Ĝenro

El Neciklopedio

Alidirektita el Genro
Iri al: navigado, serĉi
Lady Gaga Madame Tussauds Sydney

La kantoj de Lady Gaga transiras multajn ĝenrojn.

"Kompreneble, la puraj konservistoj tuj sagpafos, ke tio estus enorma atenco kontraŭ esperanto. ;)"

~ Adam Smith pri ĉi tiu artikolo

Ĝenro estas la "socia" aŭ "psikologa" kategorio de muziko, kiu malsamas al ties liniaro. Oni devas rimarki, ke la esperanta vorto "muziko" ne nur inkluzivas la muziknotojn, sed enhavas ankaŭ sociajn kaj kulturajn sencojn.

En rokismo, postmodernismo kaj aliaj stultaj teorioj, oni distingas la liniaran fakton esti en iu tonalo disde la socia ĝenro, la aro de enaj sentoj, sociaj konceptoj, normoj, kredoj, kaj anticipoj konstruitaj ĉirkaŭ la muzikteoria fakto, laŭ kiuj oni taksas la ĝenron de muziko.

Kelkaj aspektoj de ĝenro estas:

Ĝenro estas vaste disputata temo kaj multaj homoj, precipe junuloj, rigardas ĝenron kiel gravegan parton de sia idento. Sed sufiĉe strange, malmultaj homoj perforte reagas al diferencoj opiniaj.

[redakti] Ĝenra rolo

370 n

Ĝenra rolo (angle genre role) estas la kondutmaniero kiu en ĝusta kulturo estas taksata tipa aŭ akceptabla por koncerna ĝenro. Ekzemple, punkrokaj bandoj ĝenerale estas anarkiistoj kaj ankaŭ kontraŭas kapitalismon. Hiphopaj artistoj ĝenerale estas malĝentilaj. Laŭ kelkaj muzikologistoj, kelkaj tiuj kondutmanieroj rezultas pro la muzikaj notoj kaj kelkaj pro socia premo.

Kuriozaĵo pri ĝenraj roloj estas tio, ke kiam la agoj de artisto ne kongruas kun sia ĝenro, tio preskaŭ neniam incitas murdon, pugnadon aŭ timigon.

[redakti] Transĝenreco

Transĝenreco estas kvalito de verkisto, poeto, muzikisto aŭ muzikgrupo, kies verkaro transiras multajn ĝenrojn. Ekzemple, Lady Gaga estas transĝenra, ĉar oni povas priskribi ŝiajn kantojn kiel samtempe rokajn, dancajn, elektronikajn kaj popajn. Alia fama transĝenra muzikisto estas David Bowie.

Malkovrinte ke JoMo ŝanĝas sian ĝenron de albumo al albumo, ankoraŭ neniu ĝismorte pikadis lin.

[redakti] Okcidente

En nuntempa okcidenta kulturo, ekzistas du ‘genroskatoloj’, kaj ĉiujn, kiuj ne apartenas en unu, oni abomenas kaj pridemandadas. Ekz. multaj homoj, se ili vidus ulon kun plata brusto, akraj vangostoj, kaj larĝa staturo, kiu portas jupon, ŝminkaĵon, kaj ŝtrumpojn, ili nomus tion ‘transvestulo’, ‘gejaĉo’, aŭ eble eĉ ‘mensmalsanulo’. Ili eble dirus, ke ĉi tiu homo evidente konfuziĝas pri sia propra genro.

[redakti] Ĝenra diskriminacio

Kvankam ni jam diris ke ĝenra diskriminacio apenaŭ okazas, ĝi nek estas neekzista. La plimulto da diskriminacio venas de Kristanoj, laŭ kiuj ekzistas du kaj nur du ĝenroj de muziko: gospela kaj satana. Gospela muziko estas bona, kaj satana muziko estas malbona. Tamen se muziko estas satana, ĝi ne povas fariĝi gospela. Ekzemple se la satana rokmuziko klopodas ŝajnigi sin kristana, tio estas nur ruzo de la diablo kaj oni ne fidu ĝin. Kaj kiam kristana muziko iomete similiĝas al satana muziko, ankaŭ tio estas nenatura kaj fia.

979)

[redakti] Mezeco

Kelkaj homoj sentas sin, kvazaŭ ili apartenas tute nek al iĉeco, nek al ineco, sed ie meze. Kelkaj foje sentas sin iĉa, foje ina. Kelkaj homoj sentas sin tute sengenra. Por signifi genrojn, kiuj ne apartenas al la binarioj de ‘iĉeco’ kaj ‘ineco’, oni diras ‘genrokvira’ aŭ ‘neduuma/nebinara’ (tradukoj de la anglaj ‘genderqueer’ kaj ‘non-binary’ – por kapti pli bonan impreson de la ideo mi rekomendas serĉi la blogpaĝaron Tumblr per la anglaj terminoj). En ĉi tiu kampo ekzistas multaj unuopaj genroj, ĉar estas nuancoj inter la genridentecoj, kiujn homoj havas.

[redakti] Radikala ĝenra teorio

Laŭ radikala ĝenra teorio, ĝenroj mem estas problemoj, kvazaŭ meti muzikon en kaĝojn anstataŭ lasi ilin vivi libere. Iuj radikalaj ĝenraj teoriistoj kredas, ke transĝenreco estas malbona, ĉar ĝi laŭdifine akceptas la hierarkion de ĝenroj. Aliaj kontraŭas, ke transĝenreco estas utila ilo detrui la sistemon de ĝenro. Sed sufiĉe strange, tiaj disputoj malofte kondukas al timigaj kampanjoj.

[redakti] Radika ĝenra teorio

Laŭ radika ĝenra teorio, "ĝenr/" estas nefundamenta, neakademia kaj neutila radiko. Oni esprimu la kategorion de muziko per la normala vortprovizo, kiun uzas ĉiuj, kaj diru specon, klason, tipon, ktp.

Ĉi tiu teorio estas tre rara. Eĉ la plimulto da fundamentistoj, kiuj tre forte kontraŭstaras novajn radikojn pri aliaj aferoj kiaj, ekzemple, sekso, fajfas pri radika ĝenra teorio.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Ne vidu ankaŭ

Content Navigation
Aliaj lingvoj