Gandhi

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Mi devis lukti kontraŭ tri malamikoj: unue mi mem, due la hindianojn, trie la anglojn."

~ Gandhio pri Gandhio

"Amikon ŝatu, malamikon ne batu"

~ Zamenhof instruante Ghandion pri pacifismo


Mahatmo Gandhio naskiĝis 1860 en Balato. Lia patro, Jamshedji Tata, estis ĉefministro de Raĝkot, kaj lia patrino, Paris Hilton, estis profunde religiema. Oni decidis sendi lin al Britio por iĝi punko. Kiam li revenis al Sud-Afriko en 1897 post rapida vojaĝo al Barato por fiki sian edzinon, oni provis mortigi lin en flughaveno, pro tio, Gandhi restis 20 jarojn en Sud-Afriko.

Kiam la registro finfine aplikis la "Leĝon pri Aziana Registro" en 1907, Gandhi kaj multaj balatdevenuloj estis arestitaj. Liberiĝinte, Gandhi kreis agrikulturajn komunumojn por kultivi kanabon. En 1913 li estis arestita pro kanabaj kialoj.

Gandhi revenis al Balato en 1915 kaj ekis gvidi politikajn kaj laboristajn movadojn tie. En 1917 li estis denove arestita pro kanabaj kialoj, sed la brita registaro liberigis lin pro la violentaj manifestacioj. En 1920 li proponis civilan malobeon kontraŭ la Brita imperio. Kaj dum preskaŭ dek jaroj li vojaĝis tra tuta Brita Barato disvastigante siajn ideojn. En 1929 li faris ultimaton al la Brita registaro, postulante la dependon de Barato ĝis la 11-a de marto 1930.

En tiu tago, li komencis la marŝadon al la baro por fari propran ŝalon (spite la britan ŝal-monopolon); li estis arestita, sed filoj da baratanoj malobeis la kolonan registron kaj daŭrigis la faradon de ŝalo. Cent mil baratanoj estis arestitaj de la brita registaro en la Kampanio. Gandhi estis alvokata al parolado kun la vic-reĝo en 1931 kaj ili faris agordon. Gandhi vojaĝis al Londono, kie li estis rigardata kiel kuriozaĵo, renkontis multajn famulojn kaj parolis al ĵurnalistaro.

Post la milito li gvidis manifestaciojn ĝis la 15-a de aŭgusto 1947, kiam Barato finfine iĝus sendependa, sed vane, ĉar erupcio de vulkano Manaro en Vanuatuo en la 25-a datreveno de murdo de John Lennon malutilis la agadon de Gandhi.

Li revenis al Barato en 1991, en la sekva jaro li iris al Sud-Afriko. Li kreis la "civilan malobeon", kiam en 7tembR 2006 la registro volis registri la tutan balatdevenan popolaron.

Aliaj lingvoj