Goo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi

"Por havi interplanedan ludon, ne sufiĉas nomi ĝin tiel."

~ Zamenhof pri ŝako

"Gne?"

~ Prahomo pri Goo

"Usonaj fraŭlinoj estas lertaj pri kaŝi iliajn parencojn kiel anglinoj lertas pri kaŝi ilian pasintecon"

~ Oscar Wilde pri tute alia afero

Goo estas ludo, kiu ekzistas jam dum 2 milionoj da jaroj, ĝi estas fakte "falinta de la ĉielo" - portita Teren per marsanoj, kiuj sisteme instruis la ludon, por inside penetri nian mondon kaj povi poste konkeri ĝin. Ili komencis en Azio, ĉar en Azio estas plej altaj montoj, do la regiono plej proksimas al Marso. Tio klarigas la kaŭzon de goa populareco en orientujo.

Tiu ludo estas ludata sur kruce striita tabulo - de 2 ĝis 25 (kaj fakte kiom ajn vi sukcesos disegni) da strioj, en kiu oni strebas ĉirkaŭi ŝtonojn de kontraŭuloj kaj poste devas manĝi ilin (la kaptitajn ŝtonojn, la kontraŭulojn manĝi ne rekomendindis, ili utilas por sekvaj partioj).

Ekzistas krome, pliaj regulversioj por turniroj, ekz, laŭ kiu post grandaj kaptoj, endas akompani la glutaton per konvena altrinkaĵo, ĉu alkohola, ĉ alia, pri tio la regularo de lando al lando diferencas.

Goo estas ĉefe ludata en monaĥejoj de monaĥoj por spertiĝi antaŭ religiaj bataloj. Kelkaj kredas, ke oni devas serĉi la dian meton por povi eniri la ĉielon. La plej altaj niveloj de la ludo tamen entenas multe da religiaj sekretoj, tial kelkaj kritikas la ludon kiel kulton.