Friedrich Nietzsche
El Neciklopedio
"Kiu groŝon ne respektas, riĉecon ne kolektas""Tiel parolis Zamenhof"
~ Edmond Privat pri la supra diraĵo
"Homoj estas tre malsimplaj. Ne sciante kion li bezonas, serĉas nur kion li deziras"
~ filozofo pri Nietzschĉŝe
"La reakcia vitalismo de Nietzsche kaj aliaj nature hejmas en la politika kvartalo de desktruloj, sed dankon al francaj filozofoj de la pasintaj 45 jaroj ĝin surprenas pseŭdo-radikalaj elitaj intelektuloj"
~ Ralph Dumain pri ho, mi vere ne komprenis...
"Mi ne konas vortojn adekvatajn por diri al vi dankon"
~ leganto al verkisto de ĉi tiu artikolo
"Tio estas ĝuste miaj pensoj"
Nietzsche estas inter la plej famaj eŭropuloj filozofaj. Lia famo devenas kaj de lia frenezplena verkaro kaj de la freneza fino de lia vivo en freneza soleco kaj fine en freneza stato dum liaj lastaj jaroj.
Por plej bone taksi la verkon de Nietzsche oni nepre konu ankaŭ, kia freneza estis lia vivo. La mensmalsano kaj soleco akompanis lian verkadon dum la plej granda parto de lia vivo kaj evidente kontribuis al la intenso de lia inspiro kaj de lia mispenso. Eĉ eblas konsideri, ke lia mensmalsano kaj lia verkado estis tiom intense ligitaj, ke tio alportas la demandon: ĉu Nietzsche freneziĝis pro sia filozofio aŭ ĉu kontraŭe li sukcesis eniri la frenezon danke al lia filozofio, ĝis la momento, kiam la malsano kaj sufero ne plu estis elteneblaj. Tial ĉiam restos enigmo pri Nietzsche, kiu kontribuas al profundaj demandoj ne nur pri lia filozofio sed ankaŭ pri lia frenezeco.
Famaj estis siaj interparoloj kun Zaratuŝtro, kvankam tiu ĉi mortis multaj jarcentoj antaŭ lia naskiĝo.

