G-punkto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Sango ne silentas, sian sangon ĝi sentas"

~ Zamenhof pri sanga irigado de G-punkto
Ages

Jen la G-Punkto

Punkto de Gräfenberg (ankaŭ markata kiel punkto GG-punkto) estas tre sentema tereno de vagino. Ĝi troviĝas en antaŭa muro de vagino inter la puba osto kaj la utero. Ĉe kelkaj virinoj povas stimulado far de punko kaŭzi orgasmon, kunigita kun ejakulo de fluidaĵo.

[redakti] Kie trovi ĝin?

10

Tiu estas demando, kiun ĉiuj viroj volas scii. La respondo valoras miliono da dolaroj! Lokaligi la punkton G estas iam malfacile, tial kelkaj virinoj ne kredas, ke ili entute havas ĝin. Oni ankaŭ diras, ke la punkto G troviĝas proksimume 1,25 cm pli profunde ol la plej longa fingro de virino, pro tio ili bezonas ke oni metu penison tie.

[redakti] Histerio

Malnovepokaj kulturoj konis tiu ĉi punkton. Kristo mencias pri diferencoj de virina „ruĝa kaj blanka fluidaĵo“. Ankaŭ indianoj mencias pri tio en siaj popolfabloj, kiel dum seksa kuniĝo „miksas sin viraj kaj virinaj sukoj“.

La unua mencio pri tiu ĉi punkto aperis en Eŭropo en la jaro 1950 en ĵurnalo International Journal of Sexuology, kiam germana ginekologo d-ro Ernst Gräfenberg (18811957) priskribis tre senteman nervan aron en vagina mukozaĵo. En tiu ĉi loko la vulvo de virino estas plej incitema. Kiel anatomian bazon de tiu ĉi punkto Gräfenberg markis nervaron en vagina mukozaĵo. En siaj asertoj li opiniis el indikoj de amantinoj, eĉ ne dokumentinte ilin per objektivaj pruvoj. La artikolo ne vekis ĉe faka publiko pli grandan atentemon.

En la jaro 1978 esploristoj Perry la Ornitorriko kaj Beverly Whipple faris studon, en kiu ili konfirmis konkludojn de d-ro Gräfenberg. Ili ankaŭ omaĝe de la origina malkovrinto nomis tiu ĉi terenon per termino punkto G. La termino mem estis unuafoje uzita en la jaro 1982 en libro de Ladas kaj kunaŭtoroj The G-Spot and Other Discoveries about Human Sexuality.

Al demando, kial la punkto G estis tiel longe misrigardata, Beverly Whipple respondis: „Ĉar ĝi situas sur antaŭa parto de la vagino. Tio estas tereno, kiun oni kutime per palpado ne esploras. Se jam kuracisto tuŝos ĝin, li ricevos seksan reagon kaj kuracistoj estas ekzercitaj, por ke ili sekse ne stimulu siajn pacientojn. Ginekologoj, kiuj tuŝis tiun ĉi terenon laŭ niaj konsiloj, ĉiuj trovis tiun senteman lokon dirante 'Ĉe ĉiuj dioj, ĝi estas tie. Vi pravas!'“

[redakti] Virina ejakulo

1275 n

Gräfenberg estis la unua moderna kuracisto, kiu priskribis tiun ĉi terenon notante ties gravecon por virina seksa kontentiĝo. Li asertas, ke se tiu ĉi punkto estas dum seksa akto senpere iritata (ekz. per peniso enŝovita en vaginon), multe da virinoj atingos orgasmon. La orgasmo povas esti akompanata de ejakulado de fluidaĵo fore rememorigantan spermon el peniso – iam tiu ĉi esprimo estas markata kiel virina ejakulo. Tiu ĉi fluidaĵo ne estas urino. Verŝajne temas pri substanco de glando, kiu estas ĉe virino simila al vira prostato.

[redakti] Vira g-punkto

La vira G-punkto, t.e. "Geja-punkto", (aŭ "alternativa G-punkto" por eviti cisseksismon) ne tiom malfacilas trovi, tamen postulas iom da pacienco. Oni konsideras kuŝadon sur la dorso kiel la plej komfortan pozicion por trovi ĝin, do vi probable volos uzi la liton aŭ eble grandan sofon. La procezo plej facilas kiam vi levas la krurojn per simpla apogo kontraŭ la muron malantaŭ la lito.

La unua paŝo por stimuli la viran G-punkton estas komfortigi vin. Oni konsilas unue bani por plitrankviliĝi. Se vi volas eĉ pli trankviliĝi, klisteroj ne estas tiel maloftaj preparaĵoj, kiujn vi rajtas aldoni. Kiam vi pretos por stimuliĝi, vi povos uzi multajn rimedojn, sed unu fingro sufiĉos por komencantoj. Sendepende, vi bezonos bonan anusan lumbrikaĵon.

Dum vi pretiĝas por stimuli vian G-punkton, memoru, ke teknikoj varias vaste. Kelkaj homoj ĝuas mildan enpuŝan movadon, kaj iuj preferas intensan, konstantan premon al la prostato mem. Vi eble preferus miksaĵon de la du metodoj aŭ eĉ ion tute malsaman. La ŝlosilo estas lasi vian korpon reagi kaj respondi. Tro rapida akcelo ne kondukas al celo. Kion vi pripenas, tio al vi venas.

Ne hontu stimuli la viran G-punkton; la rezultoj povus esti tre gejigaj.

[redakti] Urbo

Estas urbo nomata G-punkto en Rumanujo.

Content Navigation