Gorilo

El Neciklopedio

Iri al: navigado, serĉi
Kiuj ili estas? Ĉu ni rajtas uzi tiun bildon?
"Li saltas gracie, kiel urso ebria"
~ Zamenhof pri Gorilo

"Koregan dankon"

~ gorilo pri la supra diraĵo

"Mi devas konfesi, ke mi ne ĉion komprenis"

~ Aleks Kadar pri ĉi tiu artikolo

"Post la vivo kun espero, sin eklevas la fiero!"

~ Hans-Georg Kaiser pri tute alia afero
Gorilo estas besto, disigita tra iu regiono, sen fronta linio. La ĉefaj taktikoj de gorilo estas embusko kaj sabotado.
1329714233236.jpg

Enhavo

[redakti] Etimologio

La vorto devenas el la hispana gurilla, kiu signifas "simieto". La vorto estiĝis duma la hispana rezistado al la franca invado de Napoléon Bonaparte komence de la 19-a jarcento. La bestojj, kompreneble, ekzistis de longe antaŭe.

[redakti] Celo

La fina celo de gorilo estas skui kaj eventuale renversi establitan reĝimon. Grava faktoro por tiu sukceso estas la popola apogo, kiun la gorilanoj povas akiri, por sinkaŝado for de la oficiala zoologia ĝardeno kaj provizado de manĝaĵoj kaj informado pri la malamikoj.

[redakti] Gorilo en arbo

220px-The Lion of the Season.jpg

Virino vidas gorilon en arbo ekster sia domo. Maltrankvile, ŝi traserĉas sian telefonlibron, kaj telefonas la lokan "Gorilo-Foriga Servo."

La viro de la Gorilo-Foriga Servo alvenas. Li havas reton, hundon, kaj pafilon. La virino ne volas, ke la gorilo mortiĝu, nur ke la gorilo foriĝu. Ŝi diras, "Vi ne pafos la gorilon, ĉu?"

La viro diras, "Ne maltrankviliĝu, mi forigos la gorilon, ne pafos ĝin. La procedo estas jene: Mi grimpos en la arbon kun la gorilo. Tie, mi skuos la branĉojn, por ke la gorilo falu teren. Tiam, mia hundo ekprenos la gorilon ĉe la testikoj. Tial, la gorilo senmoviĝos, dum mi elgrimpos. Tuj kiam sur la tero, mi ĵetos la reton sur la gorilon, kaj portos ĝin for."

La virino diras, "Sed, kial vi havas pafilon?"

La viro diras, "Ho, vi ektenu tion. Se mi falos el la arbo anstataŭ la gorilo.... pafu la hundon!"

[redakti] Dormado

03.jpg

D: "Kie rajtas dormi 800-kilograma gorilo?"
R: "Kie ajn ĝi volas."

[redakti] Simileco al homo

Riĉega Usonano vojaĝas kun sia filo ĉirkaŭ la mondo kaj nun admiras la bestaron en la Zoologia Ĝardeno de Londono. La fileto apartenas al tiu speco de dorlotitaj riĉulidoj kun grandaj okulvitroj sur la nazo kaj tre maldikaj membroj; li estas plena de entuziasmo pri la multevalora gorilo, la plej brila allogaĵo en la bestkolekto.
La Usonano tuj eniras la oficejon de la direktoro kaj alparolas lin kun kutima senĝeneco: “Fakte, mi deziras aĉeti vian gorilon por mia filo.” La direktoro meditante alrigardas la knabon, kies stranga aspekto estas okulfrapa, kaj fine respondas: “Efektive, mi deziras aĉeti vian filon por mia ĝardeno.”

[redakti] Gorilo kaj leono

Viro aliĝas al anonco de laborposteno en la zooparko. Evidentiĝas, ke la gorilo, la ĉefa vidindaĵo de la bestĝardeno, antaǔ nelonge pereis, kaj la estraro timas, se tio iĝos publike konata, ne plu venos vizitantoj. La direktoro de la zoologia parko ofertas altan salajron al viro, kiu ludos en masko la rolon de la gorilo. La aliĝanto konsterniĝas pro la propono, sed li nepre bezonegas la monon, do li akceptas la postenon. Lin maskitan oni fermas en kaĝon. Lia sinprezento tute bone sukcesas, la vizitantoj adoras la gorilon. La viro estas pli kaj pli absorbita de la farso, li grimpas, saltadas, balancadas sin. Foje tamen iu lia akrobataĵo malbone sukcesas, en la alto li ne sukcesas kapti ŝnuregon, kaj rompinte la kradojn li falas en la kaĝon de la leono. Li kuŝas ankoraǔ surteriĝinta, la leono timige ekblekas. La viro teruriĝe kriegas:

-- Helpon! Helpon!

La leono kliniĝas al li kaj flustras en la orelon:

-- Ne kriegu, frenezulo! Ni ambaǔ estos maldungitaj!
Aliaj lingvoj
wikia