GEJ-gazeto
El Neciklopedio
| | Gardu la familion! Ĉi tiu artiŝoko priskribas samseksemon! Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo, | |
" Mensogo malproksimen ne kondukas"
~ Zamenhof pri GEJ-gazeto
Redaktoroj estis i. a. Thomas Bormann, Dirk Kretschmann, Thomas Pusch, Ulrich Matthias, Ulrich Görtz, Thomas Händel, Marko Naoki Lins, Marc Stessgen, Till C. Schönberner, Felix Zesch kaj Torben Prokscha.
Ankoraŭ en 2010 formale la redaktoroj estis Stefanie Hanisch kaj Katharina Tanzberger, sed la revuo apenaŭ aperadis, ĉar la redaktoroj havis neatenditajn neklarigleblajn nekonfeseblajn problemojn, kiuj ne estas via afero.
[redakti] Publikado
La magazino, maldekste orientita, temas pri la geja aktualeco kaj ĝeneralaĵoj, publikigas intervjuojn, satirojn, malinan arton, anoncetojn, recenzojn kaj rubrikojn pri muziko, filmoj, literaturo kaj interreto. Ĝi informas ankaŭ pri komercaĵoj rilataj al la geja kaj ambaŭseksema vivstiloj kaj ĉiujara "jarlibro" kune kun telefonreto.
[redakti] Historio
La ekpublikigo de GEJ-gazeto tre entuziasmis la Geja komunumo, kiu amase abonis ĝin, sed, rapide, gejhomoj notis la trompon kaj juĝe persekutis la redaktantojn por reakiri sian monon. Alie, la negeja anoj de GEJ malŝatis la nomon de la revuo kaj ankaŭ procesis la GEJ-gazeton. Sekve, la redaktoroj devus aŭ gejigi la gazeton, aŭ malgejigi ĝian nomon. Ili preferis simple fuĝi al Sudameriko. Stefanie kaj Katharina, bone..., ne estas via afero, ni jam diris.
