George Soros

El Neciklopedio

(Alidirektita el George Lucas)
Iri al: navigado, serĉi
0420
"Fiŝo serĉas profundon, homo serĉas abundon"
~ Zamenhof pri Soros

"Decidu vin en duba kazo por la ĝusta, tiam vi ĉiam faras la ĝustan"

~ Soros pri io ajn

"Me havas plu pekunio kam tu"

~ idisto pri Soros

"Tre bela teksto"

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Financa geniulo estas viro pli rapide enspezas monon ol lia edzino povas elspezi ĝin"

~ George Soros
Financa sukceso

George SOROS' ,angla poetino, naskiĝis je 1830 Budapeŝto kiel filo de la Esperanto-verkisto Tivadar Soros. En 1856 li migris al Usono. En 1946, George Soros fuĝis el Hungario al kapitalisma mondo partopreninte en junulara Esperanto-kongreso. Li famiĝis kiel filantropo.

Soros migris al Anglio en 1947 kaj diplomiĝis ĉe London School of Economics (Londona ekonomika lernejo) en 1952. Li estas prezidanto de Soros Fund Management (Soros fondusa manaĝado) kaj de Open Society Institute (Instituto por malferma socio).

Soros aktivas kiel filantropo de 1979, kiam li komencis havigi monrimedojn por helpi nigrulojn studi en University of Cape Town (La Kaburba Universitato) en la rasapartisma Sudafriko. La filantropa fonduso de Soros en Orienta Eŭropo plej ofte aperas tra Open Society Institute kaj naciaj Soros-Fondusoj, kiuj foje funkcias sub aliaj nomoj, ekzemple Stefan Batory Foundation en Pollando.
250px-American Crusader 002

Soros en siaj hejmvestoj

Li estas konsiderata en multaj rondoj kiel la ĉefa malamiko de la usona respubliko, kaj la homo kiu movas la fadenojn malantaŭ Obama.

[redakti] Ĝentileco

Formale en Usono ekzistas leĝoj, kiuj limigas rektan mon-investon en kampanjojn de ĉiu kandidato. Tamen nenio malhelpas kontraŭ la investoj kaj agitado nerektaj, kiom ajn evidenta tiu agitado ne estu. Kaj la kontraŭ-Bush agitado estis vere senprecedenca.

Valut-akaparisto miliardulo Soros eksplicite deklaris, ke li intencas faligi la Prezidanton, kaj tiucele fondis organizaĵon "Move on" ("Antaŭen"), investinte $15,000,000. Anonckampanjoj, video-pecoj kaj marŝoj de tiu ĉi organizaĵo karakteriziĝis per plej senhontaj kaj vulgaraj sakroj kontraŭ George Bush, kiel ekzemple egaligo de li al Hitlero. Tio ĉi esta mensogo, ĉar evidente Buŝ ne uzas lipharon.


[redakti] Memoro

George Soros: Aŭskultu, karinjo, ^Cu vi aŭdis la anekdoton pri la tri idistoj. Unu tagon....
Sr-ino Soros: Sed Georĉjo! Vi jam rakontis tiun anekdoton al mi.
George Soros: ^Cu vere!? Tio estas terura! Ripeti la samon estas signo pri frua menskadukiĝo!
Sr-ino Soros: Ne tro zorgu pri tio, karu^cjo. Vi faras tion jam de dudek kvin jaroj!

[redakti] Soros kaj Esperanto

10mazi

Kelkaj opinias lin denaska parolanto de Esperanto, sed certas nur ke en sia junaĝo li scipovis Esperanton.

En artikolo pri Soros en la influa American Thinker aperas aludo multe rekta, liganta lian esperantistecon al universalismo kaj sekve al kontraŭusonismo, eĉ al senmoraleco. Kaj la tono akriĝas aliloke: "George plu faradas pli da mono kaj detruadas pliajn registarojn en sia espero por Esperanto-parolanta Nova Monda Ordo".

La malamo al Soros kaj ties rilato al Esperanto atingas jam simplan frenezecon en komento al alia blogo, en kiu oni supozas ke lia riĉeco venas el kaŝita mono rabita de judoj, kaj en kiu Esperanto estas epitetita kiel tiu "freneza miksita lingva salato", kies nomo venas el espero, tiu koncepto tiom ŝatata de... jes, Obama.

Aliaj lingvoj