Giganto

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Li vivas sur la tero kiel en infero"

~ Zamenhof pri giganto
Giganto3

"AAAAAAAAAAAAAIN"

~ Aaaaa pri giganto

"Das Original ist genial!"

~ Hans-Georg Kaiser

"Ben scribite"

~ Interlingvaisto

Giganto (bonalingve ulego aŭ egulo) estas ulo, kiu gigas. Gigantoj ne havas malmolan surfacon, sed ilia denso kreskas gradiente enen. Tamen ili povas havi kompaktan kernon – kiu estas eble neceseja por ilia formado – sed kiu konsistigas nur etan parton de ilia maso.

La vorto devenas el la greka plurala vorto gigantes (Γίγαντες), kies singularo estas gigas. En la devena greka senco, la "gigantoj" estas la cent filoj de Gejo, la diino de la tero.

En pli ĝenerala senco, oni nomas kiel "gigantoj" ankaŭ ekz. la nord-ĝermanan Lokion, la grekan Polifemon, kiu krome estis ankaŭ nur unuokula, kaj la biblian Goliaton.

[redakti] Biblio

Genezo 6:1-22

Kaj kiam la homoj komencis multiĝi sur la tero kaj al ili naskiĝis filinoj, tiam la filoj de Dio vidis la filinojn de la homoj, ke ili estas belaj; kaj ili prenis al si edzinojn el ĉiuj, kiujn ili elektis. Kaj la Eternulo diris: Ne regos Mia spirito inter la homoj eterne, pro iliaj pekoj, ĉar ili estas karno; ilia vivo estu cent dudek jaroj. Gigantoj estis sur la tero en tiu tempo, eĉ post kiam la filoj de Dio venis al la filinoj de la homoj kaj ĉi tiuj naskis al ili. Tio estis la fortuloj, tre famaj de plej antikva tempo.

[redakti] Usona Giganto

La usona giganto estas rimarkeble malsama de la aliaj specioj de gigantoj pro ĝia ne-fucking-believably granda stomako. Tiu giganto estas konata pro ĝia kutimo manĝi amasaj kvantoj de Big Mac. Fakte, ĝi povas manĝi sufiĉe Big-Makon en unu tago por plenigi la kontinento / lando (kion vi preferas) de Aŭstralio.

Content Navigation
Aliaj lingvoj