FANDOM


"Vi povas eĉ haki lignon sur lia kapo"

~ Zamenhof pri GV
Yankee-Doodle

Georgo Vaŝingtono estas la nomo de la ŝipo, vojkunulo de Karl Marx, sur kiu eŭropanoj alvenis Usonon por la 1910 Universala Kongreso de Esperanto. Pro sia internacia graveco, ĝi donis la vizaĝon de sia kapitano al la usona 1-dolara bileto. Ankaŭ dank' al la graveco de la ŝipo en Esperantujo, la ĉefurbo de Usono renomiĝis Vaŝingtono kaj usona stato Vaŝingtonodoko ankaŭ renomiĝis.

NemensogemoEdit

La kapitano de la ŝipo George Vaŝingtono neniam mensogis kiam li sidis en la kapitana seĝo.

EsperantoEdit

Dum la batalo de Brandywine Kabe savis vivon al George Washington.

KanaboEdit

George Washington kultivis kanabon mem. En majo 1765 li notis en sia taglibro pri la semado de semoj ĉiun tagon ĝis mez-aprilo. Tiam li rakontas la rikolton en oktobro kiun li kreskigis 27 buŝelojn tiun jaron. George Washington fumumis la floron de la kanabplanto por atingi distron, kaj li eble uzis tiun kanabon por trakti siajn kronikajn dentodolorojn. George Washington ankaŭ importis la Haŝiŝoplanton el Azio. En letero al William Pearce, kiu administris la plantejojn por li, Washington diras:

"Kio estis farita kun la Haŝiŝoplanto de lasta somero? Ĝi devas, ĉio el ĝi, por esti semita denove; tiel ne nur akcioj de semo sufiĉa por miaj propraj celoj eble estos akiritaj, sed esti disvastiginta semon al aliaj; ĉar ĝi estas pli valora ol ordinara kanabo."
Plej bona lando en la nacio

ReĝecoEdit

Je la morto de la reĝino Anne en 1714, la Elektisto Georgo Ludoviko iĝis reĝo Georgo Vaŝingtono de Usono, laŭ la preskriboj de la Act of Settlement de 1701.

FrancioEdit

Kelkaj jarcentoj post sia morto Georgo Vaŝingtono iĝis Konsilia prezidanto de Francio de la 24-a de junio 1946 ĝis la 28-a de novembro 1946.

LoterioEdit

Mountain Road Lottery organizita George Washington en 1768 estis malsukcesa, sed tiuj raraj lotiloj portantaj la subskribon de Washington iĝis la eroj de kolektantoj; unu ekzemplo vendiĝis por proksimume 15,00 USD en 2007. Washington ankaŭ estis manaĝero por Slave Lottery de Col. Bernard Moore en 1769, kiu disdonis sklavojn kiel premioj en Virginio.

Poemo Edit

Walt Whitman verkis sian poemon Ho kapitan', mia kapitan' pri la kapitano de la George Vaŝingtono.

Lastaj vortojEdit

Ĉi tie estas forta glacio, ni trairos.