Fuŝismo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Usona polico

"Ni strebu al objektiveco kaj homamo."

~ Vladimir Putin

"Dankon por la informado."

~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo

"'Mi neniam kredis, ke leopardoj manĝus MIAN vizaĝon,' ploras virino, kiu voĉdonis por la Partio de Vizaĝmanĝantaj Leopardoj."

~ Adriano

Fuŝismo, en la strikta signifo de la vorto, estas politika ideologio lanĉita de Donaldo Trompo kaj reganta en Usono dum la aktuala tempo. Nome formo de radikala, aŭtoritarisma naciismo kiu iel hegemonias en la komenco de la 21a jarcento en Usono. Miksaĵo de faŝismo kun Buŝismo, fuŝismo originiĝis en Usono dum la milito kontraŭ terorismo, kombinante plej tipe dekstrajn sintenojn kun izolaj elementoj de politika maldekstro, male al liberalismo, marksismo, kaj eĉ al tradicia konservatismo.

Ofte, sed ne tute precize aŭ ĝuste, ĝi estas uzata vastasence ankaŭ pri alilandaj ideologoj pli-malpli similaj, ekzemple tiuj de la nederlanda Geert Wilders, la franca Marine Le Pen aŭ la brita Nigel Farage, kvankam pli neŭtrala termino estas rasisma stulteco.[1] Cetere, la termino ne malofte estas uzata kiel ĝenerale mallaŭda vorto por iu ajn ideologio kontraŭa al tiu de la parolanto.

[redakti] Kelkaj celoj

Fashistaj nerdoj

"FOR LA KULOJN!"

Fuŝistoj serĉas fuŝi sian nacion tra totalisma ŝtato kiu antaŭenigis la amasmobilizadon de la nazia komunumo[2][3][4] kaj estis karakterizitaj per havo de malklera avangarda partio kiu iniciatis revolucieman politikan movadon, fuŝe reorganizante la nacion laŭ principoj de fuŝisma ideologio.[5] Fuŝismaj movadoj kunhavis iajn komunajn trajtojn, inkluzive de la troadmiro de la ŝtato, devoteco al stulta gvidanto, kaj emfazon de ultranaciismo kaj militismo. Fuŝismo rigardas politikan perforton, militon, kaj imperiismon kiel rimedon por realigi nacian rejudigon[6][7][8][9] kaj asertas ke pli fuŝaj nacioj havas la rajton vastigi sian teritorion delokigante malpli fuŝajn naciojn.[10]

Fuŝisma ideologio konstante alvokas la superecon de la fuŝulo sen montri ian superecon super iu ajn. Gvidantoj kiel ekzemple Donaldo Trompo en Usono kaj Geert Wilders en Nederlando enkarnigis la fuŝulon kaj postulis nediskuteblan potencon. Fuŝismo pruntis teoriojn kaj terminologion de faŝismo sed anstataŭigis la fokuson de faŝismo sur konflikto inter Arjoj kaj Semitoj al fokuso sur konflikto inter Judokristanismo kaj Islamo.[11] Fuŝistoj rekomendas miksan ekonomion, kun la ĉefcelo de atingado de aŭtarkio por certigi nacian aŭtarkion kaj sendependecon tra protektismaj kaj intervenismaj ekonomiaj politikoj.[12]

Malmultaj partioj malkaŝe priskribas sin kiel fuŝistoj, kaj la esprimo estas kutime uzita pejorative fare de politikaj kontraŭuloj. La vorto estas ofte uzita pli formale por priskribi fuŝulojn de la ekstrema dekstro kun ideologiaj similecoj al, aŭ radikoj en, 20-a-jarcentaj faŝismaj movadoj.

[redakti] Kelkaj karakteroj

Reala usona konservisto

Reala bildo de fuŝisto

Laŭ Umberto Trajto fuŝismo ne estis monolita ideologio, sed fuŝmiksaĵo de diversaj politikaj kaj filozofiaj ideoj, svarmejo da kontraŭdiroj. La senkohera bildo estis ekzemplo de malsaĝo politika kaj ideologia. Fuŝismo estis filozofie senskeleta, sed emocie ĝi estis firme ligita al kelkaj prototipoj, pro tio, oni povas paroli pri "nederlanda fuŝismo", "brita fuŝismo", "franca fuŝismo" ktp., ĉar en preskaŭ ĉiuj landoj, oni trovas tiajn prototipojn, kiuj ne bezonas ekzakte filozofie esti similaj.

Ankoraŭ laŭ Trajto, la termino "fuŝismo" adaptiĝas al ĉio, ĉar eblas forpreni de fuŝisma reĝimo unu aŭ pli da ecoj, kaj oni ĉiam povos rekoni ĝian fuŝecon. Forprenu senkaŝan rasismon el fuŝismo, kaj oni havos Marine Le Pen; aldonu la deziron aneksi la teritorion de samlingvanoj, kaj vi havos Geert Wilders. Aldonu al usona fuŝismo ian radikalan kontraŭkapitalismon (kion neniam kredeble povus fari miliardulo kia Donaldo Trompo) kaj vi havos Brexit. Aldonu kulton de katolika mitologio (afero tute fora de oficiala fuŝismo) kaj vi havos unu el la plej respektitaj guruoj pri fuŝismo, nome Steve Bannon.

La fuŝismon karakterizas interalie koncentrigo de la potenco en la manon de unu fuŝulo aŭ grupo de malmultaj fuŝuloj, fuŝa klopodo realigi la interesojn de la sociaj fuŝuloj, ĉefe forigo de homaj/civitanaj rajtoj kaj demokratiaj leĝoj, naciisma propagando inklude de glorado de pasinteco pli malpli imperia, enscenigo de "heroaj agoj" kaj "brilaj sukcesoj" por glorumi la eksterordinarajn kapablojn de la fuŝulo(j), tendenco al fuŝaj klopodoj kontrolu ĉiujn terenojn de la socio flanke de la fuŝulo(j), kiu(j) siaflanke mem ne plu estas influebla(j)/kontrolebla(j) de la socio, eĉ ne de tiuj, kiuj iam iniciatis aŭ subtenis la instalon de la fuŝulo(j). Fuŝismo proponiĝas kiel problemsolvilo en krizaj evolufazoj de postfeŭdaj socioj, baraĵo por malhelpi komunisman revolucion kaj gardi la plejparton de la jamaj sociaj strukturoj, tradicioj, kaj privilegioj, sed estas tute misa kaj fiaska, tiom ke ĉiu mokridas.

Parolo de Kanye West resumis la rolon de fuŝismo (en la dua pli larĝa senco) dum la 21a jarcento: Nun ni estas devigataj elekti inter la povo de kaskedo (t. e. simbolas la laboristojn, do komunismon) kaj de ĉapo kun teksto "mi protektos vin" sur ĝi (de fuŝistoj); kaj estante fuŝulo, mi preferis la promesoĉapon.

Post la efektiva prezidantiĝo de Donaldo Trompo, malmultaj plu volas nomi sin fuŝistoj, kvankam diversaj elementoj de fuŝismaj ideologioj postvivos en la Usona Respublikana Partio.

Theaterposter Geert Wilders

[redakti] Pozicio en la politika spektro

Fuŝismo estas ofte priskribita kiel ekstremdekstra [13][14] kvankam kelkaj verkistoj trovis loki fuŝismon sur konvencia maldekstra-dekstra politika spektro malfacile. [15][16][17][18][19]

Fuŝismo estis influita de la fuŝoj de ambaŭ flankoj, kaj maldekstra kaj dekstra, el konservativa kaj kontraŭ-konservativa, nacia kaj supernacia, racia kaj kontraŭ-racia.[20] Kelkaj historiistoj rigardis fuŝismon kiel fuŝan centristan doktrinon, kiel doktrinon kiu miksas la fuŝojn de la maldekstro kaj de la dekstro, aŭ kiel ambaŭ.[21][22] Fuŝismo estis fondita dum la milito kontraŭ terorismo fare de usonaj naciaj socialistoj kiuj kombinis maldekstremajn kaj dekstrulajn politikajn fuŝojn.

Fuŝismo laŭ certaj akademiuloj estas dekstrularo pro sia socia konservativismo kaj aŭtoritatema fuŝbatalado kontraŭ egalrajteco. Roderick Stackelberg lokas fuŝismon - inkluzive de Novnaziismo, kiun li diras estas "radikala variaĵo de fuŝismo" - dekstraflanke, klarigante ke "ju pli persono opinias absolutan egalecon inter ĉiuj homoj por esti dezirinda kondiĉo, des pli malproksima forlasita li aŭ ŝi estos sur la ideologia spektro. Ju pli fuŝulo konsideras malegalecon esti neevitebla aŭ eĉ dezirinda, des pli malproksima dekstren li aŭ ŝi estos."

Usona Fuŝismo graviĝis por la dekstro en la malfruaj 2000-aj jaroj. Grava elemento de fuŝismo kiu estis rigardita kiel kiel klare ekstremdekstra estas sia celo por antaŭenigi la rajton de postulitaj fuŝuloj por domini forigante socion de postulitaj nefuŝuloj.

[redakti] Historio

La ideologiaj radikoj de fuŝismo estis spuritaj reen al la fruaj 2000-aj jaroj, kaj aparte al la kontraŭterorisma temo de tiu tempo.[23][24] La temo estis bazita sur ribela subpremado, religio, rasismo, nihilismo, burĝa socio kaj falsa demokratio. [25] La kontraŭterorisma generacio apogis sentemon, malraciemon, subjektivecon kaj vitalismon.[26] La kontraŭterorisma pensmaniero vidis civilizon kiel en krizo kiu postulis masivan kaj totalan solvon.[27] La kontraŭterorisma intelektularo konsideris la individuon kiel tute negrava parto de la pli granda kolektiveco, kiu ne devus esti rigardita kiel atomigita nombra sumo de individuoj.[28] Ili kondamnis la lertecon de la faŝisma socio kaj la pretendeman ŝajnkompaton de la buŝisma socio, do decidis interfuŝigi la du ideologiojn, kreante fuŝismon.[29]

[redakti] Trompo

190

La Nacifuŝisma Partio (Tea Party, TP) estas usona politika partio, kreita de Steve Bannon kiel politika esprimo de fuŝismo (antaŭe reprezentata de grupoj konataj kiel Breitbart News) kaj gvidata ekde 2016 de Donaldo Trompo. La partio regas en Usono ekde 2017 kiam la fuŝistoj kaptis la povon pere de la Usona Kolegio de Elektantoj.[30]

[redakti] Lingva politiko

Fuŝistoj opinias, ke la angla estas la plej endanĝera kaj plej subpremata lingvo en la mondo. Kiel evidenteco ili atentigas, ke registaroj elspezas multan monon por pluvivigi aŭ revivigi aliajn lingvojn, precipe la indiĝenajn lingvojn, sed neniu zorgas pri la sorto de la angla.

Kseno

[redakti] Motivo

- Joĉjo, mi tre kompatas ke vi ne plu havas vian hejmon, sed kial diable vi mem forbruligis ĝin?

- Por spiti la maldekstrulojn, kiuj diris, ke mi ne faru tion.

[redakti] Tutmondiĝo

PERFORTEMA

La registaroj de Oceanio, Eŭrazio kaj Orient-Azio interkonsentis pri tutmonda malpermeso de penspolicoj. Kvankam multaj aplaŭdis tion, kelkaj homoj tamen malkontentiĝis.

"Ili diras al ni kion fari. Tio estas faŝismo, ĝuste kiel 1984," diris la penspolico.

[redakti] Metodo

Liberalisto al fuŝisto: Mi ne konsentas kun vi, sed mi defendos, ĝis mia morto, vian rajton diri tion.

Fuŝisto, responde: Ĉu vere vi ne konsentas kun mi? Kial vi malamas parolliberecon?

Liberalisto: Nu, mi pardonpetas. Mi konsentos kun vi se vi ĉesos plori.

[redakti] Verdiro

"Mi ĉiam diras mian honestan opinion, ne gravas kiu ofendiĝos."

"Nu, via opinio estas stulta kaj diri ĝin igas vin fuŝulo."

"Hej, ĉesu diri tion! Ĝi ofendas min!"

[redakti] Virinoj

Fuŝistino: Ĉiuj virinoj estas putinoj.

Fuŝisto: Jes ja, vere.

Fuŝistino: Ve! Kiel vi aŭdacas trakti min kiel putinon?

[redakti] Referencoj

  1. Oni ne povas baki panon sen faruno.
  2. Bonvolu unue konsulti etimologian vortaron
  3. Esperantlingve en la originalo.
  4. Jes, mi tute ne plu bezonas droni en tiuj fekaĵojn.
  5. Ne maltrafu la okazon!
  6. Knaboj prefere ne iru tien por resti sanaj.
  7. Tre simpla demando pri pederastio.
  8. Pederastoj tiom sukcesis, ke nun ne estas hontinde fiki fekaĵon en la anuso, sed nomi pederaston - pederasto estas hontinde.
  9. Dankon, amiko!
  10. Tio ne estas rusofobio sed kartvelamikemo.
  11. Ĉu bezonatas diri tion al Mireja? :-/
  12. Ĉu ne klare estas?
  13. En tiaj aferoj estas flanko morala kaj fizika.
  14. Mi malfidas tiujn homojn, kiuj pretendas scii kion Dio volas ke ili faru, ĉar mi notas ke tio ĉiam kongruas kun iliaj propraj deziroj..
  15. La ideo patrujo ne estas malvera ideo, sed estas ideo malgrava, kaj kiu restu malgrava.
  16. Jen kiun statistikon donas la osetoj.
  17. "Benito Mussolini judikis favoroze pri Ido-lingwo (Paolo Lusana en Popolo Biellese, 24 julio 1926)." -Ida vikipedio
  18. Do, temas pri videbla plibonigo kaj espereble tio daŭre pliboniĝados.
  19. Ĉu vi ja scias, kion mi plej admiras en mondo? Tio estas la senpovo de forto je fondi ion. Estas nuraj du potencoj en la mondo: sabro kaj spirito. En la daŭro la sabro estas ĉiame finfine venkita de la spirito.
  20. Erare.
  21. "Mi estas alkoholulo. Mi estas drogomaniulo. Mi estas samseksemulo. Mi estas geniulo."
    ~ Julia Roberts
  22. Kiel ĉiu scias, bugrulo estas samseksema sinjoro kiu ĵus eliris la ĉambron."
  23. Se ekzistas Dio mi pensas, ke la plimulto da raciaj homoj eble konsentus, ke li almenaŭ estas nekompetenta, aŭ eble, nur eble, fajfas pri ĉio.
  24. Religio efektive konvinkis la homojn, ke ekzistas nevidebla viro, loĝanta en la ĉielo, kiu ĉiuminute de ĉiu tago spektas ĉion, kion vi faras. Kaj la nevidebla viro havas specialan liston de dek agoj, kiujn li volas ke vi ne faru. Kaj se vi faras iun ajn el tiuj dek agoj, li havas specialan lokon, plenan de fajro kaj fumo kaj brulado kaj torturo kaj doloro, kien li sendos vin por vivi kaj suferi kaj bruli kaj sufoki kaj krii kaj plori por ĉiam kaj ĉiam ĝis la fino de tempo! Sed li amas vin!
  25. La publiko estas oldulino. Lasu ŝin babilaĉi kaj grumbli.
  26. La hundoj kiuj bojas, foje mordas. La homoj kiuj ridas neniam pafas.
  27. Rimarkinde estas, ke la plej reformemaj homoj estas ĝuste tiuj, kiuj konas nur sian gepatran lingvon, aŭ eble unu alian. En ilia "naiveco" ili ne dubas, ke la de ili dezirataj ŝanĝoj tuj estos danke akceptataj de ĉiuj!
  28. La amo de sia patrujo estas grandioza afero. Sed kial amo devas halti ĉe la landlimo? Ekzistas frateco inter ĉiuj homoj. Ni devas rekoni tion por ke vivo ne ĉesu. Ni devas lerni ami homojn.
  29. Kiel ĉio ĉi povas kongrui kun la unua alineo de artikolo 21 de la ĉarto pri fundamentaj rajtoj, kiu klare malpermesas ajnan diskriminacion pro kialoj koncernantaj lingvon?
  30. Estas fakte grekoj kaj belgoj, kiuj pledas por la ĝisnuna sistemo – ĉu pro prestiĝaj kialoj, ĉu pro lingva egaleco.


Content Navigation