Geedziĝo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Por eviti kverelojn, edzo fermu la orelojn"

~ Morteza Mirbaghian pri edziĝo

"De edziĝo tro malfrua orfoj naskiĝas"

~ Zamenhof

"Edziĝonta junulo serĉas kontakton kun sperta sinjoro, kiu konvinku lin ne fari tion"

~ Gazeta anonco pri geedziĝo


Geedziĝo (vom-vom-vom!) estas afero temanta pri amo. La leĝeco estas la plej grava parto, romantikecon oni povas havi sen edziĝo (eble eĉ pli.) Laŭ iu teorio edzeco dumviva plilongigas onian vivodaŭron, mi tre dubas pri tio.

Jen dialogo, kiu montras la diferencon de antaŭ kaj post la edziĝo.

Antaŭ la edziĝo:

Ŝi: Saluton, edzo!
Li: Ho, mi ĝojas, mi jam tiom longe atendis!
Ŝi: Ĉu vi volas, ke mi iru?
Li: Ne! Kial vi demandas? Eĉ la imago estas terure por mi!
Ŝi: Ĉu vi amas min?
Li: Kompreneble! Je ĉio taga kaj nokta tempo!
Ŝi: Ĉu vi iam trompis min?
Li: Ne! Neniam! Kial vi demandas tion?
Ŝi: Ĉu vi volas kisi min?
Li: Jes, ĉian fojon, kiam mi trovas okazon por tio!
Ŝi: Ĉu vi iam batus min?
Li: Ĉu vi frenezas? Vi ja scias, kiel mi estas!
Ŝi: Ĉu mi povas tute fidi al vi?
Li: Jes.
Ŝi: Mia karulo...

Sep jarojn post la edziĝo...

Simple legu la tekston de malsupre supren!

[redakti] Doto

Fianĉino : Diru, ĉu estas vero tio, kion mia patrino al mi diris?

Fianĉo : Kion do? —

Fianĉino : Ke vi edziĝas je mi, ĉar mi poste havos grandan sumon da mono.

Fianĉo : Sed mia infano, kontraŭe! estus al mi eĉ pli agrable, se vi ĝin havus jam nun.

[redakti] Nur unu virino en la mondo

- Mirinde, kiel edzeco ŝanĝas homojn! Antaŭ edziĝo mi ŝatis ĉiujn virinojn en la mondo!
- Kaj nun?
- Je unu malpli...

[redakti] Geedziĝo kaj orgasmo

Geedzoj umas, kaj li demandas: "Karinjo, chu vi povos diri al mi kiam vi orgasmos?" Ŝi dubemas: "Chu vi vere volas ke mi telefonu al vi en via laborejo?"