Giganta polpo
El Neciklopedio
"Ĉe l' freŝa faro"
~ Zamenhof pri giganta polpo
La polpo estas tre inteligenta, kaj povas uzi klavarojn rapide kaj precize. Multe da la hodiaŭa retpoŝto venas el gigantaj polpoj.
La giganto polpo manĝas fiŝojn, ŝarkojn, rajojn, nudajn naĝantojn, kaj malgrandajn submarŝipojn.
Enhavo |
[redakti] Homkaptado
La biblia vortgrupo "kaptistoj de homoj" estas bonega priskribo de la giganta polpo. Polpoj ja ofte kaptas homojn, aŭ por sporto aŭ komerco, aŭ simple ĉar ili ŝatas la guston de homa karno kaj sango.
Homkaptado pli facilas dum la sumero, kiam multaj knaboj kaj knabinoj iras la plaĝon por malvarmetigi sin. La polpo atendas, kaŝita inter rokoj, koraloj ktp, ĝis kiam la homo sufiĉe alproksimiĝas. Tiam la polpo ektenas la predon per tentaklo ĉirkaŭ la gambon, talion aŭ brakon, kaj rapide tiras suben.
Vintra homkaptado bezonas pli da lerteco. Oni kutime kaptas dum la nokto, kiam la homo dormas. Sub la lito ofte troveblas kaŝita klappordo. La kaptisto etendas la tentaklon tra subtera kanalo, silente malfermas la klappordon, kaj subite ektenas la bongustan terulon.
Laŭ la polpoj, manĝeblas homoj de ambaŭ seksoj kaj ĉiuj aĝoj, sed junaj inaj specimenoj havas la plej molan karnon. Oni manĝas kun naĝiloj de sirenoj, kaj freŝa maralgo. Franda!
[redakti] Kultura signifo
- Laŭ unu teorio, la Polipa Dio, kiun adoris studentoj, fakte estas giganta polpo.
- La tentakloj de la polpo servis kiel modelo por la koncesia sistemo de la pica industrio.
[redakti] Konsiloj
Por ke polpoj ne kaptu vin…
- Gardu vin pri retpoŝtaj invitoj al plaĝaj festoj.
- Se vi rimarkas, ke giganta polpo ŝtele ĉasas vin, telefonu al via nacia ministerio de defendo. Eble la Unuiĝintaj Nacioj sendos packonservan forton.
- Ĉu vi jam kontrolis sub la lito por klappordoj?
[redakti] Vidu ankaŭ


