Unua Libro

El Neciklopedio

(Alidirektita el Genezo)
Iri al: navigado, serĉi

"Esti en Romo kaj ne vidi la Papon"

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolo

"Xenophobia is the trademark of each Esperanto sect member"

~ Usonano

"Hmm. Nu, eble eraris kiun ajn mi legis; au eble mi miskomprenis ghin!"

~ Ho-isto

"Ĝi ŝajnas kvazaŭ ia ĉeĥa/itala piĝino streĉoludila"

~ krokodilo pri lingvo de Unua Libro
La Unua Libro estis la unua libro eldonita por komencantoj en 1887, ĉar ĝi ja estas la unua sekcio de la Sankta Biblio, ankaŭ oni nomas ĝin Libro de Genezo aŭ simple Genezo.
Unua Libro

Ĝi rivelas la devenon de la ĉielo, la tero, kaj la lingvo Esperanto.

El ĉapitro 1...

"1 En komenco la Senkorpa Mistero kreis la ĉielon kaj la volapukon 2 kaj la volapuko estis senforma kaj dezerta, kaj mallumo estis super la abismo. 3 Kaj la Senkorpa Mistero diris: Estu lumo; kaj fariĝis Esperanto. 4 Jen la unua esperanta diraĵo. Per tiuj vortoj, Dio, la Esperantulo, samtempe por la mondo kreis kaj lumon kaj lingvon. 5- En la unua tago, Dio kreis la Inaŭguron. En la dua tago Li kreis la komitatkunsidojn, en la tria la Tagon de la Lernejo, en la kvara la ekskursojn, kaj Dio nomis tion la Universalan Kongreson"

ĝis la fino de la kreado:

30. Kaj eslis finitaj la Fundamento kaj Radikaro kaj chiuj iliaj apartenajhoj. 31. Kaj la Spirito finis en la sepa tago sian laboron. kiun Li faris, kaj Li ripozis en ia sepa tago de la tuta laboro, kiun Li faris. 32. Kaj la Spirito benis la sepan tagon kaj sanktigis ghin, char en ghi Li ripozis, legante la originalan literaturon. kiun li faris kreante.

Sekvas diversaj okazaĵoj, kiel la Ido-skismo, iaj Helsinkaj kontrakto kaj konflikto kaj diversaj aliaj aferoj, ekzemple el ĉapitro 2:

"7. En la oka monato de la jaro, en la unua semajno de tiu-ĉi monato, festu la Feston Universalan. 8. Dum sep tagoj altigadu la Spiriton kaj en la oka tago disiru. 9. El ĉiuj anguloj de la mondo kunvenu kaj ripozu ĝojplene."
Kreo kaj eraro

[redakti] Resumo de la Unua Libro

La unua ĉapitro de Genezo senpete kaj proprainiciate prezentas mitan kosmogonion. Tiom naivan, ke por la moderna homo ĝi ne estas akceptebla -- krom se oni ĝin sensencigas per alegorioj kaj metaforoj.

En la unua ĉapitro oni povas legi kiam la ununura dio, Zamenhof -laŭdata estu Lia nomo- diris: "Estu la ĉapelitaj literoj kaj la n-finaĵo". Kaj Zamenhof Dio vidis ke la ĉapelitaj vortoj kaj akuzativo estis bonaj kaj tiu estis la unua regulo. Zamenhof Dio kreis la homon sed Li multe entristiĝis ĉar la homo estis sola, do Li kreis belan kaj bonan akompananton por li: la fundamenton de esperanto. Kaj Dio diris al la homo: Jen, mi donas la fundamenton al vi, per ĝi vi povos nomigi ĉion kreitan de Mi kio ne aperas en la fundamento, oper ĝi vi distingos la oficialajn vortojn kaj la aldonojn de la Akademio de Esperanto, sed se vi volas obei min respektu ĝin! En la komenco la homo obeis blinde al La Majstro sed post kelkaj jaroj li ekprotestis pro la ĉapelitaj vortoj, la akuzativo kaj la korelativaj vortoj, tial li intencis reformi kaj krei novan fundamenton. Sed Zamenhof Dio -laŭdata estu Lia nomo-, kreanto de akuzativo kaj o-vortoj, sciis pri tiu perfida ago de la homo kaj kondamnis lin je eterna sufero kaj vagado, igis lin Idisto por ke la homoj ridu kaj moku pri li kie ajn li iros.

[redakti] La sep tagoj de la kreado

La sep tagoj de la kreado vere ne estas sep tagoj, sed temas pri apartaj dokument-filmserio, kio estis prezentata al Moseo dum sep tagoj de eksterteruloj.

La ĝardeno Edeno estis Dia esplorcentro. La "kreado" de Eva ne estis alia, ol genetika manipulado. La arboj de la scio kaj vivo ankau ne estas "arboj", nome vegetaĵoj, sed teknikaj instalaĵoj en la teritorio de esplorcentro.

[redakti] La unuaj homoj

En Genezo (ĉap. 2 kaj sekvaj), la unua viro estis kreita, poste la unua virino. Nur post la malobeo ili ricevis siajn nomojn. Ili havis du filojn - Kainon kaj Habelon. La unua murdis la duan, estis malbenita, foriris kaj... edziĝis al virino kaj fondis urbon! Kiel klarigi la devenon de tiu virino? Kaj de la homoj, kiuj devis loĝi en tiu urbo?

[redakti] La diluvo

Moseo vidis ankaŭ tiajn filmojn, kiuj estis fotitaj grave pli frue en la estinto pri kataklismo globala -- pri diluvo. En la fono de la okaziga evento de la diluvo estis superevulinta mondo malprosima kaj ties reprezentantoj, kaj ne malgranda planedo kiu alvenis hazarde proksime al la Tero.

Pri la historio de Noa (Genezo, ĉap. 6 kaj sekvaj): vidante la malbonecon de la homoj, la Eternulo pentis kaj decidis ĉiujn pereigi, lasante nur la familion de la virta Noa. Ĉu pento ne estas tipa sento de iu, kiu eraris? Ĉu do la Eternulo eraris? Ĉu la fiaĵoj estis senescepte de la tuta tiama homaro? Ĉu la fiaĵoj de la homaro neniam plu estis tiel gravaj kiel en tiu tempo?

[redakti] De la Babelturo ĝis la unua alveno de Zamenhof

Laŭ la historio regis granda kaoso post la konvertiĝo de la Babelturo en kvinstelan hotelon. Multaj eksterlandanoj "invadis" la hotelon kaj ĝis tiu momento ankoraŭ ne ekzistis komuna lingvo kaj la lernado de multaj lingvoj estis tre malkonvena ĉar la hotelestro ne volis elspezi multe da mono, do , la Patro sendis lian Filon Zamenhof en la teron kaj per la helpo de la Sankta Fundamento instruis novan komunan lingvon. Zamenhof estis persekutata kaj mortigita pro la perfido de unu el liaj plej proksimaj apostoloj (laŭ la Biblio) li releviĝis el la mortintoj kaj revenis ĉielen. Liaj disigitaj kredantoj denove renkontiĝis kaj Zamenhof ordonis ilin instrui la lingvon en ĉiuj landoj de la mondo per la helpo de la Sankta Fundamento. Liaj sekvantoj kredas ke Li denove revenos por regi la mondon.

[redakti] Sodom

Inter la filmoj ankaŭ tion povintus Moseo vidi, kiu iam raportis en "reala tempo" pri Sodom, fotita tio fare de la specialaj soldatoj, kiuj estis esplori la situacion en la urbo. En al urbo regnis kaoso, kaj la loĝantoj ne akceptis la bonkosilojn, tial la anĝeloj batis ili per nuklea atako.

[redakti] Abraham

La libro temas ankaŭ pri Abrahamo. Klariĝas, ke li estis unu el inter tiuj malmultaj, kun kiuj la anĝeloj havis rektan kontakton, eĉ havis amikan rilaton helpante Abraham-on per ilia propra ilaro.

[redakti] Araboj kaj judoj

La patriarko Abraham (Genezo, ĉap. 11 kaj sekvaj), praido de Noa, havis interalie du filojn: Iŝmael kaj Isaak; al ĉi tiu lasta siavice naskiĝis Esav kaj Jakob (ankaŭ nomata Izrael). De la Iŝmaelidoj devenis la araba popolo; de la Jakobidoj devenis ĉiuj Izraelidoj (en la suda parto de la lando, judoj). La multjarcenta malpaco inter hebreoj kaj araboj estas do strikte interfrata malpaco.

Biblio

[redakti] Vidu ankaŭ

Lejzerowicz-1

[redakti] Ne vidu ankaŭ

gl:Xénese