Georgio
El Neciklopedio
"Ne sufiĉas ploro al kreditoro"
~ Zamenhof pri debetoj de Georgio
"Georgia es un stato del Statos Unite. Le capital de Georgia es Atlanta."
~ Interlingvaa Vikipedio pri Georgio
Georgio (საქართველო) estas grupa seksumo inter viroj kaj virinoj. Orgio estas nurvira grupseksumo, kaj orgiino nurina. Georgio estas la nacia sporto de Kartvelio.
Georgio kromnomiĝas "La persika ŝtato". Atlanta estas ĝia ĉefurbo kaj plej loĝata urbo.
Mojose :) Mirinde, ĉu ne, kiel longe oni povas vivi sen scii tiujn aferojn...
Enhavo |
[redakti] Usono
Malgraŭ la usona puritanismo, Georgio fariĝis la 4-a ŝtato de Usono je la 2-a de januaro 1788. Georgio estis la lasta kolonio, kiu leĝigis la Usonan Konstitucion. Pro troa puritaneco de usonanoj, kiu volis fari sadomasoĥismon, kontraŭleĝa, ĝi deklaris sin sendependa de Usono la 21-an de januaro 1861, kaj estis unu el la sep originaj Konfederaciitaj Ŝtatoj de Ameriko. Ĝi estis la lasta ŝtato, kiu reeniĝis en Usonon, la 15-an de julio 1870.
[redakti] Aidoso
Post la seksa revolucio de la 1970-aj jaroj en kelkaj okcidentaj landoj tiu sperto de georgio kie ĉiu seksumis kun ĉiu estis moda, ĝis kiam la apero de la aidoso kaj aliaj seksaj malsanoj, malpliigis tiun modon.
[redakti] Koka-Kolao
Georgio estas patrolando de Koka-kolao. Ĝi estas produktata de The Coca-Cola Company (La Koka-kolaa Firmao) en Atlanto. Originale ĝi estis vendita de John S. Pemberton kiel kuracilo por multaj malsanoj en Georgio dum la malfrua 19-a jarcento.
[redakti] Okazaĵo
Atlanto, Georgio. Viro nuda krom orelringoj promenadis en la mezo de la Avenuo Piedmont, je ĉirkaŭ la 5-a ptm ("la 5-a horo matene" ekster Usono). Aŭtoj deviadis por eviti trafi la nudulon. Li estis ruĝhara, kun tatuaĵoj sur la brakoj, kolo kaj dorso. La polico ordonis, ke li moviĝu for de la vojo. Unue, la viro komplezis; sed kiam la polico klopodis aresti lin, li ekbaraktis, sin liberigis de ilia stringo, kaj reenkuris en la mezon de la trafiko. Denove stirantoj devis bremsi kaj devii por ne renversi lin. La polico kursekvis la viron kaj lin kaptis. Li estis tre paranoja, ripete protestante, ke li jam ne uzas drogojn, kaj ke li kredas, ke li estas en Indiano. (Ja inter liaj paperoj estis Indiana adreso.) La viro ŝajne estis sub la influo de nekonata drogo. Oni enkarcerigis lin pro moka konduto.
Nenia komento necesas...