Fundamento de Esperanto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Antaŭparolo liberiĝas de postparolo"

~ Zamenhof
241
Verdastelo2

Verdastelo2 Verdastelo2 Verdastelo2 "Tio estas tre grava dokumento, kaj nun estas Esperantigita"

~ Cindy McKee pri Fundamento

"Ĝi estas nia Deksesalogo"

~ João José dos Santos pri Fundamento

"Fundamento estas tia simpatia libro, vi ne devus esti kontraŭ ĝi"

~ Akademio de Esperanto pri Fundamento

"Malbonajn konsilojn oni kutimas ignori, kio estas tute laudinda."

~ Bertilo Wennergren pri la supra diraĵo

"Kiel mi povis forgesi, ke "Fundamento" en la araba ĝuste signifas "Al-Kaida"..!"

~ iu

"Me kredas ke Esperantisti ne amas la “netushebleso di la Fundamento” ed admiras Ido!"

~ idisto pri Fundamento

"'oH qa'meH vay' vIlo' vIneH."

~ Klingono pri fundamento

"Kiu malobservos unu el ĉi tiuj plej malgrandaj ordonoj kaj tiel instruos homojn, tiu estos nomata la plej malgranda en la regno de la ĉielo; sed kiu faros ilin kaj instruos, tiu estos nomata granda en la regno de la ĉielo."

~ Jesuo pri Fundamento

"Esud petrifica un lingue, si on volid establi un soli libre com regle nonchanjabli por omnes e por omni tempe."

~ Otto Jespersen pri Fundamento

Por Esperantistoj, tre gravas la Fundamento de Esperanto. La esprimo estas facile komprenebla...

La "Fundamento" estas la parto de io, kiu subtenas ĉiujn aliajn partojn.

"Doktoro Esperanto" estas alia nomo, kiun uzis Zamenhof.

La esprimo "Fundamento de Esperanto" do signifas tiun parton de la korpo, per kiu sidis Sankta Zamen, dum li skribis pri la lingvo Esperanto.

Fundamento de Esperanto ankaŭ estas konata kiel Biblio de la sekto de la esperantistoj de la modernaj tagoj. Venonta kongreso havos plenan rajton nuligi la Fundamenton.

4610 n

[redakti] Enhavo

14 n

Fundamento de Esperanto, eld. de Z en 1905, konsistas el kvar partoj:

l.) Antaŭparolo, kie la aŭtoro de E montras la necesecon konservi kiel neŝanĝeblan bazon tiun verkon, absoluta kondiĉo por la unueco de la lingvo, kaj klarigas la kondiĉojn, en kiuj E povos, sen rompo de tiu unueco, riĉiĝi iom post iom, per la alpreno de novaj vortoj aŭ formoj montriĝintaj necesaj;

2.) Gramatiko (26 p.) prezentita tre koncize en 16 reguloj;

3.) Ekzercaro (55 p.) zorge gradigita, kiu kompletigas la gramatikon kaj montras ĝian aplikon

4.) Universala Vortaro (96p.), kiu entenas la 1800 unuajn E-ajn radikojn, kun traduko en kvin lingvoj.

[redakti] Trajtoj

Jen la ĉefaj ecoj de Fundamento:

[redakti] Neŝanĝebleco

- En kio konsistas la diferenco inter Esperanto kaj virgulino?

- Esperanto ĉiam restos Esperanto!

[redakti] Neshanĝebla Ortographio

La rusaj (malnovstilaj) literoj /ѣ/ kaj /ъ/ ja ekzistas en la rusa parto de la oficiala (kvinlingva) Fundamento de Esperanto. Ilin forigis reformo (simpligo) de la rusa ortografio preparita antau la revolucio de 1917 kaj realigita post ghi. Se oni rigardas la alilingvajn partojn, oni konstatas, ke ankau la germana kaj la pola ortografioj estas intertempe reformitaj. Pleje neinformita laikulo povas facile informighi che pli spertaj esperantistoj, kiuj ne mankas. Kiel Zamenhof avertis en la Antauparolo de la Fundamento, tiu chi ne estas lernolibro sed referenclibro. Referenclibro ne bezonas shanghighi, kaj ghuste tiu devas ne shanghighi, dum lernolibro kompreneble devas esti adaptita al la lingvaj evoluoj.

[redakti] Ĝusteco

73 N

Tute alia libro

La ĝustecon de esperanto ne difinas ĝia parolantaro sed ĝia Fundamento. Per tio esperanto absolute kontraŭas ĉiun etnolingvon. K ĝuste tion ne kapablas kompreni plej multaj "lingvistoj" meĥanike aplikantaj siajn parkerigitajn dogmojn -- taŭgaj por etnolingvo, sed tute malkongruaj al planlingvo -- al esperanto.

La ĝustan esperanton (almenaŭ en kazoj difinitaj de la Fundamento) ne difinas ĝia parolantaro.

[redakti] Skeleteco

La Fundamento estas la skeleto de la lingvo, se paroli analogie. Homo ekhavas sian skeleton jam antaŭ la naskiĝo, en sia fina formo se ne en la fina grandeco. Ankaŭ karnon ĝi havas, sed nek en fina grandeco nek en fina formo; la homo rajtas fariĝi dika aŭ maldika, kaj eĉ ŝanĝas la tutan kompleton de karnoĉeloj kelkfoje dum la vivo, kvankam la skeleto ĉiam restas por doni fundamentan (por tiel diri) formon. Simile ĉe Esperanto.

[redakti] Saĝeco

Ekzistas leĝo, ke ĉiu movado degradiĝas. En ĉiu movado kun paso de tempo aperas pli kaj pli da malsaĝuloj, ili komencas batalon kontraŭ fidelaj saĝuloj kaj finfine plene perversas la originajn idealojn.

Zamenhof sciis tion, kaj tial testamentis al ni Fundamenton. Ni devas gardi Fundamenton kiel pupilon de nia okulo, ĉar ĝi estas sola defendo de Esperanto kontraŭ malsaĝuloj.

Nu, la sperto de Z. donis al ni ankaŭ tiajn neŝanĝeblajn modelojn. Nun la fiasko de la ŝanĝeblaj projektoj jam konvinkis nin ĉiujn pri la praveco de tiaj neŝanĝeblaj fundamentoj kaj ni ĉiuj defendas ilin kontraŭ la reformistoj.

Certe la lingvo kreskos kiel nun kreskas la hebrea en la moderna uzado, sed oni ĉiam respektos la neŝanĝeblajn modelojn. Tiu modeloj por ni estas “Fundamento de Esperanto”, “Fundamenta Krestomatio”, “La Biblio” k.a. verkoj de nia genia majstro.

[redakti] Neneŭtraleco

Por plej bone regi Esperanton, oni nepre legu la Fundamenton. Por legi la Fundamenton, oni nepre scipovu la anglan, la francan, la germanan, la polan kaj/aŭ la rusan (ju pli multe el tiuj lingvoj scipovas oni, des pli bone oni povas kompreni la lingvon). Sekve, Esperanto ne estas neŭtrala lingvo.

[redakti] Gramatiko

800px-Big Ruhnama Statue

Monumento al Fundamento de Esperanto

La ideo, ke estas _nur_ 16 reguloj, ne estas Fundamento-devena. En la Fundamento la parto kun la 16 reguloj simple nomiĝas "Gramatiko". Nenie estas skribite, ke la tieaj gramatikaj klarigoj estas plenaj, elĉerpaj, kompletaj aŭ iel ajn simile.

Tamen, en la Fundamenta Krestomatio (atentu, la Krestomatio ankoraŭ ne estas parto de la Fundamento!), la 16 reguloj nomiĝas "Plena Gramatiko" aŭ simile.

[redakti] Religiaj aspektoj

Ni kredas ... ke la libroj ke formas la Fundamento estas la plena, vorte inspirata Vorto de Dio, sen eraro kaj korekta en la originala manuskripto, kaj la gvidanta kaj fina aŭtoritato en aferoj de kredaĵo, fido kaj ĉiutaga vivo.

[redakti] Fundamento kaj Biblio

Zamenhof bedaŭrinde ne plu estas inter ni, nur restis la Fundamento. Same pri Jesuo kaj Dio. Ankaŭ ili ne plu estas inter ni (almenaŭ ne fizike). Restis nur la Biblio. Homoj multe interbatalis pri rusta interpretado de la Biblio. Ja ne ekzistas sankciita nur unumaniere eksplikebla "traduko" de la Biblio. Ni esperantistoj estu pacamaj, kaj ne kredu je dogmoj religiecaj, sed ni klopodu trovi en paco interkonsenton kiel eble plej grandan.

5544 n

[redakti] Teologia vidpunkto

Jesuo diris: 'Mi laŭdas vin Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj de la tero, ĉar vi kaŝis tiujn aferojn for de saĝuloj kaj prudentuloj kaj ilin malkaŝis al simpluloj', sekve memoru ke la tuta Fundamento, NE estas teksto por lingvosciencistoj kaj por geniaj profesiaj interpretistoj, kapablaj malkovri kaŝegitajn aferojn inter la linioj de la teksto... La Fundamento

"devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La « Fundamento de Esperanto » devas troviĝi en la manoj de ĉiu esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco";

Sekve ĝia interpretado ne devas esti elĉerbumado malprobabla, "pindara", fantazia, genia, sed laŭeble (kiam eble) simpla kaj klara.

[redakti] Laŭ katolikaj Eklezio

Evidente, Fundamento enhavas kelkajn eraretojn. La pozicio de la eklezio rilate al la Sankta skribo estas priskribita en la encikliko Providentissimus Deus el 1893. Tie Leo la 13-a skribis interalie:

Ĉiuj libroj, kiujn la eklezio akceptas kiel sanktajn kaj kanonajn, komplete kaj en ĉiuj siaj partoj estas skribitaj sub la inspirado de la Sankta Spirito. Kaj estas plene maleble, ke nur la plej malgranda erareto estas die inspirita. Fakte per sia propra naturo inspirado ne nur ekskludas ĉiun eraron, sed tiel tute malebligas ĝian ĉeeston, kiel estas maleble por Dio, la supera vero, esti la aŭtoro de ia ajn eraro.
Parto de serio

2815 n  03010856-0
Esperantismo

Kategorio
Sektoj
Finvenkismo · Raŭmismo · Plivastismo
Hosistemismo · Iksismo · Neŭtralismo
Bonalingvismo · Mavalingvismo · Reformismo
Etnoj kaj lingvoj
Esperanta Civito · Esperanta Respubliko
Atestantoj · Esperantistoj · Socialisma SAT-ujo
Esperanto · Esperanton · Esperant' · Desperanto
Religio
La Senkorpa Mistero · La Majstro · La Apostolaro
Interna ideo · Homaranismo · Vegetarismo
Bahaismo · Judismo · Oomoto · Spiritismo
Pensado, filozofio kaj etiko
Leĝo de Tonjo · Kruko kaj Baniko
Anarkiismo · Komunismo · Naturismo
La Ondo de Esperanto · Literatura Mondo
Literatura Foiro · Beleta Almanako · Kontakto
Revuo Esperanto · Sennaciulo · Vikipedio
Sanktaj skriboj
Fundamento de Esperanto · Bulonja Deklaracio
Berlina Komentario · Proverboj · Sankta Biblio
Manifesto de Prago · Evangelio laŭ Edmond Privat
Fundamenta Krestomatio · La bona lingvo
Lingvaj respondoj · PAG · PIV · PMEG
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Komencanto · Progresanto · Nekotizulo · Kabeinto
Esperantisma ludado · Jaro · Zamenhoftago
Sankta Verdastelo · Esperanto-flago
Esperanto-furzo · Merda stelo · Okarino
Propagando · Movado · Fiero
Gravaj figuroj
Antoni Grabowski · Kabe · Belfrunto Iskarioto
Edmond Privat · Julio Baghy · Lidja Zamenhof
Kolomano Kaloĉaj · Gastono Varingjeno
William Auld · Claude Piron · Ivo Lapenna
Anna Lowenstein · Renato Corsetti
Gerito Bervalingvo · Probal Daŝgupto
Bertilo Venergreno · Ĥorĥo Kamaĉo · Sankta Ĉuko
Sanktaj institutoj
Akademujo de Esperanto · UEA · SAT
Landa Asocio · Poeto · Denaskulo
Lernu! · Pasporta Servo · Pugporda Servo
Liturgio
Preĝo sub la verda standardo · La Espero
Historio de Esperanto
Arcaicam Esperantom · Mezepoka Esperanto
Jidiŝo · Latino · Praesperanto · Volapuko
Unua Libro · Dua Libro · Bulonjosurmero
La Perfidego · Moresneto · Stel-milito
Analiza Skolo · Budapeŝta Skolo
Manifesto de Raŭmo · Pakto
Duolingo · Linukso · soc.culture.esperanto
Eble rilataj temoj
Esperantofobio · Idismo · Krokodilo
Esperantujo · Sekteco · Esperantido

Alie, multaj profesiaj lingvistoj atakas Fundamenton, pri tio, la papo diris:

Fine ni admonas ĉiujn disĉiplojn kaj servantojn de la eklezio en patreca amo, ke ili ĉiam en la sento de plej profundaj respekto kaj pieco aliru al la Sanktaj skriboj. Ĉar estas plene neeble, ke ilia kompreno al savado, kiel estas necese, malfermiĝu, se ne antaŭe la arogo de la ĉi-monda scienco estu metita flanken kaj la fervoro por la saĝo, kiu devenas de supre, estu vekita. Se la spirito tiam okupas sin pri tiu ĉi sciobranĉo kaj akceptas de tie lumon kaj forton, ĝi akiros mirindan forton, ke ĝi rekonos ankaŭ la okazantajn miskonkludoj de la homa scienco kaj evitas ilin, gajnas fidindajn rezultojn kaj rilatigas ilin al la eterna. Ĉefe sekve de tio la animo estos flamigita de fervoro kaj do strebos kun pli forta entuziasmo al la gajno de virto kaj de la Dia amo: Bone al tiuj, kiuj esploras liajn atestojn, kiuj serĉas lin per sia tuta koro.
0328 n

[redakti] El Biblio

43733 n

En Genezo (1:9-12) estas rakontita la apero de la Fundamento de Esperanto:

9. Kaj la Spirito diris: Kolektiĝu la reguloj gramatikaj en unu lokon, kaj aperu la firma grundo; kaj farighis tiel. Kaj la Spirito nomis la firman grundon Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 10. Kaj la Spirito diris: La Fundamento kreskigu verdaĵon, kiu naskas ĝojon, vortaron, kiu donas laŭ sia speco radikojn, kies semoj estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj fariĝis tiel. 11. Kaj la Fundamento elkreskigis verdaĵon lau sia speco: verdan lingvon kaj verdan movadon, vortaron kaj arbon, kiu havas radikojn, kies semo estas en ĝi mem, en la Fundamento. Kaj la Spirito vidis, ke ĝi estas bona. 12. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la tria tago.

Kaj daŭre:

28. Kaj la Spirito diris: Jen Mi donis al vi chiujn regulojn de la Fundamento. Ghi estu por vi sanktajho. Kaj farighis tiel. 29. Kaj la Spirito rigardis chion, kion Li kreis, kaj vidis, ke ghi estas tre bona. Kaj estis vespero, kaj estis mateno, la sesa tago.

[redakti] Mezurunuoj

La Fundamento plenas je vortoj por ne-metraj mezur-unuoj, ĉar en la tempo de Zamenhof Rusio ne estis enkondukinta la metran sistemon. El tiuj vortoj iuj ('lodo', 'stofo'...) estas tute forgesitaj arkaismoj, sed aliaj restas rekonataj kaj uzataj, ĉu ĉar la respondaj unuoj estas ankoraŭ uzataj en Usono aliloke, ĉu pro ilia elvokiva koloro.

[redakti] Ekzercaro

Metode la Ekzercaro estas aranĝi­ta laŭ la ne plu uzata moniero de tradu­kado de unuopaj frazoj neinterligitaj esence, el E en racian lingvon; tiu in­strumoniero regis ĝenerale en la pasinta jarcento en fremdlingva didaktiko (Ahn, Ollendorf k. a.).

[redakti] Riĉigo

Laŭ la Fundamento "Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej autoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la 'Fundamento' ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia autoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel 'Aldonon al la Fundamento'".

[redakti] Io

La Fundamento de Esperanto difinas la bazojn de vivanta Esperanto kaj ĝian evolukapablon. Post pli ol unu jarcento tekstoj verkitaj en tiu lingvo ankoraŭ estas tute kompreneblaj por nunaj lernantoj. kiam malbonintenca fuŝulo skribas "amico" anstataŭ "amiko" kaj "betoncapulo" anstataŭ "betonkapulo", la plimulto de Esperantistoj inkluzive la fuŝinton scias, kio estas ĝusta. La intenca fuŝulo difektas nur sian propran esprim- kaj komprenkapablon.

[redakti] Radikala kritiko

Radikala kritiko estas branĉo de la filologio, kiu puŝas al la ekstremaj konsekvencoj la aplikadon de la metodo historia-kritika kaj esploras la originon kaj la fontojn de la koncernata teksto: la rezulto estas, praktike, la formiĝo natura, do ekskludanta la dian intervenon, de la Fundamento. En Okcidento tiu speco de kritiko spertis iom rimarkindan gravecon pro ĝiaj teologiaj-politikaj konsekvencoj reflektiĝintaj sur la okcidenta esperantismo kaj okcidenta rilato inter kulturo kaj Esperanto.

Laŭ radikala kritiko, Fundamento kaj la tradukoj de Zamenhof estas plenaj per eraroj, do tiuj lerniloj, kiujn oni verkis laŭ Fundamento kaj laŭ tradukoj, devas esti nepre eraraj (escepte, se la verkisto preterlasis la erarojn el ili). Fundamento, estante ne nur erara, sed ankaŭ skandale supraĵa/mankhava, lasas lingvolernantojn en plena malcerteco. Nur tiuj lingvouzantoj kapablas ellerni kaj uzi korekte la planlingvon, kiuj scipovas plurajn fremdajn lingvojn. Sen regi plurajn fremdajn lingvojn, ne eblas normale ellerni Esperanton nur helpe de Fundamento.

[redakti] Herezaj opinioj

127594419540

Fundamento kaj la tradukoj de Zamenhof estas plenaj per eraroj, do tiuj lerniloj, kiujn oni verkis laŭ Fundamento kaj laŭ tradukoj, devas esti nepre eraraj (escepte, se la verkisto preterlasis la erarojn el ili).

Fundamento, estante ne nur erara, sed ankaŭ skandale supraĵa/mankhava, lasas lingvolernantojn en plena malcerteco.

Nur tiuj lingvouzantoj kapablas ellerni kaj uzi korekte la planlingvon, kiuj scipovas plurajn fremdajn lingvojn. Sen regi plurajn fremdajn lingvojn, ne eblas normale ellerni Esperanton nur helpe de Fundamento.

[redakti] Kontraŭfundamentaĵoj en Fundamento

Jen kondamninda ekzemplo el la fundamento mem:

La frazo fakte havas multon kondamnindan, sed oni teniĝu ĉe la temo de fonologio. Ĝi esperantigas la nomon Washington aĉe per Vaŝington. La evidenta problemo estas tio, ke malgraŭ la esperantigitaj sonoj mankas la vortklasfinaĵo. Sed eĉ se ni postmetas la vokalon o, restas la malesperanta konsonantgrupo "ngt". Zamenhof nepre diru: Vaŝintono.

[redakti] Mankoj

8b0f

En Fundamento ne nur *mankas* regulo pri la uzo de vortoj, kiuj racie *nepre* devas havi difinitan relativan lokon rilate al la vorto al kiu koncernas, sed bedaŭrinde nek la modelfrazoj helpas lingvolernantojn ellerni la *absolute necesan* sinsekvon, ĉar la lingvaĵo de la modelfrazoj ne estas konsekvenca.

Tiu sinsekvo de vortoj ne estas lingva "opcio", sed samgrava postulo, kiel tio, ke oni ne ŝanĝu la signifojn de vortoj: se oni atribuis por iu meblo la vorton "tablo", tiukaze ne eblas post unu jaro atribui al la sama meblo la vorton "seĝo". Klare, ĉu ne? Se oni difinis por iu tia vorto certan flankon ĉe kiu ĝi staru (ekz. por "ankaŭ" la lokon antaŭ tiu vorto, al kiu ĝi koncernas), tiukaze post certa tempo jam ne eblas ŝanĝi tiun lokon, ĉar malvalidiĝas la komprenoj de la frazoj.

[redakti] Kondamnoj por la deduktaĵoj de la radikala kritiko

Ĉe katolikoj, papo Leono la 13-a kondamnis la erarojn de la raciismo kaj de la radikala kritiko per la encikliko Providentissimus Deus de 1893. Papo Pio la 10-a siavice forigis el la eklezio eĉ la spurojn de la radikala kritiko per la apostola konstitucio Lamentabili sane exitu (Kun aĉegaj fruktoj)

Eĉ inter protestantoj kaj judoj okazis kondamnoj ĉar la radikala kritiko estis taksata hereza dum la Fundamento pro ilia radikalismo perdis la karakterizon de Dia Vorto komunikita pere de Zamenhof kaj liaj apostoloj.

[redakti] Idista kontraŭpropagando

Ne kredu la Idistan Vikipedion! La fiaj reformemuloj disvastigas propagandaĉon pri nia lingvo. Jen la mensogoj, kiujn ili diras:

La Fundamento de Esperanto (idale: Fundamento di Esperanto) esas libro di L. L. Zamenhof, sur qua la linguo Esperanto bazesas.
Ol konsistas ek quar parti:

[redakti] Literaturo

  • Fundamentoj de la Kvakerismo. De Stephen, el la angla trad. Butler. I916, XV kaj 154 p. Historio kaj principoj de la Societo de Amikoj (v). Bona traduko.
  • Fundamentoj de Leninismo. De Stalin, el la rusa trad. 1931, 122 p. Multnombraj citaĵoj el verkoj de Lenin. Formo iom seka, lingvo korekta." (G. S., ,E',1932, p: 40.)



Laŭ la tielnomataj intelektuloj de la Vikipedio,
ili ja havas artikolon pri la Fundamento de Esperanto.
Content Navigation
Aliaj lingvoj