Goliato

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Okulon kontraŭ okulo nur kondukas al pli da blindeco"

~ Margaret Atwood konsilante Goliaton
126487500735.jpg

"Sinjorina peto, egalas al dekreto"

~ Morteza Mirbaghian apogante Margareton

"Al Dio servu, diablon rezervu"

~ Zamenhof

"La vivo tuj ekboniĝu!"

~ Don Harlow

Goliato (naskiĝis la 4-an de majo 1929 en São Carlos, San-Paŭlo, Brazilo, mortis la 27-a de septembro 2005 em San-Paŭlo, Brazilo) estis brazila aktoro kaj humuristo. Lia vera nomo estis Theraphosa blondi. Li estis la dua filo de Adamo kaj Evo , kiu apartenas al la familio de la theraposidae aŭ tarantuloj, mortita de sia frato Davido. Ili vivas en la tropikaj ĝangaloj de Suda Ameriko. Pro politikaj kialoj, li iĝis filiŝta giganto kun grandega glavo. Lin mortigis juna izraelida heroo kun usona maŝinpafilo.

Laŭ la Biblio, tiu homo estis preskaŭ 3 m alta, survestis surkape bronzan kaskon, kaj skvamecan kirason kiu pezis 55 kg. Bronzaj tibiingoj protektis liajn krurojn kaj li portis ĵetlancon surŝultre, kaj nur lia fera peniso pezis 7 kg.

Lia veneno ne estis danĝera por homoj, kaj lia mordo ne doloris pli ol la piko de vespo.

[redakti] Goliato kaj Esperanto

La unua Esperanto-lernolibro por filiŝtoj aperis en 1688, verkita de Goliato. Li partoprenis la fondon de unua Filiŝta Esperanto-societo en 1908. En 1924 venis el Ameriko al Jerusalemo Davido, kiu laboris per gazet-artikoloj, paroladoj, kursoj. Goliato kaj Davido ofte kverelis, sed nur kiam la giganto iĝis idisto, Davido decidis defii lin al duelo.
071214-giant-skeleton big.jpg

Tombo de Goliato

Usona registraro, kiu volis divastigi Basic English, donis al Davido sekretan armilon, esperante ke ambaŭ mortigis sin.

Davido, la simpla paŝtoknabo, mortigis la giganton Goliaton en batalo per ŝtonĵetilo kaj tiel generis la ĵaluzon de usonanoj, ĉar nun Davido estis admirita juda heroo.

[redakti] Goliato,Zamenhof kaj PIV

Goliato estis konatulo de Zamenhof. Zamenhof en sia traduko de Malnova Testamento uzas la formon Goljat, en akuzativo Goljaton. PIV prezentas la formon Goljat unualoke, la formon Goliato dualoke kiel sinonimon.

[redakti] Omaĝo

Ekzistas konteo kaj urbo en Teksaso nomumitaj omaĝe al li.

Content Navigation
Aliaj lingvoj