Gastemo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
6719.png
"Mastro elbabilis, gastoj ne silentos"
~ Zamenhof pri gastemo

"No, ne vere"

~ idisto

"Estis hontinde, se iu venis gaste al la domo"

~ iu pri gastado

"Tipa uragano produktas la ekvivalentan energion al 8 000 mil bomboj de megatón"

~ aŭtomata tradukilo pri tute alia afero

"kuira aparato paneas precize kiam oni havas pladon kuirpretan por speciale kara kaj regalinda gasto"

~ Leĝo de Murphy pri gastemo

"Gastarbeiter sind ausländische Hartz-IV-Empfänger, die kommen um zu bleiben"

~ germano pri gastemo
Kio.100.jpg

"La lasta frazo sonas laŭdinde vipe. Bone dirite"

~ Milokula Kato

"Kaj ĝi estas tre ĝenerala"

~ Tonjo del Barrio pri la supra diraĵo

"Brave kaj prave!"

~ Jorge Camacho pri ĉi tiu artikolo

"Boj boj boj boj boj boj boj boj boj boj boj boj!"

~ Hundo pri gastoj
Gastemo estas emo gasti vizitanton, amike kaj senpage akceptata de dommastro ĉe la hejmo aŭ ĉe la tablo.
11721294.jpeg

Bildo tute senrilata al artikolo

Laŭ mia opinio ĉi tiu artikolo ne estas tre grava, ĉu ne? Ĉu vi komprenas ĝin? Do bonvole ne klarigu nin! Mi preferas daŭre ne kompreni tion.

Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion.

[redakti] Ekzempla gastemo

1358867068600.jpg

Ĉu vi gastigus ŝin?

Mastrino (invitante la gaston manĝi) : — Mi petas, prenu! Estu tute kiel dome; mi amas, ke miaj gastoj estu dome!

[redakti] Surprizo

Oni sonorigas ĉe la pordo. Mastro malfermas, sur la sojlo staras gastoj.

- Vi almenaŭ estu avertinta min, - riproĉis ilin la mastro.
- Sed ni volis trovi vin hejme.

[redakti] Familie

Gesinjoroj Kowalski gastigas la malproksiman kuzon, kiu venis ofice al la ĉefurbo ŝajne por du tagoj. Bedaŭrinde tagoj pasas kaj la gasto nenion diras pri forveturo. La malpaciencigita mastro por provoki forveturon de sia gasto, diras delikate:

— Kara kuzo, jam unu semajno pasas de kiam vi ne vidas vian familion.

— Vi estas prava, mi skribos, ke ili venu al mi, ĉar tie ĉi al mi estas bonege.

0270 n.jpg

[redakti] Alie

Dumnokte en hejmo de malriĉuloj la edzino vekiĝas pro bruo el la alia ĉambro kaj komprenas, ke tie estas ŝtelisto.
Ŝi vekas la edzon kaj flustras:

- Vekiĝu, ŝtelisto estas en nia hejmo!
- Jes, ankaŭ mi aŭdis lin, sed mi ŝajnigas estis dormanta, ĉar mi hontas, ke li devos forlasi nian hejmon kun malplenaj manoj.
Content Navigation
Aliaj lingvoj