kiam hieraŭ vespere mi alvenis hejmen mi tuj vokis telefone la frenezulejon.
- -- Kial? Kio okazis?
- -- Mi konstatis, ke en mia hejmo aperis ilia forkurinta flegito, kiun ili serĉas per afiŝoj.
- -- Kiel vi opinias, ke en via domo estis cerba malsanulo? Ĉu vi renkontis lin? Kiel li kondutis?
- -- Li ne estis jam tie. Mi divenis tion, mia edzino malaperis lasante leteron, en kiu ŝi adiaŭas min informante, ke ŝi trovis pli bonan edzon, kun kiu ŝi deziras vivi feliĉe. Mi volas konvinkiĝi.
[redakti] Saĝeco
Sur la korto de mensmalsanulejo promenadas flegato, kaj tiras post si hundoŝnuron malplenan. Renkonte venas alia malsanulo kaj demandas lin:
- -- Diru nur, kial vi tiras tiun hundoŝnuron?
- -- Kiel idiota demando! Ĉu mi puŝu ĝin?
[redakti] Danĝero
-- Sinjoro! Morgaŭ vi povos iri hejmen. Vi resaniĝis.
-- Mi estas indignita. Mi envenis kiel Napoleono, kaj nun mi eliros kiel
Neniu.