Ginekologio
El Neciklopedio
"Ludo aparte, kaj afero aparte"
~ Zamenhof pri Ginekologio
"Via rezonado estas tute fuŝa, laŭ mi"
~ mi
Ginekologio, bonalingve porinakuracado, estas medicina fako pri seksaj ludiloj. Ginekologo laboras, kie aliaj homoj ludas!
Enhavo |
[redakti] Diskuto
Pediatro kuracas infanojn (principe pri kiu ajn malsano), veterinaro kuracas bestojn (principe pri kiu ajn malsano), sed ginekologo specialistiĝis nur pri certaj malsanoj, kiujn povas havi nur virinoj. Se infano havas malvarmumon, oni eble konsultas pediatron, kaj se hundo havas malvarmumon, oni eble konsultas veterinaron; sed se virino havas malvarmumon, oni dubas, ke ŝi konsultas ginekologon.
[redakti] Demando
- -- Kio estas la simileco inter sana hundo kaj la miopa ginekologo?
- -- La nazo de ili ambaŭ estas daŭre malseka.
[redakti] Strangaj kazoj
Konsternita kuracisto elfuĝis al sojlo por fumpaŭzo nervoze ekĉifis cigaredon kaj rakontas al kolego:
- Mi teruran pacienton nun akceptis - kun du paralelaj dentovicoj!
- Vere estas ne tre kutime.
- Vidu, mi ne estas dentisto. Mi estas ginekologo!
[redakti] Alie
- Doktoro, mi venas por ke vi eltiru al mi denton, kiu ege doloras.
- Pardonu, sinjorino, sed mi ne estas dentisto, mi estas ginekologiisto.
- Nu, jes, atendu, atendu ke mi montros al vi kie mi havas la denton.
[redakti] Detaleto
Ino iras al kuracisto
- Sinjoro doktoro, mi ŝatus havi infanojn, kaj mi ne sukcesas.
- Sinjorino, bonvolu senvestiĝi kaj kuŝiĝi ĉi tie.
- Sed, sinjoro doktoro, mi preferus, ke la infanoj estu de mia edzo.
[redakti] Akuŝo
Juna viro sendas sian edzinon al kuracisto, por scii, ĉu ŝi estas graveda. Vespere li demandas ŝin:
— Nu, anĝelo mia, kion diris la kuracisto?
— Li simple gluis sur mian ventron malgrandan etikedon. Rigardu.
La perpleksita edzo rimarkas, ke la teksto presita sur la etikedo estas nelegebla per nuda okulo. Li prenas lupeon kaj deĉifras: «Kiam vi povos legi tion sen lupeo, estos tempo por via edzino iri en akuŝejon».
[redakti] Antaŭe
En la kamparo, juna kamparanino estas naskonta. Ĉar tiam en tiu malmoderna vilaĝo ne estas eĉ elektro, oni ekbruligas kandelon kiun tenas la edzo, dum la akuŝistino okupiĝas pri la edzino. Subite la akuŝistino ekkrias: Estas knabo!
La edzo: Ho! Mi estas freneza pro ĝojo! Mia unua kna....
Interrompas la akuŝistino: Atendu! Estas dua knabo!
La edzo: Kia nekredebla ghojo: du knaboj je unu fojo....
La akuŝistino: Atendu! Estas tria! Ho, estas kvara!
La edzo subite estingas la kandelon.
La akuŝistino: Sed kial vi estingis la kandelon? Mi nenion vidas plu.
La edzo: Eble estas la lumo kiu altiras ilin...
[redakti] Amatora ginekologisto
Zorgema patro al la alveninta filino:
- --Ne plaĉas al mi via nova amiko. Li estas malsaĝa kaj tre malĝentila.
- -- Ne, paĉjo. Li estas ege saĝa. Li estos granda kuracisto. Imagu, post ses semajnoj de nia amikiĝo li sukcesis liberigi min de tiu malagrabla malsano, kiu turmentis min ĉiumonate dum kelkaj tagoj.
[redakti] Kie?
Amanda devas iri ĉe ginekologo la unuan fojon en sia vivo. Ŝi estas ege impresita, des pli ke la ginekologo estis viro. La kuracisto diras al ŝi ke ŝi senvestiĝu, kaj ŝi respondas:
"Pardonu min, sinjoro kuracisto, sed mi estas iom timema. Ĉu vi bonvolus tiri la kurtenojn dum mi senvestiĝas?"
"Kompreneble," la kuracisto akceptas.
La kuracista kabineto fariĝas tute malhela, kaj Amanda forprenas siajn vestojn. Kaj tiam ŝi demandas:
"Kien mi metu miajn vestojn?"
"Ĝuste tien kie vi estas," li respondas. "Apud miajn."
[redakti] Blondulino
Blondulino ekeniras en ginekologan kabineton:
- Sinjoro doktoro, ĉu ne ĉi tie mi forgesis mian kalsoneton? Ne? Do mi demandos okuliston.
[redakti] Teknika demando
Kuracisto klarigas al graveda blondulino kiel bebo naskiĝos. "Unue elvenas la kapo, poste la ŝultroj, la brakoj kaj la korpo, kaj fine la gamboj."
Pri tio diras blondulino:"Kaj kiu kunmuntas la infanon?"
