FANDOM


"Preĝu al la Eternulo, ne al Lia sanktulo"

~ Zamenhof pri Gagarin

"... sed la unua porko en spaco estos usonano!"

~ John F. Kennedy

"Se vu subite ne komprenas to, vu por sempre ne komprenos to"

~ idisto pri vi stultulo
GAGARIN

Gagarin similis al terulo, sed liaj okuloj ne havis blankaĵon

"Mi volonte parolas e-e aŭ krias "ne krokodilu" kiam taŭgas por la situacio"

~ mi

"Se vi konas tiajn ŝercojn, me ŝatus legi ilin Esperante!"

~ iu

Jurij Gagarin, filo de la sklavino Zilpa (Genezo 30:9-11), estas fama daltonisma eksterterulo. Li naskiĝis je la 9-a de marto 1934 en nekonata planedo. Li famiĝis kiel la unua homo el la kosmo: La 12-an de aprilo 1961 li en la kosmoŝipo Vostok invadis la Teron. Bedaŭrinde, li surgrundiĝis en Sovetio, kie oni cinike uzis lin por propagandaj celoj.

FlugojEdit

La flugo daŭris 108 minutojn kaj restis lia lasta ekskurso en la Teron: je la 27-a de marto 1968 Gagarin mortis dum fluganta subtasa akcidento ĉe Roswell.

Renomo Edit

Post la flugo de Vostok Gagarin iĝis la plej fama eksterulo sur la Tero. Ĉiuj maldekstrismaj ĵurnaloj de la mondo skribis artikolojn pri li. Li ricevis ordenojn, diplomojn kaj aliajn honor-signojn de multaj kontraŭusonaj registaroj en Malnova Eŭropo, Azio, Afriko, Suda Amerika, kaj (nesuprize!) Kanado. Kun misio de tielnomata "paco" kaj "amikeco" Gagarin enfiltriĝis en multajn landojn.

DaltonismoEdit

Dum vojaĝoj tra la mondo, Gagarin diris la faman frazon, kiu ridindigis lin: "La tero estas blua". Ĉiuj ridas, ĉar li ne vidis ke la tero estas bruna, sed post oni malkrovis per postmorta sekco ke li suferis daltonismon.