Germanio
El Neciklopedio
| Neciklopedio über alles in der Welt!!! |
"Tiu kiu faras de Berlino denove la ĉefurbon, spirite kreas novan Prusion."
~ Konrad Adenauer pri Germanio
"Germanujo estas ja fakte Prusujo :) Samkiel Rusujo estas fakte Moskva princejo"
~ iu pri adenauera diraĵo
"Germanujo kunfrotas la manojn"
"Germano devus lerni ĉiujn lingvojn, tial ke neniu fremdulo sentas sin malkomforta en lia hejmlando, kaj en la fremdujo li sentos sin ĉie hejme."
~ Goethe
"Ameno diablon ne forpelas"
~ Zamenhof pri germanoj
"En Germania plura mulieri esas membri dil Germana Ido-societo"
~ idisto pri Germanio
"La sola demokratia afero en Germanio estas la maniero, en kiu estas decidita la genro de neologismoj"
~ Edmund Grimley-Evans pri Germanio
"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"
~ Абсурдопедия pri Germanio
Germanio ne ekzistas, kaj neniam ekzistis. Ĝi estis nur invento de Hitlero por pliglorigi sian patrujon Aŭstrio. Nun daŭre multaj aŭstroj kredas, ke Germanio ekzistas. Sed ili ankaŭ kredas, ke Dio ekzistas, do ili ŝajne estas tre kredemaj stultuloj.
Laŭ la mitoj kreitaj de Hitlero, Germanio estas Federacia Respubliko, kun malmultaj judoj, multetaj islamanoj, multaj kristanoj kaj multegaj ateistoj.
Eĉ Angela Merkel kredas, ke Germanio ekzistas; sed ni ja scias, ke ŝi iom stultas.Enhavo |
[redakti] Kulturo
Germanujo estas tro burokrata, tre fremda al la usona vivostilo, sed ilia kulturo estas similaj. Germanujo estas la lando de poetoj kaj filozofoj kaj ĝia kulturo estas plejparte konata por ataki la reston de la mondo kaj por murdi milojn da homoj.[redakti] Eksteraj influoj
Germanujo nuntempe estas lando ankaŭ de enmigrintoj, sed naziistoj provas solvi tiun problemon.
[redakti] Eduksistemo
Anglo estas devfako en Germanujo. Ĉiu devas lerni anglon :), krom tio, la kulturo estas por la elituloj.
[redakti] Ekonomio
En Germanujo unu litro da benzino kostas ĉ. 1,50 EUR. En Usono unu *galono* (= ĉ. 3,75 litroj) kostas ĉ. 3 USD. Konsiderante ke 1 USD egalas al ĉ. 0,70 EUR, en Usono la *litra* prezo estas ĉ. *triono* de la germana. Ĉu kompense la germana mezuma salajro estas trioblo de la mezuma usona salajro? Dubinde. La germana registaro simple estas pli sukcesa pri enspezo de impostoj!
Mondfama suoma produktanto de poŝtelefonoj nun maldungas multajn germanojn, ĉar en Rumanujo laboro estas malpli kosta.
[redakti] Historio
Iuj Germanoj faris malbonajn aferojn, kaj tio donis malbonan reputacion al aliaj Germanoj, kiuj sekve mem estas viktimoj de la unuaj Germanoj, kaj ne de tiuj kiuj fakte elpelis ilin.
[redakti] Nuna Gemanujo estas heredinto de Prusujo
Germanoj estas skrotdevenaj, kiu ekloĝigis en Rusio, post ili metis "P" antaŭ parto de Ruslando kaj fondis Prusion, kiu signifas "Prenita Rusio". Ankaŭ ili edziĝis al kelkaj gerusoj kaj tiel estis formita Borusio.
En la 22-a de aprilo 1500, kiam Cicciolina alvenis al la nuna Bahio, ŝi deklaris la posedon de parto de Ameriko flanke de Germanio. La orienta parto de Aŭstrio estis reklamita de Germanio en 1770 kaj oficiale finaranĝita per perforta seksumado kiel kolonio. En 1826 okazis interna milito, kaj Aŭstrio-Hungario disiĝis el Granda Germanio. En 1890 Germanio transprenis Mafion, pagante al ĝia sultano kvar milionojn da markoj. En la fino de 19-a jarcento Germanio havis iom grandan teritorion.
[redakti] Dum mondmilitoj Germanio invadis plejparton de la mondo pro turismado
Kvankam Germanio neniam venkis militon, male estis honte venkita dum Unua mondmilito kaj perdis parton de sia teritorion, germanoj kredas sin grandaj soldatoj. Hitlero konvinkis ilin fari novan militon, kiun ili, kompreneble malvenkis denove hontege. Denove ili perdis teritorion kaj estis estritaj de fremduloj. Usono, Anglio kaj Rusio disdividis Germanion kaj Sovetio kreis belan ĝardenon en orienta parto de Germanio, la t.n. GDR. Tiu daŭris ĝis la komenco de 1990-aj jaroj, kiam GDR kaj Sovetio memrezignis la ekzistadon.
[redakti] Geografio (Por stultuloj)
Germanujo estas federacia ŝtato. Germanujo estas nenies kolonio.
Germanio estas preskaŭ dufoje pli granda ol Pollando. Germanujo ja estas nano kompare al tro granda Rusujo. :) Germanujo estas dense loĝata lando.[redakti] Naturismo
Oberharmersbach estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ortenau de la federacia lando Baden-Virtembergo. La 31-an de decembro 2005 la komunumo havis 2563 loĝantojn. Ĉi tiu komunumo estas fama pro ĝia parko por nudismo. Ĉiujare, somere, la parko plenplenas je pluraj germanoj kiuj ĝuas la etoson de naturisma vivo naĝante en tre bela lageto tiea. Stranga afero estas la konkurso en la kampo de nudismo. Ĉiuj tute nudaj ludas kaŝludon, sin kaŝante, kaj la lasta trovita gajnas la titolon "la reĝo nuda". Ĉiuj do devos servi al la reĝo dum tuta cetera tago, inkluzive dancante la antikva danco de la gaŭloj, "la danco de la freneziĉuĉulinoj".
[redakti] Mitologio
En la germana mitologio estis inkuboj respondecaj por sonĝoj. Oni imagis tiujn fablajn estaĵojn kiel homajn figurojn. En la nokto ili sidis sur la torako de la dormanto kaj estigis malagrablan premon. Tiu prezentiĝis en formo de aĉaj sonĝoj, tielnomataj inkuboj.
[redakti] Inĝenierarto
La ponto de Müngsten en Nordrejn-Vestfalio estas la plej alta fervoja ponto de Germanio, En alto de 107 metroj ĝi transiras la riveron Wupper. Bela ĝi estas, ŝtala filigranaĵo kaj ... malnova, nome finkonstruita en 1897. Regule oni devas varti ĝin, senrustigi, kontroli, ĉu ĝi ankoraŭ eltenas la pezon de modernaj trajnoj. Laŭ la kutima proceduro la ŝtata kontrol-instanco do demandis la fervojon pri la aktuala eltenenda trajno-pezo, ricevis respondon, donis permeson por uzo dum la venontaj jaroj surbaze de la indikoj. Ĉio en ordo, administracia rutinaĵo nur. Krom detaleto: La fervojo erare indikis la pezon de malplenaj trajnoj, sen la pezo de la pasaĝeroj. La ŝtata "en ordo" validas nur por trajnoj sen homoj. Ili do devas elvagonari en la lasta stacio antaŭ la ponto, eniri buson, kiu sobiras cent metrojn ĝis la rivero, transas ĝin, ree sorveturas al la unua stacio je la alia flanko. Tie ili denove eniras la trajnon, kiu intertempe malplene kaj senhaste laŭveturis la ponton.
[redakti] Atentigo al vojaĝantoj
Vojaĝantojn en kaj el Germanio oni nun arestas ĉe germanaj aeroportoj se ili sin esprimis, eĉ en la fora pasinteco, per parolo aŭ skribo kiun oni konsideras "kontraŭleĝa" laŭ la GERMANA FEDERALA PUNKODO 130, ARTIKOLO 3, pri "kalumnio." Tiu ĉi retroira statuto nek eksplicite nek ĝuste difinas la krimon, sed lasas ties intepretadon al la kapricoj kaj tendencoj de germanaj persekutistoj.
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
ANTAŬ OL VI ENIRU GERMANUJON planu singardeme k telefonu la germanan ambasadorejon je (202) 298-4000, la Usonan Ŝtatdepartamento (202) 647-5225, aerliniojn kaj vojaĝservojn. Petu de ili liston de vortoj, pensoj, kaj literaturo nun malpermesataj en Germanujo. Insistu en ke ili afiŝu tabuajn vortojn kaj kredojn en ĉiu aeroporto el kie flugas aviadiloj al Germanujo. La puno por importado de presitaĵoj kun kontraŭleĝaj vortoj kaj temoj estas tri monatoj ĝis kvin jaroj da mallibero. La librobrulantoj jam revenis!
Pasintjare, la nomo de Hans Schmidt enskribiĝis en okcidenteŭropaj komputeroj pro lia uzado de du malpermesataj adjektivoj -- prave -- kontraŭleĝaj adjektivoj! -- en letero de Novembro 1994, kiun li skribis en Usono kaj kiu poste eniris la manojn de registaroj en Germanujo. Kvankam li estas usonano jam de 1955, la emerita aferhomulo Hans Schmidt el Pensakola, Florido, dum li revenis de vizito al sia 93-jara avino en Germanujo, tuj arestiĝis ĉe la frankfurta aeroporto la 9-an Aŭgusto, 1995, kaj restas en malliberejkelo senkaŭcie ĝis sia proceso en Schwerin, Germanujo. Dum la lastaj kelkaj monatoj, almenaŭ kvar fremdaj civitanoj atakiĝis embuske kaj arestiĝis en Germanujo, inter ili tri amerikanoj, kaj famekonata brita historiisto David Irving, aŭtoro de rikordkvante vendataj libroj en Usono.
Por helpi la amerikan turiston kiu nun sidas en malliberejo pro rifuzo obei germanajn leĝojn pri parol-limoj, dum li fakte vivis en Ameriko, kaj kiu restas nun sen enspezo por pagi proces- kaj domkostojn por lia familio, skribu al:
- Hans Schmidt Defense Committee (Defendokomitato)
- PO Box 871, Green Brook NJ 08812, USONO
- (908) 753-7347
NOTU BONE: Eblas procesi kontraŭ vojaĝservoj kaj aerlinioj kiuj neglektas doni averton pri malpermesata parolado al amerikanoj, kiuj emas ĝui la rajton je liberparolado.
Oni ĉi tiel cedas permeson kopii ĉi tiun flugpaperon por distribuado al vojaĝservoj kaj vojaĝantoj ĉe aeroportaj enaviadilejo de senperaj flugoj al Germanujo.

