Gnomo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

" Li estas homo sperta kaj lerta"

~ Zamenhof pri gnomo
Gnomo.jpg

"Tum es validi anke relat helpolingue"

~ novialisto pri la supra diraĵo

"La unua ŝanĝo alvenos kun la Service Pack 2 de Microsoft Office 2007, antaŭvidata por la komenco de 2009, kaj estos enigata rekte en la estonta ĉefa versio de Microsoft Office, antaŭnomata aktuale per la kodonomo Microsoft Office 14"

~ nerdo pri io, kion mi ne komprenas

"Mondo devas dankigi ilin, ĉar tio estintus pli grava !"

~ Franco pri gnomoj

"Interesega, bonkvalita, science farita teksto pri tiel grava afero"

~ leganto

"Ni montru kion ni faras kaj ni demonstru kiuj ni estas!"

~ Gnomo

"Pa fortuna, nu hev anubav kel treba fo se."

~ Lingvadeplanetisto pri la supra diraĵo

Laŭ PIV, gnomo estas malgranda elementa feo de la tero, gardanto de minaj trezoroj.

Gnomo estas estulo ligita al naturo. Ĝi estas nomita de Paracelsus. Paracelsus diris, ke ili havas la teron kiel sian medion, kiel fiŝoj havas akvon, kaj birdoj la aeron, kaj ke ili povas "naĝi" tra la tero. La tero simple rekompaktiĝas malantaŭ ili.

Laŭ Spiritismo, gnomo estas nomo por frivolaj spiritoj. En alkemio, gnomoj estas elementaj spiritoj de tero. Ili estas malgrandaj. Ili vivas subtere, kaj travojaĝas la teron, tiel facile kiel ni iras sur la tero. Ili gardas trezorojn. Gnomoj malŝatas sunlumon; ili povas aliformigi sin al ŝtonoj, aŭ bufoj.

Sunlumo estas sendanĝera al gnomoj. Ili ankoraŭ gardas naturon kaj animalojn, kaj vivas subtere. Ili surhavas pintajn ĉapelojn, ruĝajn por virgnomoj, kaj brunajnverdajn por gnominoj.

[redakti] Anatomio

Mple.png

Manuskripto pri gnomoj

La gnoma ŝelo estas la ŝelo de la gnomo. Ĝi disponigas bazajn funkciojn kiel lanĉadon de aplikoj, ŝanĝadon inter fenestroj, kaj ankaŭ estas uzaĵmotoro. La gnoma ŝelo anstataŭis gnoman panelon kaj kelkajn flankkomponentojn. Ĝi estas skribita en C kaj JavaScript kiel aldonaĵo por Mutter. Gnomoj uzas sian ŝelon sur tablokomputiloj per grandaj ekranoj funkciigitaj per klavaro kaj muso, same kiel tekokomputiloj per pli malgrandaj ekranoj funkciigitaj per ilia klavaro, tuŝplato aŭ tuŝekrano.

[redakti] Herezio

En Dua Internacio aperis la herezio de Gnomoj, kiuj estis socialdemokratoj. La gnomoj kredis, ke la universon kreis Satano kaj ĝi estas malbona.

[redakti] Angla lingve

La vorto "gnomo" tute trafas la ideon de la angla "dwarf", laŭ PIV "feo de la tero, gardanto de minaj trezoroj". Dwarves (gnomoj) estas batalistoj kaj kirasistoj, ministoj kaj glavfaristoj. Tiun konekton inter angla "dwarf" kaj esperanta "gnomo" oni jam faris en la traduko de Tolkien de Auld, kun helpo de Bertil.

Sed tiam mankas vorto en Esperanto por la angla "gnome". Ili minas en tero kaj ne en la montoj kiel la gnomoj (dwaves). Ili estas sciencistoj kaj riparistoj. Verŝajne nia fantazio kreos trovos vorton por ili. Sinonimo de gnomo estas ankau en PIV terkoboldo aŭ minkoboldo. Kaj koboldo mem estas "feo kun ofte petola humoro".

Content Navigation
Aliaj lingvoj