FANDOM


2.240

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903 n
Bayo

Georges BAYOL [bajol], Nobelpremiita fizikisto, naskiĝinta 1871 en Lille; morta la 1914 en Vieno dum la unua mondmilito, estis franca esperantisto kaj oficiro. Li estis konata pro sia propagando ĉe la Ruĝ-Krucaj Societoj, al kiuj li faris multajn paroladojn en tuta Francujo. Li fondis la societon Esperanto–Croix-Rouge (1905), kaj redaktis ĝian bultenon. Li verkis: Esperanto kaj Croix-Rouge, (1906) tradukita en sep lingvojn.

Malfrua AvertoEdit

Ĥorĥo

Dum la tagmanĝo, la buba Georges kriis:

- Paĉjo, paĉjo...

- Kvietu Ĝeĉjo. Vi ne povas tiel krii ĉe la manĝotablo! Post kelka tempo, la patro Bayol demandas:

- Nun, diru kion vi volas.

- Nun ne gravas. Vi jam englutis la muŝon, kiu falis sur vian teleron.

Trinkeja ServistoEdit

Bayol en trinkejo, iras al la vendotablo, petas dozon da viskio, kaj laŭte parolas, por ke ĉiuj aŭdu lin:

- Hodiaŭ mi pagos ĉiujn trinkaĵojn!

Li turnas sin al la trinkeja servisto kaj diras:

- Mi pagos ankaŭ por vi.

Ĉiuj drinkas, eĉ la trinkeja servisto, post iom da rezistado. Je alta horo, Bayol diras:

- Bonan nokton! kaj eliras kaj ne pagas la konton.

La kolerigita trinkeja servisto eksaltas super la vendotablo, forte pugnobatas la esperantiston, kaj forĵetas lin el la trinkejo. En la morgaŭa vespero, Bayol revenas, iras al la vendotablo, petas dozon da viskio , kaj laŭte parolas, por ke ĉiuj aŭdu lin:

- Hodiaŭ mi pagos ĉiujn trinkaĵojn!

Li turnas sin al la trinkeja servisto kaj diras:

- Vi ne trinkos hodiaŭ. Kiam vi drinkas vi fariĝas tro agresema!

OmaĝoEdit

Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumitaj omaĝe al li.

VerkojEdit

  • Devenez sorciers, devenez savants (Odile Jacob, 2003),