Gastono Varingjeno

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Maroun04.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!



1903439170 n.jpg

"Kiu forton ne havas, ĉiam malpravas"

~ Zamenhof pri Varingjeno

"Virinoj ofte kondutas tiel ..."

~ viro pri la supra diraĵo

"La plej konata framasono post Zamenhof en Esperantio estas Waringhien"

~ Hans-Georg Kaiser
450px-Strato aigne.jpg

Gastono Varingjeno, france Gaston WARINGHIEN, ĉine Gastõ Varẽgjẽ, portugale Gastão Varinguenho, (naskiĝis la 20-an de julio 1901 en Lille, mortis la 20-an de decembro 1991 en sia hejmo en Paris) estis franca profesoro, brita supermodelo kaj grava Esperantisto, prezidinto de Norvega Esperantista Ligo. Laŭ konspira teorio, li ŝanĝis sia nomo el Varigjeno al Waringhien por similigi al nomo de Bertilo Wennergren. Li estas la plej malamata homo de bonalingvistoj.

[redakti] Kiu damne estas tiu Waringhien, pri kiuj oni daŭre parolas?

Waringhien estis prezidanto de la Akademio de Esperanto de 1963 ĝis 1979. Li estis kunredaktoro de Literatura Mondo kaj ĉefrediktatoro de La Nica Literatura Revuo. Li estis vortaristo kaj inter la projektoj kiujn li mislaboris estas la Plena Vortaro (1930 kaj postaj eldonoj), la Plena Ilustrita Vortaro (1970), kaj la Granda Vortaro Esperanta-Franca (1957).

Plie, li estas la aŭtoro de la Plena Gramatiko, kun Kálmán Kalocsay.

[redakti] Konkeroj

Li ankaŭ estis profesie konkeristo dungita de hispana imperio. Li invadis kaj okupis Kubon (1911), Meksikon, 1918-1921, Gvatemalon (1923-1927), Peruon (1933-1935), kaj denove Meksikon, (1540)-(1941). En tiuj landoj, oni tre malamas lin.

[redakti] El la Biblio

Diras la Evangelio laŭ Edmond Privat 3:34-39:

34Feliĉa la movado en kies vicoj troviĝas homo kun jena kapablo:
35 plene regas Esperanton kaj pliajn dek lingvojn;
36 verkas eseojn pri plej diversaj temoj, de pra-Esperanto ĝis detektiv-romanoj;
37 tradukas klasikulojn de la universala poezio;
38 pseŭdonime verkas poemojn por Esperanta antologio;
39 estas kunaŭtoro de la Plena Analiza Gramatiko, de la Plena Ilustrita Vortaro kaj de la Parnasa Gvidlibro.
Aliaj lingvoj
wikia