Geedziĝo

El Neciklopedio

(Alidirektita el Geedzeco)
Iri al: navigado, serĉi

"Por eviti kverelojn, edzo fermu la orelojn"

~ Morteza Mirbaghian pri edziĝo
1a45bcae7c o

"De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas"

~ Zamenhof

"Edziĝonta junulo serĉas kontakton kun sperta sinjoro, kiu konvinku lin ne fari tion"

~ Gazeta anonco pri geedziĝo

"La puno por bigamio? DU edzinoj!"

~ Konfuceo pri geedziĝo

"Oni ne povas anstataŭigi "civila geedziĝo" per "civitana geedziĝo""

~ Marcos Cramer pri geedziĝo
6151

"Pro quo duo presas sua manuii lor mariajo? Ol esas ceremonio, quale boxisti agus ante box-kombato!"

~ idisto pri geedziĝo

"Ĉu vere ekzistas la vorto matrimonio en Esperanto? Laŭ mi la ĝusta termino estas Nupto, aŭ ĉu mi eraras?"

~ vikipediisto pri geedziĝo

"Kompreneble. Aber ja!"

~ Hans-Georg Kaiser

"Mia mono! Mia tuta mono malaperis!"

~ Claude Piron pri geedziĝo



Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo



Geedziĝo (vom-vom-vom!) estas afero temanta pri amo. La leĝeco estas la plej grava parto, romantikecon oni povas havi sen edziĝo (eble eĉ pli.) Laŭ iu teorio edzeco dumviva plilongigas onian vivodaŭron, mi tre dubas pri tio.
Tarjetacredito

Jen dialogo, kiu montras la diferencon de antaŭ kaj post la edziĝo.

Antaŭ la edziĝo:

Ŝi: Saluton, edzo!
Li: Ho, mi ĝojas, mi jam tiom longe atendis!
Ŝi: Ĉu vi volas, ke mi iru?
Li: Ne! Kial vi demandas? Eĉ la imago estas terure por mi!
Ŝi: Ĉu vi amas min?
Li: Kompreneble! Je ĉio taga kaj nokta tempo!
Ŝi: Ĉu vi iam trompis min?
Li: Ne! Neniam! Kial vi demandas tion?
Ŝi: Ĉu vi volas kisi min?
Li: Jes, ĉian fojon, kiam mi trovas okazon por tio!
Ŝi: Ĉu vi iam batus min?
Li: Ĉu vi frenezas? Vi ja scias, kiel mi estas!
Ŝi: Ĉu mi povas tute fidi al vi?
Li: Jes.
Ŝi: Mia karulo...

Sep jarojn post la edziĝo...

Simple legu la tekston de malsupre supren!

Cumple16

Enhavo

[redakti] Unuiĝo

Edzigo

Geedziĝinte, la viro kaj la virino devas esti jam nur unu. -- Jes, sed kiu?

[redakti] Kompleteco

Viro ne estas vere kompleta ĝis li edziĝas. Kaj post tio, li estas vere komplete finita!

[redakti] Geedziĝo kaj estonto

Virino zorgumas pri la estonteco ĝis kiam ŝi sukcesos edzon.

Viro neniam zorgumas pri la estonteco ĝis kiam li sukcesos edzinon.

[redakti] Rilativeco

- Ho, karuĉjo, - diras la junedzino al sia junedzo, - nur pensu! Ni geedziĝis nur antaŭ dudek kvar horoj!

- Jes, karinjo, - respondas la junedzo al la junedzino, - estas nekredeble. Kaj ŝajnas, kvazaŭ tio estis nur hieraŭ!

[redakti] Geedziĝo kaj teatro

Ĵusedzighintan verkiston demandas la amiko:

-- Kio nova, kompano? Kiel plachas al vi la geedza vivo?
-- Eminente! Mi kolektis materialon jam sufiĉan por du dramoj!

[redakti] Faktoj

Se viro malfermas pordeton de aŭtomobilo al sia edzino, tio signifas: aŭ la maŝino estas nova, aŭ la edzino.

Dufoje en sia vivo viroj ne komprenas virinojn — antaŭ geedziĝo... kaj post ĝi.

Edziĝintaj viroj vivas pli longe ol fraŭloj. Sed plimulto da edziĝintoj preferus morti.

Nur edziĝinte mi komprenis, kio estas feliĉo, sed... jam estis tro malfrue.

[redakti] Geedziĝo kaj religio

50233 5024359326 2248977 n

Instruisto de religio demandas knabon:
— Kiom da sakramentoj vi scias?
— Ses, sinjoro instruistino.
— Ne ses, sed sep.
— La patrino diris, ke geedziĝo kaj pento estas la sama.

[redakti] Geedziĝcerimonio

1044

Dum la geedziĝ-ceremonio en la preĝejo la estonta novedzo subite paliĝas kaj interrompas la pastron:
- Pardonu, sinjoro pastro, kiel vi diris? Kiom longe?!

[redakti] Kamaradeco

- La sekvan semajnon mi edziĝos. Ĉu vi venos al la ceremonio?

- Kompreneble! Mi neniam forlasas miajn kamaradojn se okazas al ili ia malbono.

[redakti] Kredemo

Junulino plendas ĉe la patrino pro la skeptikeco de la amato:

- Panjo, Johano diras, ke li ne kredas je la infero!

- Edziniĝu al li, mia fileto, kaj mi igos lin ekkredi!


Propono

[redakti] Geedziĝa promeso

En 1969, baratano Shiu Charan promesis, ke li nur edziĝos post diplomiĝo en kurso por adoltoj. De tiam, li jam malsukcesis 38-foje en la finaj ekzamenoj malebligante la edziĝon. Kaj li jam certigis: li edziĝos al neniu virino kun pli ol 30 jaroj.

[redakti] Kulpo

Ruiniĝo

Avino demandas malgrandan nepon:

— Kiu elbatis fenestron en kuirejo?

— Panjo. Sed kulpas paĉjo. Kiam telero flugis al lia kapo, li subite flankeniĝis.

[redakti] Denova edziĝo

Edzino: Kion vi farus se mi mortus? Ĉu vi denove edziĝus?
150

Edzo: Ne, kompreneble ne.
Edzino: Ĉu vi ne kontentas pro nia edziĝo?
Edzo: Karulino! Evidente mi kontentas pro tio!
Edzino: Do, sekve, kiel vi ne volus denove reedziĝi?
Edzo: Jes, en ordo. Jes, mi supozas ke mi denove edziĝus.
Edzino: Ĉu vi dormus kun ŝi en nia lito?
Edzo: Nu, tio estus taŭga, ĉu ne?
Edzino: Kaj ĉu vi demetus la fotojn pri mi el la muro, kaj anstataŭi ilin per fotojn pri ŝi?
Edzo: Mi supozas ke oni konsideras tion kiel deca agmaniero.
Edzino: Kaj mi supozas ke vi permesus al ŝi ludi per miaj golfludaj klaboj?
Edzo: Evidente ne! Ŝi estas maldekstrulino

[redakti] Nur unu virino en la mondo

- Mirinde, kiel edzeco ŝanĝas homojn! Antaŭ edziĝo mi ŝatis ĉiujn virinojn en la mondo!
- Kaj nun?
- Je unu malpli...

2868

[redakti] Aŭguro

Fraŭlino Melopepo iras al aŭguristino:

-- Eĉ du viroj estas enamiĝintaj al mi. Kiu el ili estos la feliĉulo?
-- Vin edzinigos Adalberto. La feliĉulo estos Stefano.

[redakti] Floroj

Inventema florvendisto logadas la aĉetanton:

-- Sinjoro, aĉetu belegan florbukedon, surprizu vian edzinon!
-- Dankon, sed mi ne havas edzinon.
-- Do, tiel aĉetu bukedon por festi, ke vi estas tiel feliĉa!

[redakti] Ho, ve!

1899

Edzino al la edzo sabate je la 9-a horo:

-- Karulo, ĉu vi volas iom da bongusta omleto?
-- Dankon, sed mi ne petas. Tiu Viagro komplete forprenis mian apetiton, mi ne estas malsata.

Edzino al la edzo posttagmeze je la 13.a:

-- Karulo, ĉu mi faru bongustan tagmanĝon por vi?
-- Tiu Viagro komplete forprenis mian apetiton, mi ne estas malsata.

Edzino al la edzo vespere je la 6-a:

-- Karulo, ĉu vi manĝus iom da buljono?
-- Aaa, ne. Tiu Viagro komplete forprenis mian apetiton, mi tute ne estas

malsata.

-- Ĉu vi tamen bovolus iom degrimpi de sur mi? Mi jam preskaŭ malsatmortas.

[redakti] Post multaj jaroj

166a13fd1b o

La kuracisto esploras iun pli aghan sinjoron:

-- Vi havas eminentan sanon, vi havas neniun malsanon. Ĉu vi havas

iun demandon?

-- Jes, mi havas, sinjoro doktoro. Kiam mi kunestas kun mia edzino, estas al mi terure varme, kaj mi ŝvitas, kaj kiam ni ripetas la aferon, tiam

estas al mi malvarme, kaj mi frostotremas. La kuracisto esploras ankaŭ la edzinon, ankaŭ ŝi estas sana. Li rakontas al ŝi, ke ŝia edzo havas kiel strangan problemon. La sinjorino respondas:

-- Ho, la maljuna frenezulo! Tio estas ja tial, ĉar la unua okazo estas en somero, kaj la alia en vintro!

[redakti] Malsama psikologio

9635 n

Geedzoj kuŝas en lito.
Pensoj de la edzino:
"... Jen, li absolute ne rigardas min... Li ĉesis ŝati min... Li trovis iun alian... Mi estas malbelulino..."
Pensoj de la edzo:
"... Muŝo, muŝo estas sur plafono... Kiel ĝi tie tenas sin per siaj malgrandaj kruretoj?"

[redakti] Geedziĝo kaj fikado

Li: Mi ne povas dormi pro tio ke mi senĉese pensas pri vi. Bonvolu edzinigi al mi!
Ŝi: Ĉu nur por ke, vi povu dormi nokte?

[redakti] Mielluno

"Ne estas nekutime, ke juna paro — kiel ni diru? — troas dum la unuaj semajnoj de edziĝo," konsilis la doktoro post sia ekzameno de la nov-edziĝitoj.

"Estas nur ke vi ne sufiĉe ripozas. Kion vi bezonas estas limoj de viaj seksumadaj tagoj. Mi volas ke vi seksumadu nur dum tiuj tagoj kies nomoj inkluzivas na "R", t.e. mardo, merkredo kaj vendredo. Tiam vi sendube konstatos ke vi sentas vin pli bone."

Post unu tago de ripozo la edzino estis tiel amorema ke ŝi ne povis dormi. Ŝi ripete turnis ŝin ĝis finfine ŝi kubute-puŝis sian edzo en vekecon. "Karulo, ĉu vi ne ŝatus esti intima kun mi?" ŝi demandis.
Araneareto

"Kiu tago estas hodiaŭ?" li dormeme respondis.

"Estas sabatro, karulo", ŝi rukulis.

[redakti] Memoro

Olda geedza paro vizitas alian maljunan geedzan paron.

La edzoj restas en la sidĉambro babilante dum la edzinoj preparas la vespermanĝon.

- Jezefo, mi faras kurson pro plibonigi la memorkapablon.

- Ĉu vere, Vilhelmo? Bonege! Kiu estas la kurso?

- Nur momenton... Ĝi estas... Kiu estas la nomo de tiu floro kiu havas dornojn?

- Rozo.

Tiam Vilhelmo ekkrias al la edzino, kiu estas en la kuirejo:

- Rozo, he Rozo! Kiu estas la nomo de tiu kurso kiun mi vizitas?

[redakti] Simpla kalkulo

F51

— De kiam mi edziĝis, mi vivas je duono pli malkare, ol antaŭe.

— Tiam mi konsilas al vi preni ankoraŭ unu edzinon kaj tiam vi vivos tute senpage.

[redakti] Lingvistiko

— Ĉu via kara filino parolas ankaŭ fremdajn lingvojn?

— Jes ja! En dek du lingvoj ŝi povas diri la jes-on, kiam oni petas ŝian manon.

[redakti] Moderna edziĝo

— Ho, kara patro, mia edzino sidas dum la tuta nokto en la briĝ-klubo kaj se mi nur unu erareton faras en la kuirado, ŝi faras teruran skandalon…

[redakti] Beleco

Post la geedziĝa ceremonio, la novedzo konsultas la pastron.

"Kiom kostas la ceremonio?" li demandas.

"Laŭe," respondas la digna pastro. "Tio dependas de la grado de beleco de via edzino."

La edzo pripensas dum unu minuto, kaj donas 10 eŭrojn al la pastro, dirante: "Prenu."

La pastro rerigardas la novedzinon, kaj diras: "Jen via monresto...."

[redakti] Saĝeco

La maljunan fraŭlon ĉiu persvadas, ke li edziĝu jam. Unu el liaj amikoj jene alparolas lin:

-- Mi ne komprenas, kial vi ankorau ne edziĝis? La amo al virino estas brilo en la vivo de viro.

La maljuna fraŭlo alrigardas lin kaj mallaŭte rimarkas:

-- Kaj la geedzeco estas la fakturo pri la brilo...

[redakti] Gazeta anonco

-- Laŭvide granda zorgo okupas vin.
-- Jes, mi decidis edziĝi. Tial mi aperigis anoncon en la gazeto jene: "Mi serĉas edzinon." Hodiaŭ, post du tagoj jam alvenis cent leteroj kun diversaj fotoj kaj proponoj: "Elektu la mian!"

[redakti] Freŝa mateno

Fugaz2

Post la edziĝonokto juna viro alportas kafon al sia novedzino en la liton. Ŝi gustumas kaj grumblas kun ĉagrena mieno:

— Eĉ ne la kafon...

[redakti] KONDOLENCO

-- Mi kondolencas. Bedaŭrinde mi nur hieraŭ informiĝis, ke via amata edzo tiel frue mortis.
-- Jes, bedaurinde. La kompatinda. Neatendinde rapide li forlasis min. Nur dek tagoj pasis post nia geedzigho.
-- Ho kompatinda! Sed almenaŭ li ne suferis longe. Li havis nekredeblan bonŝancon.