FANDOM


Gono

"Saluton! Mi estas komencanto kaj pardonpetas se mia esperanton ne estas ĝusta. Mi ŝatas legi novaĵoj, sed multaj vortoj mi ne kompreni. Ĉu estas traduko en la angla? Antaŭ-dankon por via helpo!"

~ Komencanto

Gonoreoj estas etno vivanta en vi kaj via amanto (aŭ amantoj, ĉiesulo). Kiel tuta popolo oni parolas ankaŭ pri Gonoreujo, simile al Esperantujo, LoĵbanistanoJidlando.

Estas evidente ke, en formado de gonorea popolo partoprenis 3 grupoj de triboj: bakteria, vira kaj virina, sed ĉefrolis bakteriaj triboj. Dum mezepoko ekzistis les clapiers (la bordeloj; el tie venis la gonoreoj). En 1161 p.K. formiĝis unueca gonorea etno.

Tradicia okupo de gonoreoj estas infekto per seksumo. Ĉefkulturo - dolora piso kaj eligaĵo el la seksorganoj, en virinaj regionoj oni produktas ankaŭ sangon. Grava teknika kulturo estas kondomoj, pornografio, kaj seksa abstino. Brutfikado estas suplementa okupo. Unu el antikvaj branĉoj de agrokulturo - bredado. Ĉe aliseksemaj regionoj oni okupiĝas pri fiŝkaptado, alie - pri profunda kavesploro.

Ĉefmanĝaĵo estas seksorganoj kun diversaj spicoj, ankaŭ gonadoj, precipe testikloj, ovarioj.

Tradicia vero estas kristanismo. En mezepoko Gonoreo penetris budhismon. Tiam ankaŭ grandan influon ĝi havis al Konfuceismo. Nerdgonoreoj estas ĉefe ateistaj.

Laŭ André Cherpillod la esperanta nomo de la popolo estu Gonoreanoj, kaj la tuta popolo estu Gonoreo.