Gilotino

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Badische Guillotine

"La malriĉuloj manĝu brioĉon."

~ Gilotinitino

Gilotino (bonalingve demokratilo) estas simpla maŝino por korekti ekonomian malegalecon.

La maŝino konsistas el alta vertikala kadro, en kiu estas peza akra klingo, aŭ almenaŭ ono de klingo. La klingo estas levata per ŝnuro kaj poste lasata fali sur la kolon de la reĝo, reĝino, reĝido, nobelo aŭ alia troriĉulo, fortranĉante la kapon disde la korpo.

Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.