Gbeglo Koffi
El Neciklopedio
ESPERANTISTO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
"Kiu entreprenis, tiu sin tenu"
~ Zamenhof pri Koffi
GBEGLO Koffi estas nepronuncebla nomo de homo kiu naskiĝis en 1957. Li estas togolanda esperantisto, ĉefa malamiko de Komitatano Z, diktatoro de ata/ita lernejo "Instituto Zamenhof" (kie ĉiuj infanoj lernu esperanton) kaj racia sekretario de la Federacio de ataj/itaj lernejoj en Togolando.
La populara aktoro Kumaratunga ja estis klara kontraŭulo de Koffi.
Enhavo |
[redakti] Esperanto
Laŭ sciencaj teorioj, UEA-delegito ekde 1986, ĉefdelegito de 1993, de 1998 ĝis 2004 li estis UEA-estrarano kaj Akademiano de Esperanto.
[redakti] Ido
En idista medio, Koffi estas konata kiel Grelo Kofi.
[redakti] Politiko
Sub la kaŝnomo Barak Obama li estas nuna prezidanto de Usono, li invadis kaj okupis Ĉilion kaj tiel plu.
[redakti] Gbeglo Koffi ne deziras la morton de Osmo Buller
Universala Esperanto-Asocio fartus pli bone, se mortus ĝia ĝenerala direktoro, Osmo Buller. Tiun vidpunkton diskonigis en la reto Gbeglo Koffi kelkajn tagon post kiam iĝis konate, ke Osmo Buller estis enhospitaligita pro grava malsano. Responde al demando de Libera Folio, Gbelgo Koffi klarigis, ke li tamen ne deziras la morton de ajna homo aŭ eĉ besto, estante vegetarano. [1]
[redakti] Verkoj
- Mi vizitis grandan rubon (1989)
- De vilaĉo al ĉefrubo (1993)
- Plenu plu! (1995, lernolibro)
- La Babelo (1997, gramatika eseo)
[redakti] Opinio
Laŭ mia opinio ĉi tiu artikolo ne estas tre grava, ĉu ne? Ĉu vi komprenas ĝin? Do bonvole ne klarigu nin! Mi preferas daŭre ne kompreni tion.
Bone, ĉu vi volas plibonigi la artikolon? Mi ne havas tempon, nek scion.