Fundamenta Krestomatio

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko"

~ Zamenhof pri Fundamenta Krestomatio

"Mi en la pasinta jarmilo legis fundamentan krestomation"

~ Mi pri Fudamenta Krestomatio
Terglobo

"Kjom malnova estas ĉi tiu artikolo...?"

~ Reformisto

Fundamenta Krestomatio estas anekdokta kolekto eldonita en 1903 de doktoro Petolanto. Ĝi estas la unua e-libro en PDF-a formato. Ĉi tiu libro estas vere artaĵo! La tiparo plaĉas al la okuloj, kaj ankaŭ la bildoj.

Multaj de la anekdotoj de Krestomatio estas tro spicaj, kaj tiu libro estas malpermesita en multaj landoj. Jen kelkaj malpli petolaj el ili:

  • Helvetius en sia verko « De l'esprit » rakontas la sekvantan okazon : Unu edzo konvinkiĝis pri malfideleco de sia edzino kaj komencis ŝin riproĉi. La edzino respondis, ke li diras sensencaĵon. — Sed mi vidis per miaj propraj okuloj! ekkriis la edzo. — Ha, jen kiel vi min amas, rediris la edzino : vi pli kredas al viaj okuloj, ol al miaj vortoj! [N. Borovko.]
    Esperantox
  • Konfeso de cigano. Unu cigano venis al pastro peti lin, ke tiu ĉi benu lian edziĝon. La pastro postulis, ke li antaŭ la edziĝo faru konfeson, kaj li difinis por tio ĉi la sekvantan tagon. Veninte en la difinita tago al la pastro, la cigano vidis en la kuirejo, kie neniu estis, barelon kun pizoj kaj en tiu ĉi grandan pecon da porka sebo. Ciganoj entute estas grandaj amantoj de porka sebo, tial ankaŭ nia cigano ne povis sin deteni kaj, forirante, li prenis ĝin kun si. Jam apud la pordo li vidis ankoraŭ ĉapon, pendantan sur la muro, kaj, ĉar lia propra estis jam tute malnova kaj malbona, li prenis ankaŭ la ĉapon, pensante en si : « estas tute egale, ĉu fari unu pekon aŭ du, tiom pli, ke mi hodiaŭ faros mian konfeson kaj puriĝos de ĉiuj pekoj. » Formanĝinte la sebon, li iris en la preĝejon, por fari la konfeson. — Nu, kiajn pekojn vi faris? demandas lin la pastro. — Hodiaŭ mi vidis porkon en viaj pizoj kaj forigis ĝin de tie, respondis la konfesanto. — Tio ĉi tute ne estas peko; kontraŭe, vi faris, kiel vi devis fari. Kion vi ankoraŭ povas diri? — Kiam mi estis hodiaŭ en via domo, mi deprenis la ĉapon en la kuirejo. — Ankaŭ tio ĉi estas tute laŭdinda ago. Se vi ne havas aliajn pekojn, iru en paco kaj estu trankvila! La cigano foriris de la konfeso tute kontenta, ĉar li ne kaŝis siajn pekojn kaj malgraŭ tio ĉi estis eĉ laŭdita de la pastro. Kiam poste, reveninte hejmen, la pastro sciiĝis pri la malapero de la sebo kaj la ĉapo, li tuj divenis, kiu estis kulpa en tio ĉi. — Ha, li diris al si mem, li eĉ konfesis al mi siajn pekojn kaj mi mem lin laŭdis . . . Sed estis jam tro malfrue revenigi la perditaĵon. [I. Lojko].