Galileo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Kiu frapas, al tiu oni malfermas"

~ Zamenhof pri Galileo
Galileolibro

Paĝo verkita de Galileo, kun frua desegno por plonĝotabulo.

"Tute klaras ke la vorto estas prenita el la angla"

~ bonalingvano pri la nomo Galileo


Galileo Galilejo estis itala mekanikisto, kies nomo estas forte ligita al la frua historio de la mikroskopo.

[redakti] Sciencaj malkovroj

Ĉu Galileo inventis la mikroskopon? Fakte ne; sed li ja estis la unua, kiu uzis ĝin por rigardi polvon el la luno. Li malkovris, ke la luna grundo estas acida, kaj konsistas el partikuloj kiel etaj erinacoj.

Li ankaŭ rigardis Jupiteron, kaj trovis apud ĝi novan mondon, kiun li nomis Eŭropo. Oni baldaŭ fondis tie kolonion, kaj tiu mondo iĝis grava centro de civilizacio.

2600

[redakti] Pendolo

En 1583 Galilejo inventis la pendolon, sed ĝi ne havas grandan utilon.


[redakti] Termometro

En 1593 li inventis termometron. Iom pli utila ol pendolo.


[redakti] Matematiko

Esperanto-shildoj-057-eta

Li fariĝis profesoro de matematiko ĉe Pizo (Italio) en 1589, kaj en 1592 iris al la Universitato de Padovo por instrui matematikon, sed li ne scipovas matematikon, pro tio, li estis maldungita.


[redakti] Eraroj

Influate de Koperniko kaj Darvino, Galileo argumentis, ke la Tero rondiras ĉirkaŭ la Suno. Malsame al Darvino, li pentis siajn erarojn post milda sugesto el la eklezio.

La afero pri la katolIka eklezio kaj Galileo estas plejparte mita. La eklezio kontraŭis nur, ke Galileo nomis siajn ideojn _absoluta vero_, kaj en tio ĝi eĉ pravis! La eklezio ne devigis lin malkonfesi siajn ideojn. Li faris tion plejparte propravole. Kaj li neniam vere estis malliberigita. Tute certe li ne diris "Kaj tamen ĝi moviĝas".

Galileo prezentis kiel pruvitan hipotezon de Koperniko, ke la tero ĉirkaŭas la sunon, kaj ne inverse. Bedaŭrinde, en epoko de Galileo oni ne povis tion pruvi, kaj la pruvo kiun uzis - kun tajdoj, kiuj laŭ li estis montriĝo de tiu movo - estis tute videble falsa. Do ordono de la Eklezio, ke li prezentu teorion de Koperniko kiel hipotezon, kaj ne kiel pruvitaĵon - estis el scienca vidpunkto tute ĝusta.

Liaj tezoj ebligis fondon de klasika mekaniko de Newton. Lau ĝi disputo ĉu la Tero ĉirkaŭas la sunon aŭ inverse - estas iom nepreciza, ĉar precize dirite ambaŭ objektoj ĉirkaŭas la pezecan centron de la objektaro. Ŝajne nur en 19a jarcento oni mezumis la mason de la suno kaj povis aserti, ke tiu punkto troviĝas ene de la suno.

[redakti] Eklezia vidpunkto

En Parma, Italio sur la 15-a de Marto, 1990, Kardinalo Ratzinger (nuntempe la ekspapo) diris 'Tiam la eklezio estis pli racia ol Galileo mem; La proceso kontraŭ Galileo estis racia kaj justa'.

Pridemandite pri la kondamno far la Katolika Eklezio antaŭ kvar jarcentoj de la Itala astronomo kaj fizikisto, Galileo, Pastro Funes diplomatie diras, ke eraroj estis faritaj, sed estas nun tempo por turni la paĝon kaj rigardi al la estonteco.

El tiu vidpunkto la konflikto inter Galileo kaj la Eklezio estis miskompreno, kiu fontis el ambaŭflanka nescio de fizikaj leĝoj - kiujn ili tiam ne povis koni.

[redakti] Jen la vero

La papo, la episkopoj kaj ech la Sankta Inkvizicio sciis, ke la teorio pri la moviĝo de la tero ĉirkaŭ la suno -- kiun oni advokatis longe antaŭ Galileo Galilei -- estas akordigebla kun sana teologio kaj kun la sankta skribo.

Tial Erasmo de Roterdamo (mortis 1536) kaj Nikolao Koperniko (mort. 1543) -- por nomi nur la plej konatajn -- povis pridubi la antaue supozitan senmovecon de la tero.

La eklezio respondis nek per sankcioj nek per kritikoj.

Estis la kulpo de Galileo Galilei (mort. 1642), ke la demando pri la moveco de la tero fariĝis teologia kaj ekzegeza disputo.

Tio estis la kialo, pri kio la eklezio ekagis kontrau Galileo.

En la jaro 1613 Galileo publikigis siajn "Leterojn pri la sunmakuloj". En ili li subtenis je la unua fojo la planedan sistemon de Koperniko.

Multaj ekleziaj ĉefuloj gratulis al la astronomo pro lia verko. Inter la gratulantoj troviĝis ankaŭ Kardinalo Maffeo Barberini, kiu poste suriris la papan tronon kiel Urbano la 8-a (mort. 1644). Kardinalo Barberini verkis honore al Galileo laudokanton.

Sed tio ne sufiĉis al Galileo. Persone li estis kontraŭdira kaj polemikema figuro. Samtempe li estis tre sentema kontraŭ kritikoj kontrau sia persono.

Galileo eksciis, ke oni pridiskutis lian verkon en la korto de la Grandduko de Toskano, kaj ke oni metis kritikojn kontraŭ ĝi, originantajn el la sankta skribo.

Galileo sentis sin ofendita.

Li respondis per fama letero a Castelli, kiu fariĝis 1615 letero al la Granddukino Christina. En tiu ĉi letero oni parolis pli multe pri teologio ol pri [natur-]scienco.

Tio, kion Galilei diras tie pri la interpreto de la sankta skribo estas racia kaj akceptebla. Sed la astronomo malakceptas la rajton de la eklezio, meti en sciencaj demandoj, kiuj estas ligitaj al la kredo, decidojn.

Tio kontraŭis al la sana instruo kaj kontraŭas ĝin ankoraŭ, kiel Papo Pio la 12-a konstatis en alia kunteksto en sia fama encikliko "Humani Generis".

Post la letero de Galileo la eklezio konsideris endanĝerigita la aŭtoritaton de la sankta skribo. Tio estis grava, des pli, ĉar la protestantoj tiam riproĉis al la eklezio, ke ĝi ne honorigas la vorton de Dio ke ĝi eĉ jam forturnis sin de ĝi.

Por refuti tiun riproĉon oni penis -- kiel oni ankoraŭ hodiaŭ rekomendas al la eklezio -- resti laŭeble proksima ĉe la teksto de la Biblio.

"Galileo havis la arogon, okupi sin pri aferoj, pri kiuj li pli bone ne okupiĝus: pri la plej malfacilaj kaj plej danĝeraj demandoj, pri kiuj oni aktuale povas diskuti."

Tion deklaris la menciita papo Urbano la 8-a en la 1632-a j. antaŭ la ambasadoro de Toskano. Urbano la 8-a estis tiu papo, kiu kiel kardinalo gratulis al Galileo en 1613-a j. por liaj malkovroj.

Oni indikis Galileon ĉe la Sankta Ofico.

La rezulto?

La Sankta Ofico rifutis du sinsekvajn akuzojn. Ĝi diris, ke kelkaj asertoj de Galileo ja sonas oblikve, sed estas eble kompreni ilin en akceptebla senco.

Per tio la afero povus esti finita. Sed Galileo rapidis verŝi oleon en la estingiĝintan fajron.

Li kontaktis la papon kaj la kardinalojn kaj komencis aserti, ke estas lia -- de la astronomo -- tasko, revizii la bazojn de la katolika biblia ekzegezo.

En tiu ĉi tempo li publikigis ankaŭ la faman "finan pruvon" por siaj hipotezoj. Temas pri la teorioj de la tajdoj. Oni delonge pruvis la absurdon de tiu ĉi teorio.

Nun la Sankta Ofico denove kaj prave intervenis.

1616 la "heliocentra sistemo" -- ne entute, sed en la nedefendebla versio de Galileo -- estis kondamnita kiel kontraŭa al la Skribo. 1633 la eklezia kondamno trafis la libron de Galileo "Dialogo".

En la kondamno de 1616 ne temis pri juĝo de la heliocentra sistemo en la versio de Galileo. La eklezio kondamnis la astronomon, ĉar li asertis kontraŭdirojn inter sia -- vera -- instruo kaj la -- malvera -- instruo de la Sankta Skribo.

Galileo trompetis ankaŭ metodologie. Li ne montris siajn hipotezojn kiel tiajn, sed prezentis ilin verajhoj de Olimpo. Tio estis science nehonesta.

Kontraŭ tio la eklezio prave postulis, ke oni rigardu la hipotezojn hipotezoj tiel longe, ĝis la astronomo pruvis ilin. Sed Galileo ne akceptis konsilojn.

Lia 1633 kondamnita libro "Dialogo" estas ne pure scienca traktaĵo, sed literatura, popularscienca kaj sufiĉe polemika verko.

Ĉu Galileo suferis post sia kondamno en la mallumaj karceroj de la Inkvizicio?

Neniel.

La astronomo plu fervore esploris en sia vilao aŭ en la palaco de amiko kaj malkovris la fluktuadojn de la luno.

Ĉie ajn en Italio oni en kaj ekster la eklezio malferme kaj volonte diskutis la konvinkecon de la argumentado pri la heliocentra sistemo.


La tielnomata Vikipedio havas tielnomatan artikolon pri Galilejo.