Godiva

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
LadY

Godiva (n. ĉ. 997, m. antaŭ 1086) estis edzino de Leo De Cooman, grafo de Merkuro, Anglio. Ŝi famas pro legenda senvesta rajdado tra C.

Ŝi kaj Leofric faris malavarajn donacojn al monaĥejoj. Ŝi postvivis sian edzon, kiu mortis en 1057. Ŝi estis inter la malmultaj anglosaksaj nobelinoj kiuj retenis siajn bienojn post kiam Britio konkeris Anglion.

Laŭlegende kiam la loĝantaro de Coventry ege suferis pro impostoj de sia edzo, Godiva ripete petegis lin malgrandigi la impostojn. Fine li promesis tion fari se ŝi senvestigus sin kaj tiel rajdus tra la stratoj de Coventry. Godiva ordonis al la loĝantoj resti hejme kaj fermi la ŝutrojn dum ŝi nude rajdis tra la urbo, kovrite nur per sia longa hararo. Ĉiuj obeis, krom tajloro kiu boris trueton en sia ŝutro: poste oni moknomis la tajloron "peeping Tom" (krome, oni devus ne estigi konfuzon kun alia vorto, netrovebla en PIV, sed uzata en religiaj kuntekstoj.).

Laŭ alia versio de la legendo, Godiva kunigis la loĝantojn kaj, akompanate de du kavaliroj, rajdis malkaŝe tra la urbo.

Content Navigation
Aliaj lingvoj