Futbalo
El Neciklopedio
"Futbalo estas valida vorto, laŭ mia vortaro"
~ Usonano pri futbalo
"Doni al iu la baton de morto"
~ Zamenhof pri futbalo
"Karaj vizitantoj, en nia universala vendejo estas malfermita nova fako - "ĉio por futbalo". Tie vi povas aĉeti bieron, cigaredojn kaj televidilon"
~ Propagando pri futbalo
"mi ne vidas kian specifan burkon vi intencas montri - estis nura futbalo
plej enuiga."
~ Gerrit Berveling pri burko
"Pri la sportoj: se en aliaj lingvoj oni diras football, Fussball kial oni devas nepre aldoni "ad" en Esperanto?"
~ Marcos Cramer pri bonalingvismo
""Sokero" ("futbalo", "piedpilkludo") estas prenita de la afrikansa, irlanda kaj cebua"
~ Andreas Kueck pri usona imperiismo
"La golo estas la orgasmo de la futbalo"
~ Dario, brazila futballudisto pri seksumado
"Kiu havas la domaĝon, tiu ne zorgu pri la moko"
~ Lutero pri futbalo
Enhavo |
[redakti] Lingvaĉa noto
Futbalo estas futbal+o kaj fut+bal+o. Etimologie Fut-bal-o estas balo dum kiu oni festas la futojn... sed hodiaŭ oni preferas la metran sistemon :p :D ;)[redakti] Vetero
Futbalo estas ludo, dum kiu 22 viroj en buntaj klaŭnaj vestaĵoj staras sur verda razeno. Poste aperas viro nigre vestita, fajfas kaj ekpluvas.
[redakti] Infana futbalo
Joĉjo: S-ino Delkamp, ĉu Toĉjo povas veni ludi futbalon kun ni?
S-ino Delkamp: Ne. Li estas tro malsana por eliri la liton.
Joĉjo: Nu, do... ĉu lia pilko povas veni ludi kun ni?
[redakti] Bazaj reguloj
- Futbalo estas futbalo.
- Futbalo estas kiel ŝako sen ĵeti kubon.
- En futbalo ludas 11 kontraŭ 11.
- La merito de mia golo ŝuldiĝas al teama kunlaboro, kiu vere signifas "sen mi, la teamo sinkus".
[redakti] Profesia futbalo
Futbalisto al agento:
- De unu flanko mi povas subskribi tiun ĉi kontrakton, sed de alia...
- De alia ne necesas, tie estas pura folio.
[redakti] Futbalo post morto
La futbolŝatantoj ludas ĝin eĉ transmonde:
Du amikoj amis ludi futbalon. Tamen, bedaŭrinde unu el ili mortis. Malkonteta pro la morto de sia amiko, unu provas kontakti alian per mediuma kunsido: - Ĉu vi fartas bone?! Kia estas la alia flanko de la vivo?! - Ĉi tie estas bonega loko! Kaj ankaŭ ekzistas futbalo! - Ĉu vere?! Do, estas bonege!
- Jes, estas bonege! Sed plej bonege estas ke vi partoprenos nian teamon, en la proksima ludado kiu okazos en la venonta semajno![redakti] Rusa futbalisto
Rusa futbalisto mortis kaj okazis esti en la ĉielo. Sankta Petro ial forestis, do li libere eniris la paradizan pordegon. Tiam aperis la apostolo kun fasko de ŝlosiloj enmane kaj demandis: "Kiu vi estas?" - "Mi estas rusa futbalisto" - "Rusa? Sed ja kiel vi trafis pordegon?"
[redakti] Futbalo kaj laboro
Iufoje, dum duonfinaloj de la futbala mond-ĉampionado, en la Oficejo pri Naturaj Rimedoj de la Direkcio pri Planado, la oficistoj metis etan televidilon sur skribotablo por rigardi la matĉon. Subite, pasis inĝeniero kaj ekdiris: - "Aha!... Rigardante la matĉon dum labortempo! Mi rakontos al la ĉefo pri tio-ĉi!" Kaj la grupo respondis: - "Venu kaj rakontu al li tuj, li sidas tie-ĉi kun ni".
[redakti] Estonta dungo
La patro prenas novan ĵurnalon kaj legas grandliteran titolon: "Miliondolara kontrakto kun fama piedpilkisto". Li ĵetas rigardon je la filo, kiu legas siajn lernolibrojn, kaj diras kun domaĝo:
- Nu, ĉu vi algluiĝis al la lernolibroj? Iru korton kaj ludu pilkon.
[redakti] Lingva problemo
Lerta norvega piedpilka arbitristo ricevis proponon arbitri en Anglujo. Amiko forte kuraĝigis lin akcepti la proponon, sed la arbitristo hezitis: "Ne, mi ne kuraĝas." "Kial?" demandis la amiko. "Mi tro malbone parolas la anglan; mi eĉ ne scias, kiel oni diras offside!"[redakti] Futbalo la internacia lingvo!
Kiu bezonas Esperanton kiam oni povas spekti Anglan Futbalon? Ĵurnalistino Vivienne Crow vizitis Rumanion kaj ne povis interparoli kun la loĝantaro. Tamen ili komune spektis piedpilkon en la televido!
[redakti] Sportentuziasmo
Bona homo estis entuziasma adepto de futbalo. Li ne ludis
mem, sed ĉiun semajnfinon li ĉeestis iun futballudon, ĉiun lundon li legis
en la gazeto pri la estintaj ludoj kaj dum la semajno li studadis la prognozojn pri la estontaj.
Tiel okazis, ke iutage li trovis sian junan edzinon larmanta. Al lia
demando ŝi plorĝeme riproĉis lin: “Vi ja konas nur vian futballudadon,
nenion alian, vi eĉ ne memoras la tagon, en kiu ni geedziĝis!”
Sed jen viro ekbrilis: “Ho certe! estis en la sama tago kiam
Oksfordo venkis Londonon 3:2!”
[redakti] La Reĝo
[redakti] Pertelevide
Policisto spektas matĉon en la televido. La edzino kuiras en la kuirejo, kiam ŝi aŭdas, ke ŝia viro kriegas, kiel li povas, plengorĝe:
- – Goooool!
Post ioma tempo ŝi aŭdas novan kriegon:
- – Goooool!
La edzino eniras kaj demandas sian edzon:
- – Diru Jozefo, kiuj enpafis la golojn?
- – La unuan Haĝi, la duan Replay.

