Germana lingvo
El Neciklopedio
"Germana vikipedio estas unu el mia celoj por lerni germanan"
~ Nerdo pri germana lingvo
"Germano estas pli simpla lingvo, ĉu?"
~ Usonano pri germana lingvo
"Via germanpovo estas ega"
~ Krokodilo pri la germana
"Eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj"
~ Zamenhof pri iu ajn
Germana lingvo estas aĉa praformo de Volapuko parolita de aŭstraliaj hotentotoj antaŭ la invado de esperantistoj al tiu lando dum la dua interlingvamilito.
Por korekti paroli la lingvon, oni devas krii la plejeble malagrable. Antaŭ la dua intelingvamilito, germana lingvo estis tre facila, ĉar uzas nur 2 vortojn, vidu kelkaj frazojn:
- Heil Hitler! (Saluton!)
- Heil Hitler? (Saluton, kiel vi fartas?)
- Hitler Heil Heil (Bone dankon!)
Sed, post dua mondmilito oni malpermesis tiujn du vortojn kaj oni devis uzi plej simplan sintakson. Kiu scipovas la latinon, la sanskriton, la ortodoksan grekan kaj la arkaika rusan inversigon facile parolos la germanan post mallonga sepjara lernado, se tiu lernus dum 8 horoj tage dum 6 tagoj semajne kaj farus ekstran kurson dimanĉe. Oni komencas studi der, des, dem, den, die, kaj poste ĉio venas rapide. Ege facilas: por klare vidi ĝin, ni vidos ekzemplon:
Unue, oni prenas germanan libron pri la germana, kiu povas esti bonega volumo bindita tuale, publikigita en Dormünd, kiu temas pri uzoj kaj alkutimiĝoj de hotentotoj (germane: hottentotten).
La libro rakontas, ke kanguruoj (Beutelratten) estas kaptitaj metita en kaĝojn (Kotter), ŝilditaj de tualo (Lattengitter) por protekti ilin de malvarma aero. Tiujn kaĝojn oni nomigas en la germana kaĝoj kovritaj per tualo (Lattengitterkotter), kaj kiam ili enhavas la kanguruon, ili estas Lattengitterkotterbeutelratten, tio estas, la kanguruo de la kaĝo kovrita per tualo (ĉu tualkovritkaĝkanguruo?)
Tagon hotentotoj kaptis murdiston (Attentater), akuzatan mortigi patrinon (muter) hotentotan (Hottentottermutter), kies infano stultas kaj balbutas (stottertrottel). Tiu patrino estas, ne la germana, Hottentottenstottertrottelmutter, kaj ties murdisto, Hottentottenstottertrottelmutterattentater. Polico kaptis lin kaj metis lin en kaĝo kangurua (Beutelrattenlattengitterkotter), sed la kaptito eskapis.
Tuj serĉado komencas, kaj baldaŭ venas militisto hotentota kriante: Mi kaptis la murdiston! (Attentater).
-Kian?, demandas tribestro.
-Tian Lattengitterkotterbeutelratterattenattentater, respondas la militisto.
-Tiun murdisto kiu estis en la kaĝo de kanguruoj kovrita de tualo?, demandas la hotentotestro.
-Li estas -penas diri la indiĝeno -la Hottentottenstottertrottelmutteratentater (murdisto de hotentota patrino de infano stulta kaj balbutanta).
-Diable! -respondas la ĉefhotentoto- vi devis diri dekomence, ke vi kaptis la Hottentotterstottertrottelmutterlattengitterkotterbeutelrattenattentater.
Kiel oni povas vidi, la germana estas tre facila. Sufiĉas havi nur iom da intereso.



